Miaj geamikoj, kaj iuj gejamikoj, scias ke mi brevieras ofte en Zamenhofaĵoj, precipe en la Proverbaro kaj en la Fundamento de Esperanto. Eĉ en la lito ili ofte akompanas min (la Zamenhofaĵoj! ne la geamikoj!) Tio ŝajnas plaĉi al la Sinjoro, ĉar hieraŭ nokte preterpasanta anĝelo semis ideojn en mian duondorman kapon.

Paca (sed) batalanto..
Zamenhof estis vera mastro, ĉampiono en la evitado de konfliktoj. Li faris tion per silentado aŭ per ŝajna akcepto de malŝatataj ideoj. Li faris tion en la kriza situacio de tiamaj reformistoj... Nur jarojn poste li tamen konfesis tiun sintenadon. Li sciis ke konfliktoj, en kiu unu partio erarvagas, aŭtomate per tempopaso solviĝas... kaj ke per diskutado oni nur pliakrigas la ideodiferencojn.

Toleremeco.
Li estis multe pli tolerema ol lingvistoj ŝatas, kaj sciis ke ili, malfaciligas la naturan uzadon de lingvoj. Pli ol unu fojon li avertis: "Ne demanda scienculon, demandu spertulon". Praktika uzo estas por li multe pli grava ol teoriumado. Li sciis ke el kunveno de dekdu lingvistoj, kun la celo plibonigi sistemon, ĉiam naskiĝas dek malsamaj novaj sistemoj. Kial nur dek? Nu, la du aliaj antaŭ la fino forlasis la kunestadon por dueli aŭ mordi la gorĝon unu de alia.

Kaŝita memo.
Li ne nur por aliaj estis tolerema, sed foje ankaŭ por si mem. En ŝajnaj eraretoj, ekzemple, li – tio estas mia konvinko – kaŝis ideojn, kiujn esprimi estus disputveka. Li faris tion precipe en U.V., en Ekzercaro kaj en la Proverbaro. Mi pensas ke iujn mi malkovris, ĉar dum mia studado mi ĉiam klopodis retrovi, prave aŭ malprave, liajn kaŝitajn ideojn. Mi pritraktos tri ŝajne strangaĵojn, kaj klopodos imagi la kialojn.
Ser-estar-a Hispana saŭco. Mi ricevis de amikino sloganon, kiun ŝi intencis lanĉi... En la slogano estis uzata "malgrandaj" kun la signifo: "malgrandaj homoj" aŭ do "malgranduloj". Tipe do: substantiva uzo de adjektivo, kio en multaj lingvoj uziĝas. En Esperanto ĝi ne estas kutima! SED... en la proverbaro aperas minimume kvin frazoj en kiuj Zamenhof uzas ilin!
- Malsanan demandu, al sana donu!
- Kion saĝulo ne komprenas, ofte malsaĝa divenas.
- Sata malsatan ne povas kompreni.
- Ne atendita, ne esperita ofte venas subite.

Kaŝita kialo.
Al mi ŝajnas ke mi sukcesis elfosi la (eble eĉ senkonsciajn) pensojn de Zamenhof! Ŝajnas ke li volas distingi ĉiaman estadon [hispane al tio rilatas la verbo ser] kaj hazardan, momentan [hispane: estar] ... Klara en la ekzemploj ĝi estas por la adjektivoj kiuj rilatas al homoj... rimarku precipe en la dua la opozicion! Ankaŭ en la aĵojn rilatata kvara ekzemple temas pri momenta rilato! – Atentu tamen! Mi ne instigas al kopiado de tia uzado! Foje tamen ĝi havas stilajn avantaĝojn.
Mesaĝo unua: Fajnigu vian guston. (Homo malsana ne nepre estas malsanulo.)

Sia Slava Pipro.
Ofte Slavoj mirigas nin per frazoj en kiuj ili uzas formmon de "si"-ne-tria-persone. Tio estas klarigebla ĉar en iliaj lingvoj plej ofte ia "si", tre simila al nia si, aperas tiel: ili ne diras "mi lavas min" sed "mi lavas sin". Ilia si estas fakte iu "mema, propra". La esperanta si aŭ sia en subjekto estas kompreneble sensenca, neebla (aŭ erara). Tamen aperas en la Proverbaro: "Sia estas kara pli ol najbara".

