Sesa Alineo:
Decis al tia kato aristokrata nomo: Lia Miaŭa Moŝto, Ernfrid Don Juan Tibor Reto Julio Kolomano Ferenc de Montevideo; tiu ĉi estas nomo por formalaj okazoj, Ordinare, oni nomas la siaman despoton simple Montevideo, iom ofende al la logiko de la geografio; geamikoj rajtas nomi ĝin Monte. Kiam ĝi ŝiras fadenojn el mia sofo, kreas ŝtuparetojn en miaj ŝtrumpoj, metas brunan veluran nazeton en la kremujon aŭ lasas blankajn harojn sur nigra jupo, mi kelkfoje nomas ĝin per kelkaj aliaj neoficialaj nomoj.

La solena nomo de la kato konsistas fakte el serio de nomoj, antaŭnomoj, de treege famaj Esperantistoj:
Erfrid Malmgren (1899-1970): unua prezidanto de UEA.
Don: verŝajne ne aludas personon, sed aldoniĝis pro la sekvonta nomo, kiel plia vortludo;
Juan Régulo Pérez (1914-1993).
Tibor Sekelj (1912-1988).
Reto Rossetti (1909-1994).
Julio Baghy (1891-1967).
Kolomano Kalocsay (1891-1976).
Ferenc Szilágyi (1895-1967).
Ĉiu el ili estas historia figuro: 1. ĉar li jam mortis; 2. ĉar miloj da Esperantistoj konas kaj admiras ilin, pro iliaj verkoj sed iuj ankoraŭ pro personaj kontaktoj. Aŭ, vi povas renkonti junan Esperantiston, kiu diros al vi: mia avo persone konis iun aŭ alian, aŭ plurajn de la cititaj personoj.
Pri ĉiu el la nomitaj homoj oni povas verki longan eseon, kaj rakonti dum horoj. Mallongaj tekstoj pri ili estas troveblaj, ĉar ankaŭ tion ni havas, en la verko "Ordeno de Verda Plumo" de Josip Pleadin. (2006).

Verŝajne estus amuze se mi surpaperigus la sentojn kiujn mi travivas dum unua renkontiĝo kun la nomo de la kato de Marjorie Boulton? Do, mi faru tion!... tute libere... tute sen pretendado!

Ernfrid: antaŭnomo de la unua prezidanto de reunigita UEA, svedo, gvidis multajn kursojn en Stokholmo kaj organizis aŭ helpis plurajn mondajn vojaĝojn de Esperantistoj. Mi ne pensas ke mi iam renkontis lin, sed mi scias ke li estis eksterordinare grava homo. Tre taŭga nomo por altiri prestiĝon.

Juan: Ĉe Esperantisto la nomo "Juan" aŭtomate alvokas ... Régulo Perez. Impona homo, profesoro en universitato en la Kanariaj Insuloj. Li multe oferis al Esperanto, kaj precipe oni konas lin pro la libroj de eldonejo "Stafeto". Li, se mi ne eraras, eĉ mem aĉetis presmaŝinon kaj aliajn aparatojn por eldoni treege bonajn famajn librojn en Esperanto. Entute li eldonis 92 librojn, de 1952 ĝis 1975. Li estis simpla homo, tre amikema kaj tre respektata.

Tibor: Tibor Sekelj, Ĉeĥo-Slovako. Mondvojaĝisto, mondesploristo, eksterordinara homo, kiu de ĉiu estis admirata... treege malfermata al ĉiuj, treege kapabla... sed ankaŭ de iuj ĵaluze kontraŭbatalita... precipe kiam li lanĉis sian "Instituton por oficialigo de Esperanto". Por mi li estas, antaŭ ĉio, la aŭtoro de belega noveleto "Kolektanto de ĉielarkoj"!

Reto: Rossetti, Reto Mario, Italo, kiu naskiĝis en Svislando kaj de frua infanaĝo loĝis en Britujo... kaj edukiĝis en Skotlando. Konata pro siaj multaj verkoj kaj literaturaĵoj. Lia iom pli aĝa frato, Cezaro Rossetti, estas la aŭtoro de la treege amuza romano "Kredu min, Sinjorino", kiu tradukiĝis en la hungaran, japanan, polan, anglan kaj kroatan.

Julio: Kompreneble Julio Baghy, hungaro, la plej aminda kaj plej amata de ĉiuj Esperantistoj, iamaj kaj estontaj... Lia romano "Printempo en Aŭtuno" estis instigo al Ba Jin verki la parencan "Aŭtuno en Printempo". Mi supozas kaj esperas ke ili vere iam kontaktis unu la alian. Cetere Baghy estis ankaŭ amiko de Armand Su, kaj ili korespondis. En kongresoj oni facile povis trovi Baghy... sufiĉis serĉi nubon de belaj junulinoj.... en la centro certe troviĝus Julio Baghy.

