Kaj kie estas la Ĉinoj?
Unue ni diru kaj emfazu ke Ĉinoj, iuj Ĉinoj, ĉiuj Ĉinaj esperantistoj, apartenas al nia kulturo, kaj ne nur iomete! Vi disponas ja pri la unuaklasa ligilo, pri ora ŝlosilo al nia kulturo! Ĉu la ligilo, la ŝlosilo al kulturo ne estas, nepre estas, la [b Vortaro[/b? Nu, vi, Ĉinoj, jam tre frue havis bonegajn vastajn vortarojn, kaj nun, danke al S-ro Wang, vi disponas pri nesupereble bonaj kaj vastaj vortaroj, kiuj estas dekojn da fojoj pli bonaj kaj kompletaj ol la vortaroj de aliaj etnoj! Ne nur laŭ vasteco, sed ankaŭ laŭkvalite, ĉar ili estas plenaj de esprimoj kaj enhavas ĉiujn kutimajn esperantajn proverbojn.

Relative frue, antaŭ 1910 jam, estis promesplena esperantomovado en Ĉinujo. Bedaŭrinde malmulte da klaraj informoj pri ĝi estas sciataj, pro intertempaj militoj, pro ŝanĝiĝo de la Ĉina socio, pro la grandega vasteco de via lando. Sed vere estas tiel. Plie... ĉiu en la mondo opinias ke la rolo de Ĉinujo en la mondo treege kreskos kaj graviĝos en la estonto.

En Eŭropo iuj Ĉinaj esperantistoj estas konatoj! Armand Su estas unu el ili, kaj ankaŭ estis iu Ĉino, antaŭ deko da jaroj (?) kiu vojaĝis vastege en Eŭropo, kaj eble eĉ en aliaj kontinentoj. Mi konatiĝis kun li, sed, bedaŭrinde, perdis kontakton poste. Ba Kin estas ankaŭ, almenaŭ laŭnome, konata en la tuta mondo. Pro interreto, inter alie, finfine konaktoj inter Ĉinaj esperantistoj kaj movadanoj en niaj landoj multiĝis, kaj multiĝas de tago al tago.

El la antaŭe citita listo de nomoj certe iuj estas konataj ĉe vi! Iuj pli aĝaj samideanoj certe konatiĝis kun iuj el ili, kaj povas rakonti pri tio. Aliajn vi ja povas ekkoni per legado de iliaj libroj, pri legado de libroj pri nia historio. Ju pli vi faros tion, des pli vi iĝos ano de nia kulturo!

Mi mem havas regule kontakton, nun, kun deko da Ĉinaj esperantistoj, kaj ilia uzo de Esperanto estas tute bona; tute klara, tute natura! Do, absolute eblas.

Sed kio do, laŭ mi kaj laŭ aliaj homoj, estas Kulturo?
Mi foje primensis mem, kaj decidis ke mi difinos kiel mi vidas ĝin, do kio ĝi estas por mi:
Mia difino: Kulturo: grupo da homoj, kun aferoj en komuno: precipe lingvo, historio, opinioj, muziko, kantoj, literaturo, teatraĵoj, elstaraj homoj .... ĉio estas "parte" komuna, ĉar homo apartenas al pli ol unu kulturo!
Difino de PIV: La kolektiva neheredita sciaro (tradicioj, kutimaj ag- kaj pensmanieroj ks) amasigita, konservita kaj transdonita de ĉiu el la diversaj homaj grupoj (etnaj, religiaj, sociaj k.a.) aŭ de la tuta homaro. (mia aldono: jes ja, ni povas paroli pri la homa kulturo..... ĉar povas ekzistas aliaj, en aliaj civilizacioj!)
En PIV estas, hazarde, ankaŭ difino de "kulturo", el la plumo de William Auld: kulturo estas sento de komuneco, kiu baziĝas sur tradicio reala aŭ kreita kaj esprimiĝas pere de produktoj spiritaj kaj artaj, inter kiuj la lingvo ludas gravan rolon.

Surbaze de tiuj difinoj vi povos religi miajn tekstojn, kaj tiri viajn proprajn konkludojn!

Interludo: Amuza daŭrigo de la teksto.

Iom da ripoza post teoriumado? Nu, jen la sekvo de la teksto, estas rakonto pri travivaĵo... Mi cetere konsilas al vi relegi, kiel unu tuton, ĉiujn antaŭajn alineojn, unu post alia.

