Mi ne revenos al tiu problemo, kiun mi intertempe jam solvis. Mia listo ampleksis pli ol 170 terminojn kaj plie ne aparte listigitajn dekojn da derivaĵoj (ĉiuj el PIV) kaj mi klopodis, kaj grandparte sukcesis, fabriki el la listo hierarĥian tabelon, kiu do grupigas ĉiujn rilatajn aferojn. Bedaŭrinde tiu hierarĥia tabelo ne estas publikigebla, ĉar ĝi postulas tro da spaco. La listo iras alfabete de ameo ĝis zakusko. Oni povas do trovi en ĝi, sinsekve: pastaĵo - farunaĵo - bakaĵo - pano - kukpano - sandviĉo - sandviĉeto - ŝmirpano - ŝinkopano. En mia listo mi trovis nomojn por preskaŭ ĉiu el la farunaĵoj kiuj interesas min. Nur por du "aferoj" ĝi ne kontentigis min. Hodiaŭ mi dum kelkaj horoj pripensis kaj mi volas rakonti al vi la rezultaton de tiu peniga laboro.

Flandra Manĝokulturo.
En nia lando, Flandrujo, sed certe same en ĉiuj aliaj landoj, estas kelkaj tagoj en la jaro al kiu estas tradicie ligita iu specifa manĝo. Kaj unu el tiuj tagoj estas nomata kaj nomita "perdita lundo". Ĝi estas la lundo post la festo de la Tri Reĝoj, do iu fino de festplena periodo, la komenco de la jaro. Oni diras ke antaŭ cento da jaroj la havenlaboristoj en Antverpeno tiom festis, ke restis nenio el ilia salajro, Tio estis ĉiujara revenanta problemeto. Kaj la buĉistoj (viandovendistoj fakte) en Antverpeno, sciis tion. En tiu periodo ili disponis plej ofte de sufiĉe multe da restaĵviando, ne ĉiam tro freŝa, kaj ili decidis profiti la okazon. Ili faris kolbasojn de tia viando, kaj por kaŝi ĝian netrofreŝecon ili ĉirkaŭvolvis la kolbasojn per pecetoj de foliigita pasto kaj bakis .... nu, ni povus diri "kolbasbulkojn", sed... PIV uzas tiun vorton por la konata "hot-dog". Tial al mi venis la ideo, pli bone nomi ĝin "kolbaspufbulko", ĉar tiuj en forno bakitaj bulkoj, pro la kolbasa enhavo ja nepre pufiĝas! Ili disponigis la kolbaspufbulkojn, senpage, al la havenlaboristoj, kaj tiel kreis grandan amikecon inter unuj kaj aliaj...

Loka Koloro...
Eĉ nun la kutimo de manĝado de kolbaspufbulkoj estas tre flegita en tuta Flandrujo sed tamen precipe en Antverpeno. Ekzistas unukolbasaj kaj dukolbasaj specioj. Foje la kolbaso estas senehaŭtigita. Se vi estas eĉ nur ioma kliento de iu Antverpena kafejo, tiam vi tre verŝajne ricevos, senpage, ekzempleron kun via mendo de trinkaĵo en la perdita lundo. Nu, kial do "perdita"? Tio sekvas el la rakonteto: en tiu tago ne la havenlaboristoj sed la buĉistoj "perdis", spertis sengajnan tagon. Sed jam longe en tiu tago oni ankaŭ renkontas alian, iom similan, bakaĵon ... kaj estas tiu lasto kiu kaŭzis al mi cerbolaboron.

Cerbopremado 1.
Mia sinteno dum la verkado de mia vortaro estis ke mi ne facilanime forŝovos iun ajn nederlandan vorton el mezgranda kutima nederlanda vortaro (aŭ ĵurnalo) kaj tiel mi venis ĉe du nederlandaj manĝoj: appelflap kaj appelbol (dialekte: appelgoset). Appelflap oni preparas per faldado, laŭ la diagonalo, de pastokvadrato - plenigado per iom da pomkaĉo - gluado de la randoj - ŝmirado de ovoflavaĵo (por akiri brilan surfacon) ... kaj bakado de la triangulo en forno. Mi uzas por ĝi, en Esperanto, pompasteĉo, ĉar en PIV ofte pasteĉo estas uzata en simila senco.

Cerbopremado 2.
Sed kio nun por la alia? Tiu alia, estas pli komplikita! Prenu iom acidan pomon, per pomborilo (Iam mi proponis: senkernetigilo, (tra)truilo, (pom)senkorigilo, senkernetujigilo; sed pomborilo ŝajnas al mi pli taŭga. En multaj naciaj lingvoj oni uzas similan kunmetaĵon) vi elŝutu la kernon, kaj plenigu la tunelon per bruna sukero aŭ siropo kaj cinamon. La pomo estu senŝeligita, sed neprej restu netranĉita! Ĉirkaŭvolvu per pastofolio (kukpasto aŭ foliigita pasto), premu la paston tre firme al la panon kaj baku en forno. Mi inventis dekojn da nomoj, ĉar nenio estis en mia listo kio al mi ŝajnis taŭga: bakita pastopoŝa pomo, enrobita pomo, pomo en jako, vestita pomo, poma bulbakaĵo... sed finfine mi decidis ke en nia familio (se Kjoko obeas - maloftaĵo) ĝi estu: Poma PufPoŝo! Mi nepre deziris la "puf", ĉar neeviteble dum la bakado la kovranta pasto ŝvelas, pufiĝas ... multe pli ol la pasteĉoj, kiuj, kompreneble, tamen ankaŭ iom pufiĝas. Kial ne simple pombulko? Nu, ĉar bulko por mi supozigas ke ĉefaĵo en la tuta estas paneca konsisto, kaj en la du traktitaj manĝoj la konsisto NE estas ĉefe paneca. Se la nomoj ne plaĉas al vi, kaj vi disponas pri pli taŭgaj, bv. sciigi! Eble vi preferos la nomon Pufa Pompoŝo? Nu, ankaŭ bone!

Fundo de l' trezorejo.
Post mia restado en pomlando restis en mia kapo nesolvita demando: kiel nomiĝas en nederlanda lingvo, la "pomo sur stangeto", kiun oni precipe en kermesejo vendas? Plej ofte ruĝa, ruĝigita, pomo kun travidebla brila glazurita tavolo ekstere... frandaĵo por infanoj en kermesa etoso. Post multe da vana serĉado en la reto mi finfine entajpis senespere la plej simplan esprimon: pomo sur stangeto (appel op stokje) kaj mi tuj ricevis ses respondojn, ses eblajn nomojn kaj plurajn ne ĉiam tre simplajn receptojn. Plej trafa ŝajnis al mi: kandopomo, kaj kiam mi serĉis en PIV... mi trovis eĉ kiel ekzemplon: kandita pomo! Jen, tio estis mia hodiaŭa frandaĵo! Kaj, kiam mi kontrolis ĉe glazuro mi trovis tie alian interesaĵon: glazurita benjeto. Miaj karaj, se vi posedas PIV-on, kion alian vi ankoraŭ povas bezoni?

Figoj post Pasko! aŭgusto 2016.