Kolomano: Hungaro, kiel Baghy, Kálmán Kalocsay, Kolomano laŭ lia esperantigo. Fariĝis ĉefa kirurgo ĉe grava budapeŝta hospitalo. Tre serioza homo, kaj verŝajne konsiderata "la Papo de la Esperanta Literaturo". Li estis konato de la Ĉina S-ro Zee, kaj verŝajne de pluraj aliaj. Ankaŭ kiel gramatikisto li estis honorata kaj sekvata... ĉar li estas unu el la aŭtoroj de la "Plena Analiza Gramatiko de Esperanto"....

Ferenc: Ferenc Ŝilágyi, hungaro, kiu elmigris al Svedujo. Mi neniam vidis aŭ renkontis lin, kaj konas lin pro sia famo kiel aŭtoro de noveloj kaj poemoj, kaj kiel ĉefredaktoro de "Norda Prismo". Li estis Cseh-instruisto, kiel cetere ankaŭ Baghy.

Jen, tio estis miaj tute privataj personaj unuaj pensoj.... kiuj certe estas kritikeblaj! Kaj ĉio tio en unu sola malgranda kato!!! Sendube filozofoj, psikologoj kaj aliaj malsanuloj povos trovi materialon por pripensi kaj esplori kial Marjorie elektis ĝuste tiujn nomojn, kvankam ŝi ja konis centojn da aliaj gravaj Esperantistoj! ... Cetere... eĉ Ludoviko ne aperas en la nomo de nia Miaŭa Moŝto!

Kaj Montovideo? Kulturo, kaj kulturhistorio pritraktas homojn sed ankaŭ faktojn, militojn, eventojn. Unu el la gravaj eventoj en nia historio estas la Ĝenerala Konferenco de Unesko, en Montevideo, kie estis akceptita rezolucion favore de nia lingvo, la 10an de decembro 1954.

Sepa Alineo:
Tiu kato ĝuis privilegiojn eblajn nur al absolutismo. Kiel eta katido, ĝi mordetis fingron de Ivo Lapenna. Iom pli aĝa, ĝi ŝtelis viandon el la telero de Tibor Sekelj, kiu komentis, ke eĉ kanibaloj en la brazilo praarbaro ne faris tion. Dum horoj ĝi dormis apud la koro de Julio Baghy, kiun, per la instinkta aŭ intuicia saĝo de besto, ĝi tuj kaj fervore ekamis.
Ne vere tro freŝbakitaj Esperantistoj ĝuas la komencon de tiu ĉi alineo. Se iam ni havis, tre imponan, tre seriozan, tre respektatan prezidanton, .... sed kiu tamen montris absolutismajn trajtojn kaj estis nepre ne nediktatora.... tiam estis ja Ivo Lapenna (1910-1987). Kaj ĉiu Esperantisto el tiu tempo, nepre estas ĵaluza, kiam li legas ke iu mordetis lian fingron! Kiu tiama Esperantisto ja ne sonĝas pri la heroa ago: mordi fingron de Lapenna! Kaj apud li aperas du aliaj, jam nomitaj en la kata nomo, figuroj kiuj varmigas la koron, jam se oni nur aŭdas ilian nomon... kaj komprenos (ĉu ne pro la fakto ke temas pri historio? pri kulturo?) la aludojn. Sekelj, la mondvojaĝinto; Baghy, la personigo de amo, ĝentileco, korvarmeco...

Kaj.... tiel daŭrigas la ĉapitro, sed.... akiru ĝin ie, kaj esploru mem! Sekvontan fojon mi ligos ĉinan nodon!

Oka alineo:
La najbaroj en la flankstrateto kie mi loĝas en Stoke-on-Trent, ne malproksime de Esperanto Way, emas iomete observi mian hejmon, kie strangaĵoj okazas. La poŝtisto portas misterajn pakaĵojn kun eksterlandaj poŝtmarkoj; ekzotikaj gastos vizitas nin; mi mem subite aperas, frumatene aŭ noktomeze, ege neformale vestita, por ĉasi petolantan katon. Kiam Juan Régulo Pérez vizitis mian hejmon, li tuj identigis la dometon ĉar siama kato atendis ĉe la fenestro de mia litĉambro, tirante flanken la kurtenon por pli bone kontroli la irojn kaj venojn en nia strateto.

"Esperanto Way"??? Do ekzistas stratoj kun nomo "Esperanto"? Esperantisto scias ke estas cento da stratoj kun nomo Esperanto, aŭ Zamenhof en la tuta mondo. Se urbaj registaroj decidas nomi iun straton tiel, ĉu tio ne signifas ke temas pri "kulturo"? Oni ja ne faras tion nur tiel, senpripense! Eble ankaŭ la "eksterlandaj poŝtmarkoj" .... apartenas al nia kulturo?