En okazo de neceso.
Kiel en antaŭaj proverboj ĉi gtie ni trovas substantivigitan adjektivon... sed plie ni trovas
"si/sia" en subjekto... sed... klopodu foje esprimi la saman ideon en alia maniero! Estas certe iu Slava pipro, sed... Zamenhof sekvis konatan katolikan devizon (eble ne nur katolika?): En okazo de neceso ĉiu rajtas bapti! kaj rompis la sanktan si-regulon. En okazo de neceso oni rajtas kolizii kun la gramatiko!
Mesaĝo dua: Ne suferu gramatikan diktatorecon, precipe ne se Per Eraro pli da Klaro!

Tria devio..
Kvankam mi dekojn da fojoj promenis en nia Fundamenta Ekzercaro, kaj neniam renkontis ŝokantan frazon... mi, antaŭ nelonge, estis ŝokita kiam mi legis en Ekzerco 22 la frazon 13an: Pasero kaptita estas pli bona, ol aglo kaptota. Mi komprenis ĝin, sed io tamen ŝokis min, ĉar la signifo de la frazo nepre estas: Estas pli bone havi paseron kaptita, ol (havi) aglon kaptota. En tiu frazo nepre necesas, gramatike, "bone" kaj "paseron" kaj "aglon". Neniun el la triopo mi retrovas en la originala Esperanta teksto.

Mi prenis Germanan proverbaron, kaj tie mi trovis: Besser einen Spatz in der Hand als eine Taube auf dem Dach. Jes.... ĝuste kiel en mia kompletigita Esperanta frazo aperas akuzativo ĉe Spatz, pri la Taube ne eblas scii, ĉar ĝia akuzativo ne diferencas de la nominativo, kaj besser adjektive kaj adverbe ankau estas same. ... Tamen, por esti honesta; mi devas konfesi ke tiu Germana proverbaro estas el tempo kiam la pastroj ankoraŭ kredis je Dio, kiam leĝoj ankoraŭ estis atentataj, kiam gramatikaj reguloj ankoraŭ estis obeataj. Ĉar... kiam mi esploris per la reto, mi trovis: Besser ein Spatz in der Hand als eine Taube aŭf dem Dach. Eĉ ankoraŭ pli proksima al nia Esperanta frazo mi trovis, en sama reto: Der Spatz in der Hand ist besser als die Taube auf dem Dach. La akuzativoj ĉe Spatz kaj Taube vaporiĝis.
Tio tamen ne pravigas la Esperantan frazon, eĉ se nur ĉar nia Fundamento apartenas al tiu bona malnova tempo, kaj ke nia gramatiko ankoraŭ validas! Tamen mi trovis manieron pravigi la ekzercaran frazon, sed mi devas alvoki la germanan idearon!

Lebensraŭma bezono.
En iu tempo, por mi reala, por miaj legantoj jam fikcia... la Germanoj flegis iun ideon:
Lebensraum, ... de kiu... ili deziris pli. Lebensraum signifas: vivospaco. Atingi tion ne estis granda problemo: sufiĉas vastigi la sencon de la vorto "Germanujo" ... vastigi ĝin tiel ke ĝi ampleksu minimume ĉion kio tiam kuŝis oriente al ĝi, aŭ eble eĉ ĝis plejparto de Eŭropo. Mi estas preta supozi ke Zamenhof intencis montri ke senco de vortoj estas vastigebla, ke vortoj povas havi, apud striktan sencon, ankaŭ vastan sencon. Kio? Kiel? Kiam? Nu... se "bona" povas havi la sencon "havinda" tiam la frazo iĝas: Pasero kaptita estas pli havinda ol aglo kaptota! Kaj eĉ mi ne plu ŝokiĝas!
Ĉu mi fantazias? Nu, prenu vian PIV, kaj rigardu la trian signifon de "bona": Indikita estas ke devas rilati al "io": Haviganta kontentiĝon, profiton. Jen, haleluja! Ni, matematike, apliku anstataŭigon, kaj jen: Pasera kaptita estas pli haviganta kontentiĝon, ol aglo kaptota. Mi pensas ke mi ne intence trompis, sed restis sur sekuraj logikaj vojoj?
Mesaĝo tria: Vidu larĝe, ne muŝkribru!

Dum veturado al biblioteko mi faris konstaton: Estas minimume du okazoj kie oni senprobleme, sen kriado de instruisto, uzas substantivigitan adjektivon! Nome, por alia kaj por multa(j)!