Ideala teksto por pruvi, aŭ por montri al dubantoj, ke Esperanto havas kulturon, ke ĝi estas kulturo.... estas la unua ĉapitro de "Dekdu Piedetoj" novelaro de Marjorie Boulton. Temas pri ŝiaj tiamaj tri katoj... ĉiu kato havis kvar piedojn, do entute ili kune havis ja 12 piedetojn!

Kiam oni aŭdas de iu la rimarkon ke "Esperanto ne havas kulturon, aŭ ne estas kulturo"... plen bone oni reagu per demando: "Kio estas kulturo? Kion oni aŭ iu bezonas por "havi kulturon"? Ĝenerale oni ricevas respondon: ĝi ne havas historion. Tia respondo estas absolute absurda, ĉar... ĉio kaj ĉiu ja aŭtomate havas historion, ekde la unua momento de ekzisto, kaj la historio per ĉiu minuto ja vastiĝas! Sed... ni iru al Marjorie Boulton! kaj prirezonadu ĉu ĝi havas menciindan historionn kaj aliajn karaterizojn de "Kulturo"!

Mi kopios, kaj komentos, alineon post alineo... kaj praktikos "kribradan legadon" (en Universitatoj nomita angle: close reading)... do kun pripensado pri ĉiu aparta vorto.

Unua alineo, nur alineeto:
Min havas kato. Tiu ĉi ne estas gramatika eraro.
Parto de la Esperanta kulturo estas la ĉiama batalado kaj diskutado pri ĝia Sankta Gralo: la Akuzativo! Centojn da mencioj pri ĝi vi povas nun trovi en la reto: komencantoj, kiuj plendas pro ĝia malfacileco, kaj do ... pridubas ĝian utilon, ĝian neceson.... kaj centojn da respondoj vi trovos, de homoj, kiuj defendas ĝin kaj klarigas ĝin. Tiu batalo, kiu jam en la komenco de la lingvo okazis, daŭras kaj daŭradas ĝisnaŭze. En tiu ĉi unua frazo Marjorie aludas fakte tiun batalon, kaj ŝi genie uzas la akuzativan eblecon... por skizi la kutiman rilaton inter kato kaj homo! Ne la homo estas la mastro de la kato, sed la kato estas mastro de la homo; Ankaŭ Rudyard Kipling metis frazon en la buŝo de kato: "I'm the cat that walks by himself, en all places are alike to me!". Per tiu frazo, laŭ Kipling, la kato eniras la mondon de la homoj. [Mi estas aŭtonomo (libera; memstara; sendependa) kato, kiu mem elektas sian vojon, kaj ĉiuj lokoj al mi egalas.]. Do, prave, ne estas gramatika eraro! Parto de nia kulturo: la (troa) atento kaj atentigo pri gramatikaj eraroj?

Dua alineo, denove nur alineeto:
Mia kato estas aŭtokato kaj aristokato. Tiuj ĉi ne estas eraroj de ortografio.
Aŭtokato (pensigas pri aŭtokrato!) emfazas denove la memstarecon, sendependecon de la kato, kaj aristokato (ne: aristokrato) emfazas la konatan fieran konduton kaj sintenon de katoj, konata de ĉiuj katamantoj. Esperanto toleras kaj ebligas vortludojn! ankaŭ karakterizo de kulturo, ĉu? Fakte aristokato estas neekzistanta vorto, tamen komprenebla, ia kondensigo de "aristokrata kato" ... Kaj la vorto jam estis uzata de Walt Disney; kiel titolo de filmo en 1970: "The Aristocats", kiu ja traktas pri kata familio, kun tre aristokrataj kondutoj kaj manieroj.

Tria alineo:
Ne estas mirinde, ke inter miaj poemoj kelkfoje troviĝas katastrofo; ke, sen
fakaj studoj pri klasifikado, mi havas profundajn sciojn pri katalogado; aŭ ke, nescia pri fiziko mi kapablus krei, eble jam iasence kreis, katodon. Tiuj ĉi ne estas eraroj de semantiko.

Inter ŝiaj poemoj.... do ekzistas poemoj en Esperanto? Jen, ĉu ne kulturo? Cetere... la teksto, kiun ni nun pritraktas, ja estas literatura teksto! Do, Esperanto havas literaturon, ĉu ne kulturo? Kaj parto de nia kulturo estas ankaŭ ke ni ŝatas vortludojn, kaj ke ili eblas en multaj diversaj manieroj! Tiel "katastrofo" povas, tipe por Esperanto, esti legata kiel kunmetaĵo, kata-strofo, ĉar tia maniero de derivado eblas, estas permesata! Do, ŝi verkis kelkajn pormojn pri katoj! Pli ol unu prikatan strofon ŝi verkis. Ŝi estas konata kiel katamantino, do ŝi certe scias kiel "oni logas katajn", do estas specialistino de kata-logado... kaj ŝi eĉ verkis laŭdajn poemojn, do kat-odojn. Esperanto havas semantikon, kaj ĝi estas eĉ eksterordinare fleksebla!

