Neniu trovis fakte ion taŭgan, sed neniu ankaŭ kuraĝis averti min ke mi verŝajne sekvis falsan spuron, ke mi verŝajne serĉis la venton sur la kampo. Sed nun mi, finfine, mem konvinkiĝis ke vere mi serĉis la tagon pasintan. Ĉe trankvila kaj sufiĉe daŭra rerigardado de la proverbaro, de la paragrafoj ĉirkaŭ 906, mi konstatis ke la tieaj paragrafoj enhavas ne verajn proverbojn, ankaŭ ne sloganojn, sed lokuciojn (diraĵojn priskribajn) pri vivmanieroj. Jam se mi citas la oficialajn temojn de la paragrafoj tio iĝas klara: rapideco, vivo, abundo (906), emerito, senlaboreco, antaŭzorgo, modereco, lukso, bonstato... Kiel kutime temas pri eldiraĵoj kun stila valoro, pro rimo: vivi sate kaj glate aŭ almenaŭ pro aliteracio: vivi larĝe kaj lukse... Do, ĉar 906 troviĝas meze interne de tia serio, neniu kialo serĉi pli foren!

Konkludo.
Mi do konvinkiĝis ke la paragrafo 906, Abundo, kun nur unu, rimanta, esprimo: Tro sata, tro bata... signifis tutsimple laŭlitere tion kion oni legas! Problemo fakte estas nur la signifo de "bata"... Mia interpreto: kiu vivas tro sata (do memĝue, malaktive pro sateco) plej ofte ne interesiĝas pri aliaj homoj, ne kompatas, ne ŝatas bone trakti, estas kruda, bruta kaj malĝentila al aliaj homoj. Mi pensas ke tia uzo de "bata" estas akceptebla, komprenebla, tutsimple: ebla. Mi ankoraŭ devos esplori en la Tekstaro, ĉu Zamenhof ie kaj iam en alia loko uzis "bata". ( pri kio mi tre dubas.) Interesa uzo de "bati" estas trovebla en 387: Vivo glate ne fluas, ĉiam batas kaj skuas.

Proverbara Gramatiko.
En la proverbaro tre ofte aperas esprimoj kun adjektivoj sen esprimita "objekto" al kiu ili rilatas. Plej ofte temas pri substantiva uzo de adjektivo (negramatika!), iel elipsa, kies "subkomprenita objekto" estas "ulo" aŭ "io". Ekzemploj: 144: Malsanan demandu, al sana donu. 440: ... ofte malsaĝa divenas. 477: Sata malsatan ne povas kompreni. 765: Sia estas kara pli ol najbara. 800: Ne atendita, ne esperita ofte venas subite. Tiu ĉi lasta ankaŭ aperas adverbe: Ne esperite, ne sonĝite.

Kromefikoj – La vojo returnen.
Povas esti interese foje sekvi la vojon de miaj pensoj kaj la agadon mian. Mia penslingvo, jam de multaj jaroj, nepre estas Esperanto, sed tamen foje okazas ke nederlanda fulmo krakas. Mi do, ĉi matene, subite pensis: ĉu mi ne bastajde serĉas najlojn? (Ben ik geen spijkers op laag water aan het zoeken?). Kaj mi tuj, kiel kutime, serĉis en mia vortaro N-E ĉu mi citis tiun nederlandan esprimon en ĝi. Jes, mi citis, kaj mi tradukis eĉ en du manieroj: konduti inkvizicie/pedante; kribri tra tre fajna muslino. La tradukoj ŝajnas al mi klaraj, sed mi memoras ke ekzistas ekvivalentaj esprimoj en Esperanto kaj estus prefereble aldoni la esperantajn idiotismojn. Sed kiel trovi?

Serpentumaj vojoj.
Mia nederlanda proverbklariga libro citis, ĉe la supre menciita esprimo, ekvivalentojn en franca, germana kaj angla lingvoj. (Ĉe la fino de mia teksto mi metos preskaŭplenan tradukon de la paragrafo el la klariga libro). La franca ekvivalento, laŭ tiu libro, estas: chercher midi à quatorze heures (serĉi tagmezon je la dua posttagmeze). Mi serĉis ĉu la franca esprimo troviĝas en la trilingva frazeologio de patro Zamenhof; kaj ĝi ne aperas tute ekzakte tiel, sed tamen rekoneble. Mi trovis: chercher la lune en plein midi (serĉi la lunon tagmeze), kaj chercher cinq pieds à un mouton (serĉi kvin piedojn ĉe unu ŝafo)... . La paragrafo en kiu ĝi troviĝas titoliĝas искать (serĉi)... do alfabete jam trans la konservita parto de la kvarlingva frazeologio (lasta paragrafo de kvarlingva titoliĝas: друг: amiko). [La frazeologioj de patro Zamenhof estas ordigitaj, alfabete, laŭ rusaj kapvortoj, kaj la rusa Д: D, kvina litero, antaŭas la rusan И, I, deka litero.]

Transiro.
Pere de la vorto "serĉi" la alfabeta listo de la esperantaj proverboj kondukis min al paragrafo 1031 en la Zamenhofa Proverbaro, kiu enhavas tri esprimojn: Serĉi la tagon pasintan. Li serĉas la venton sur la kampo. Vespere ĝuu lunon, sed ne serĉu la sunon. La trilingva frazeologio citas krom la francajn, jenajn ekvivalentojn: Искать вчерашняго дня kaj germanan (laŭlitere saman!) Den gestrigen Tag suchen. Zamenhof fabrikis esperantan esprimon laŭ la germana ekvivalento do. (gestrigen: hieraŭan).

Nebula esprimo.
El cent nederlandlingvanoj kiuj uzas la esprimon spijkers op laag water zoeken, verŝajne estas nur unu kiu havas ideon pri la deveno de la teksto! Ĉiu ja scias (mi esperas) la nunan figurecan signifon, sed plej ofte ne havas eĉ plej eta ideon pri la laŭvorta enhavo! Tial mi nun parte tradukas la tekston el la klariga libro:

Bastajda Najloserĉado.
Spijkers op laag water zoeken [Serĉi najlojn je malalta tajdo]: ĉikani, kritikaĉi, eltrovi senbazajn rimarkojn; ankaŭ: serĉi elturnaĵon, pretekston. Iam oni vere ĉe malalta tajdo serĉis (kolektis) en/el la riveroj ĉe ŝipfarejoj, najlojn kiuj dum la laboro estis falintaj en la akvon. Temas pri la tempo kiam najloj estis forĝitaj, kaj do estis relative valoraj kompare kun la nunaj dratnajloj. Tiel ekestiĝis la senco: serĉi malgrandaĵojn, kiuj preskaŭ ne estas troveblaj kaj kiuj ankaŭ ne valoras la penon de la farita laboro, sed ankaŭ: serĉi ridindajn senkulpigojn. La proverbo aperas jam en la unua duono de la deknaŭa jarcento. Antaŭe oni uzis, kun sama signifo: knorven in biezen zoeken, aŭ, latine: in scirpo nodum quaerere [serĉi nodojn en scirpo]. (Mi klarigas: scirpo estas iu gresplanto, kiu similas kanon, sed ne havas nodojn.). Ekvivalentoj: krom la jam citita: vétiller, épinocher. Germane: kritteln, flausen, Fisematenten, Mäuse machen. Angle: to cavil, to pick holes (in a person's coat), to use shifts, holes.

Senkulpigo.
Mi pardonpetas, sincere, al la geamikoj kiujn mi ĝenis per mia ĝemado... sed konsolas min la penso ke eble dum ilia ŝvita laborado... ili trovis peceton de la Gralo!