Cindrulino fabela.
En paragrafo 964 estas nur du vortoj: Malpurulo. Cindrulino. Mia Dio, kial tia paragrafo? Nu, unue, ĉar patro Zamenhof metis ilin, kaj due... se vi sukcesas foje vidi preter la nazon (bazita kaj forĝita surbaze de la Zamenhofa: 583: Li vidas nur ĝis la pinto de sia nazo... kiu estas trovebla verŝajne en preskaŭ ĉiu lingvo) vi komprenos. Certe la vorto(j) ne troviĝas por instrui ĝin! sed... por indiki ke ĝi, krom por indikado de la fabela estaĵo, estas uzebla en aliaj kazoj. Nome, ĝuste por indiki ke iu knabino/virino estas (ia) cindrulino. Tial ĝi, ekzemple, ankaŭ aperas en la nederlanda klariga proverbaro de Stoett (kiu, en antaŭparolo, skribas ke li NE pritraktos vortojn!). Ĝi tie aperas en formo de ebla diminutivo, kaj kun nedifina artikolo: Een Assepoester(tje).

Cindrulino komunlingva.
La signifo: elĵetitino, knabino kiu hejme estis devigita plenumi ĉiajn taskojn, dum ŝiaj fratinoj diboĉumas, fontas en la fabelo sub tiu nomo, konata ekde la dekoka jarcento, laŭ teksto de Chr. Perrault (Pron: Peró). En nia lando, la vorto assepoester jam estis konata longe antaŭ ol Pero eldonis siajn fabelojn, kaj signifis: iu, kiu ĉiam, ĉe la fajro sidas kaj blovas en la cindron. Pli antikva nomo estis: asvijster. Kaj nur poste, kiam aperis la fabelo franca, kaj oni volis traduki, oni uzis la vorton assepoester/cindrulino. (Germane: Aschenbrödel, Aschenputtl; Angle: Cindrella). Zamenhof volis do indiki ke ni povas diri pri iu ke ŝi estas cindrulino, por sugesti ke ŝi estas pariino/elĵetitino, malbone traktata de la samhejmanoj.

Kultura Ponto.
Mi vidas la proverbaron kiel kulturan ponton, ĉar ie kaj tie aperas lokucio, kiu estas tute klara por iuj (nome por tiuj, en kies nacia lingvo ĝi respondas!) kaj tute enigma por aliaj. Tiu enigmeco ne ĉiam estas pravigebla, ĉar ofte temas pri lokucioj, kiuj malaperis, forgesiĝis, en la nacia(j) lingvo(j). Tio estas, laŭ mi, la kazo por 144: Malsanan demandu, al sana donu. Ĝi ne estas vere iu memstara lokucio, sed ŝerca respondo al demando: ĉu vi deziras... trinki... frandi... ion; precipe se la demando; delikate enhavas la ideon: vi certe ne deziras... Ŝajnas ke la responda teksto en la pola estas tre konata. Mi pensis ke en la nederlanda ĝi ne estis konata, sed mi trompiĝis, mi trovis ĝin en iu malnova proverbaro! (Vraag het aan een zieke, maar geef het aan de gezonde: demandu ĝin al malsanulo, sed donu ĝin (senpete) al sanulo. Ĉe ni ĝin nun anstataŭas: ... tiel oni proponas en malsanulejo! Ofta kazo: gij moet dat niet hebben zeker? (vi verŝajne ne deziras tion...). Al tio la ŝajnricevonto, la aspiranto, respondas: zo vraagt men dat in 't ziekenhuis.