Naŭa Alineo:
Sed la plej kria sensacio en nia strateto estis dum tiu vizito de Julio Baghy, post la Universala Kongreso en Harrogate. Ni estis invititaj al festmanĝo en la urbodomo, kun granda grupo de italaj esperantistoj. Montevideo ne estis invitita. Sed, kiam ni jam estis iom malkomfortaj en niaj elegantaj vestaĵoj, la telefono sonoris. Ĉu la italoj en sia aŭtobuso rajtos unue halti proksime al mia hejmo - por vidi, fotografi kaj eĉ filmi la faman katon kaj respekte saluti mian patrinon? Mi ne dubis pri la taŭga konduto almenaŭ de mia patrino, kaj jesis. Mi portis la katon eksteren, mi tenis ĝin en miaj brakoj kaj per unu mano tenis ankaŭ kondukrimenon. Motorbiciklo preterpasis sur la ĉefstrato kun eksplodoj kaj muĝo; Montovideo ektimis, risorte piedbatis mian bruston, rompis la kondukrimenon kaj malaperis inter la arbustoj de iu najbara ĝardeno. La piedbato estis tiel forta kaj la tuta evento tiel fulmrapida, ke mi tute ne vidis la forkuron. Julia Baghy alvenis ĝustatempe por vidi min kun senkata rimenopeco en la mano kaj tia mieno, kian oni kelkfoje vidas sur la vizaĝo de la luno.

Deka ĝis dekunua alineo:
La kato rimarkinde mankis.
Kelkaj kurtenoj moviĝis ĉe najbaraj domoj, sed neniu folio moviĝis en najbara ĝardeno, por sugesti ke kato sin kaŝas tie.
Mi daŭre mienis kvazaŭ aŭtuna luno aŭ nederlanda fromaĝo kaj firme tenis la rimenopecon por ke ankaŭ tio ne eskapu; sed la kara veterana aktoro, kiu jam dum kelkaj tagoj studis la siaman lingvon kaj eĉ ekparolis ĝin, subite ekagis. La longaj grizaj haroj hirtiĝis en la venteto; Julio Baghy iris tien-reen tra nia strateto, gestante, grimacante, kaj eligante serion de miaŭoj, adekvataj por trompi ne nur homon, sed katon. Du junulinoj hazarde alvenis sammomente.


Dekdua alineo:
"Miaŭ! Miaŭ! Miaŭ!". Ili videble hezitis. La poeto volis klarigi kelkvorte al ili, ke li ne estas freneza, li vokas katon; sed bedaŭrinde li ekklarigis hungare. La junulinoj rapidis al la fino de la strato, malgraŭ la ĉarma rideto kiu estis lia dua provo klarigi; la kurtenoj pli moviĝis. "Miaŭ! Miaŭ! Miaŭ!" Sed finfine reeĥis el ĝardeno timema, mallaŭta "Miaŭ". Julio Baghy turnis la kapon kaj la miaŭadon tiudirekten. La eĥo plilaŭtiĝis, ĝis Montevideo reaperis kaj kuris al sia fidinda amiko, samlingvano, kelkajn minutojn antaŭ la alveno de la itala grupo. "Ne forgesu iam rakonti," diris la kara homo, "kiel mi remiaŭigis ĝin"!.

Eble vi pensos ke tiu ĉi epizodo nenion kontribuas al la temo de "Esperanto, kulturo aŭ ne?". Nu, tiam vi eraras, ĉar ju pli oni estas membro/ano/posedanto de la esperantokulturo, des pli oni ĝuos la rakonton. Se vi iam vidis, konis Julio Baghy, tiam vi vidas lin antaŭ la animaj okuloj, tre magra, vigla kun flugantaj relative longaj haroj. Li ja eble estas la plej aminda (ebla ankaŭ plej amanta?) homo el nia historio! Ĉiu nomis lin "paĉjo". La plej gravajn jarojn de sia vivo li trapasis en Siberio, en militkaptitejo... li estis juna aktoro, sed perdis la jarojn dum kiuj oni konstruas sian karieron en frosta loko. Tamen, eĉ tie li instruis Esperanton, kaj eĉ tie li ne perdis sian kredon en la boneco de la homoj (Nekredeble!). Al tiuj travivaĵoj ni ja dankas tiun juveleton el nia literaturo: "La Verda Koro", legolibreto por komencantoj, sed bazita sur lia tiama vivo en Ruslando. Mi ne estis lia intima konato, sed renkontis lin tamen kelkajn fojojn, en kongresoj, kaj iom babiletis kun li, ..... li ja estis preta renkonti kiun ajn.