Kvara alineo.
Dum iom pli ol ses jaroj, tiu kato vivadis absolutisme. Tiu bela vivo ne estis laŭ la stilo de dudek-jarcenta diktatoro, inter telefonoj, aviadiloj, revolveroj, burokratoj en nigraj kostumoj. Ĝi pli similis al la vivo de iu despoto eble el biblia epoko: despotismo de bankedoj, parfumoj, kusenoj, divanoj; de luksaj kolorplenaj ceremonioj; kaj de multaj adorantaj virinoj, inter kiuj la Miaŭa Moŝto povis senti sin la sola, la unika, la nepre obeenda, la centro de la kosmo.
En tiu ĉi alineo estas neniu kontribuo pri nia temo, sed ĝi estas bela skizo de la vivo de multaj katoj.

Kvina alineo.
Vidinta kelkajn siamajn katojn kaj iom leginte pri tiu aparte bela, inteligenta kaj individueca katospeco, mi dum multaj jaroj deziris akiri siaman katon. La 18-an de februaro 1956, siama katido akiris min kiel servantinon. Tiu besteto eĉ iom famiĝis en Esperantujo; ĝia portreto aperis en pluraj gazetoj; en kongresoj, tiuj, kiuj ĝentile demandis, kiel mi fartas, ofte demandis ankaŭ pri mia kato. Ĝi ricevis leterojn de admirantoj, salutojn, donacetojn, poemetojn. La klera fripono Baupierre aludis ĝin kalumnie en Specimene; Raymond Schwartz sendis al mi trezoron, malnovan reklamkarton de la "Verda Kato", "por ke vi ĉiam havu dukatojn"; plant-patologo Paul Neergaard skribis sian unuan leteron al domaĝbesto.
Jam legu, kaj pripensu.... argumentu mem! Baldaŭ mi pritraktos tiun ĉi paragrafon, kiu, kontraŭe al la antaŭa, estas plenplena de pezaj kaj valoraj argumentoj.

Post kelkaj kuleretoj, fakte tamen jam kuleroj, da "kulturplena teksto" la kvina alineo superŝutas la leganton per kulturabundo, per enciklopedio da kulturo!

Aperas la vorto Esperantujo. Nomo de komunumo, nomo de aro da homoj kun "io" komuna! Ĉu ne signo de kulturo? Esperantujo estas la nomo de societo, de kolekto da homoj kun komunaj kutimoj, festoj, leĝojn, lingvo ... kaj multaj aliaj aferetoj. Pri la "leĝo": en alineo, kiun mi verŝajne ne pritraktos, Marjorie diras ke la kato ripozas sur neŭtrala fundamento... do ke ĝi estas kastrita. Ŝi uzas la vorton "fundamento", en figura senco, kiel ni ankaŭ uzas ĝin, en alia figura senco, por la libreto kiu gvidas nin sur la ĝustaj gramatikaj pado, fakte nia "leĝaro", ĉu? En la kvina alineo poste aperas "gazetoj": ĉu gazetoj ne estas portantoj kaj transdonantoj de kulturo? Kaj do... Esperantujo havas ilin? Eĉ plurajn! Kaj "kongresoj"... ĉu senkultura kongreso estas pensebla?

Ĝi ricevis leterojn! Ĉu interŝanĝo de leteroj ne supozigas kulturon? Kaj en nia movado, precipe ĝis antaŭ deko da jaroj, leteroj abundis kaj retumis la tutan teron. Tiam aperas unua nomo: Baupierre. Henri Baupierre estas plumnomo de Henri, Paul Vatré (1908-1998). Unu el liaj plej konataj verkoj estas "Specimene", kiu estas pastiĉaro pastiĉante dekojn da kolegoj. Ĉu pastiĉo, ŝerca imito de konataj literaturaĵoj, ne estas kulturo brodita sur kulturo? Sen kulturo pastiĉo tute ne eblas! Kaj en tiu libreto la kato de Marjorie aperas! Plie ŝi nomas Raymond Schwartz (1894-1943); kiu estis vere nesuprebla majstro de vortludado (kiel cetere Marjorie, kiu ĝuste en tiu ĉi teksto abunde vortludas!), kaj kiu apartenas al la historio, ĉar li jam mortis, kaj precipe al la historio de Esperanto kaj Esperantujo! En la sama frazo ŝi nomas la "Verda Kato" .... Tiu verda kato ... estas la nomo de Esperanta kabaredo en Parizo, kies gvidanto estis Raymond Schwartz, kaj kiu funkciis de 1920 ĝis 1926. Ĝi ne estis la sola, ĉar aliaj ekzistis poste. Do, kabaredo, ĉu ne kulturo? Ĉu komunumo kiu disponas pri kabaredo ne radias kulturon? Multaj produktoj, ŝercoj, el tiuj kabaredoj eldoniĝis, ekzemple: "Verdkata Testamento" kaj "La Ĝoja Podio". La vorto "dukatojn" denove estas vortludo: "du katojn" kaj iu iama mono. Kaj ankaŭ nomita estas Paŭl Neergaard (1907-1973), fama plantpatologo, sed ankaŭ fama kaj aktiva Esperantisto.