Antaŭ la virina emancipo!
Foje ankaŭ proverbo aĝiĝas, eksmodiĝas, perdas sian ekzistorajton. Tiel estas por 31: Virino eliĝis, kaleŝo malpeziĝis. Mi post longaj jaroj de nekompreno finfine kaptis la signifon... dum traktado, por mia vortaro, de la vorto.... fromaĝo. Kaj vere, iu ruso (ĉar denove temas pri kulturafero) konfirmis mian komprenon. Ne temas pri iu proverbo, sed denove iu lokucio uzata en difinita situacio, ĉi foje ne en iu kliniko, sed en burĝa salono. Kaj ĝi ne estas freŝdata, ĉar ĝi estas ligita al tempo kiam la virinoj ankoraŭ estis ĉastaj kaj purbuŝaj. Tiam la viroj ne rakontis maldecajn ŝercojn en ĉeesto de la damoj. Estis kutime ke ĉe la fino de manĝo, de bankedo, la virinoj forlasis la tablon, lasis la virojn solaj... kaj tio estis signalo por eki maldecajn rakontojn! Laŭ mia vortaro oni en la nederlanda anoncis tion per la frazeto: de kaas is op tafel (la fromaĝo estas sur la tablo) kaj en la franca oni diris ke oni estis inter la piro kaj la fromaĝo (entre la poire et le fromage).

Imagoknedado.
Mi iom priskribos la batalon kun signifo kaj kompreno! Por la paragrafoj kun numero sub 782 estas multe da helpo, ĉar por tiujn kompreni helpas la kvarlingva frazeologio de patro Zamenhof. La kaptekstoj, tiel ĉe Ludoviko kiel ĉe patro, donas ideon pri la temo. La ekvivalentoj en la diversaj lingvoj ankaŭ multe helpas, kaj foje malhelpas! Por paragrafo kun pli alta numero oni serĉu ĉu parenca paragrafo troviĝas en la trilingva (pli frua) frazeologio de la patro, sed... la kvarlingva ja ne estas nura vastigo de la trilingva, sed multe vastigita kaj precipe tute reordigita! Por la cindriluno, ekzemple, ĝi tute ne helpas nin; ni devas mem knedi kaj knedadi niajn cerbojn por imagi ekvivalentojn. Por la malpurulo, ĉe Ludoviko, ni devas trovi en rusa, pola, franca, germana... iujn ekvivalentojn, kiuj ne estas simplaj tradukoj. Por la nederlanda oni tuj pensas pri smeerpoets, kiu etimologie ankaŭ rilatas al cindrulino! Nu, miaj kunlaborantoj trovis solvojn, sed mi ne malkaŝos ilin nun.

Bezonateco?
Ĉu ni bezonas tiajn/tiujn lokuciojn en Esperanto? Ĉu ili pliriĉigas nin? Oni longe povos diskuti, kaj neniam atingos plenan konsenton, sed minimume ili estas utilaj se oni deziras traduki ekvivalentojn el nacilingvaj tekstoj! Mi supozas ke por la ĵus priskribita situacio ekzistas ekvivalentoj en multaj lingvoj! Kaj tia teksto, kiel de kaas is op tafel, en nacilingva teksto foje aperas, kaj eĉ se oni ne plu konas la signifon, la kunteksto plej ofte klarigas ĝin.

Malgrandaj perletoj.
Kiam oni komparas la definitivan Zamenhofan proverbaron kun la paralelaj kajeroj, el kiu patro Zamenhof aperigis du, antaŭ sia morto, oni trovas alian formon por tri proverboj. Jam tuj, la unua, kape de la kolekto tekstas en la malnova formo: Eco homara estas eraro. Poste ĝi iĝis: Peko kaj eraro estas ecoj de l' homaro. La dua formo nepre estas pli klara. Plie aperas: Melki kapron. Poste ĝi iĝis: 45. Melki kaproviron. Nun ni preferus: melki virkapron. La tria ŝanĝita proverbo: Kiu centimon ne tenas, tiu al franko ne venas. En la definitiva proverbaro: 664. Kiu speson ne tenas, tiu al spesmilo ne venas. Nune ni verŝajne preferus: Kiu eŭrocendon ne tenas, tiu al eŭro ne venas.