Malfine.
Malolda malhatanto mia treege malŝatas malvortojn, kaj estas malĝoja kaj malgaja se li ne malperdas anstataŭan vorton por malvorto. Por maltristigi lin, mi malrezignis maldarkigi la Zamenhofan sekreton malantaŭ la malvortoj. Ĉar estas aferoj maltro malforgesitaj de multaj homoj. Kial Zamenhof ne malforĵetis radikojn "olda, pika, kolda, turpa, hida"? Ĉu ili ne estas sammalmavaj? Mi kolopodos maldarkigi al vi!

Glosaro:
malfino: enkonduko; olda: maljuna; malhatanto: amiko; malgaja: trista; malperdi: trovi: malrezigni: decidi; malforgesita: sciata, konata; malforĵeti: elekti; sammalmava: sambona; maldarkigi: klarigi.

Temo: Poroj, kontraŭoj kaj klarigoj pri la malvortoj.
Iam mi ĉeestis doktoriĝan sesion, dum kiu unu el la pritraktitaj temoj estis, nacilingve, paroj, ĉe kiuj, en Esperanto, unu estas malvorto: bona, malbona; granda, malgranda; longa, mallonga; inteligenta, malinteligenta... En tiuj paroj ĉiam (aŭ preskaŭ ciam?) unu havas negativan konotacion, alia pozitivan. Kaj kiam oni esploras tekstojn, oni konstatas ke la ofteco de la pozitiva termino estas multe pli granda ol tiu de la negativa. Mi tuj konstatis... ke estas rilato kun la Zamenhofa elekto de radikoj!

Lia recepto.
Tute klare li prenis kiel bazan radikon ĝuste tiun kun pozitiva konotacio! Kaj pro tio en Esperantaj tekstoj tute ne malsanece abundas la malvortoj. Cetere, eĉ ni ankaŭ pli oftege diras "ke ne estas tro varme hodiaŭ" ol "estas malvarmete hodiaŭ".

Ĉu?
Pri unu afero mi havas etajn dubojn. Ĉu la konotacioj estas la samaj ĉe ĉiuj etnoj, en ĉiuj lingvoj? Ĉu por dezertano "varma" kaj "seka" havas pozitivan konotacion?