Dio ne ricevis, diablo forlevis. Mia problemo ne estis la komprenado de la esperanta proverbo... krom ke la pasinta tenso ĝenis min, sed ke mi estis konvinkita ke vera paralelaĵo, ekvivalentaĵo ne ekzistas en la nederlanda. Kaj jen la surprizo. Mi trovis, en tre malnovaj libroj, de antaŭ 1840, kiuj baziĝas sur ankoraŭ multe pli malnovaj dokumentoj... ke la fundamento de la teksto estas la latina Demon lucratur in a quo deus expoliatur (la diablo enspezas el tio kion oni fortiras de Dio). Kaj tiu latina proverbo ŝajnas esti mallongigo, aŭ resumo, de alia pli longa "Quod Deo et honori detrahitur, saepe cedit in lucrum daemonis et turpitudinis" (Kion oni forigas de Dio kaj honoro, ofte iĝas gajno por la diablo kaj malbono). La fontoj de la latinaĵoj mi ne sukcesis trovi. Ne ŝajnas al mi biblia, sed verŝajne tamen el iu mistika literaturo.

Gloro de Antikveco.
Sed la granda surprizo por mi estis ke en tiaj malnovaj libroj, kvar entute, inter kiuj unu de Hoffmann von Fallersleben, kiu estas unu el la ligostreketoj inter Flandrujo kaj Germanujo kaj alia de Jan Frans Willems (el 1841), pioniro de la Flandra Movado, mi trovis nederlandajn proverbojn en la lingvo de antaŭ ducent jaroj: Dat men gode ontrect neemt dicke die duuel. (Kion oni forrifuzas al Dio, tion prenas la diablo.) Om Gode geven armt niet. (Pro Dio doni ne malriĉigas). Wat men onthoudt, gaat al verloren (Kion oni rifuzas, tamen tute perdiĝas). Kaj ankaŭ en la germana troviĝas kelkaj interesaj tekstoj: Der Teufel zieht Gewinn aus dem, was Gott weggenommen wird. Kaj la plej interesa germana verŝajne venas de iu Konrad von Ammen(hausen): Wan alles das, das gote niht wirt, Das nimmt aber hin der tievel gar. (Ĉar ĉion, kio ne iras al Dio, tion ja la diablo tute prenas.). ... Malfacile transdonebla en nuntempa germana!

Paragrafofilozofio.
La intencoj de la Zamenhofoj ne estis liveri identajn proverbojn, do tradukojn, sed grupigi parencajn, pli-malpli samsencajn, ĉirkaŭ unu ideo. Kaj la ideo en tiu ĉi paragrafo estas klare: Ne estu avara, ĉar vi bedaŭros (tion) aŭ, el iom alia vidpunkto: profitu nun, car poste estos tro malfrue. Ŝajnas al mi ke Marko tre bone sukcesis, li lerte plukis de kvar fruktarboj. Ludoviko, laŭ mi, majstre kreis esperantajn ekvivalentojn; li ne plukis, li semis.

Klarigo de la kvaropo.
Kiu domaĝas groŝon, perdas la tutan poŝon: ĝi paralelas la francan, kaj signifas: se pro avareco vi rifuzas elspezi aŭ donaci malgrandan sumon nun vi poste perdos vian tutan havaĵon.
Avarulo pagas duoble: avarulo suferigas sin mem kiam li faras elspezon.
Patroj avaras, infanoj malŝparas. La germanoj (kaj flandroj) esprimas tiun ideon eble iom pli klare. La heredantoj ne aprezas la heredaĵon, ne zorgas ĝin, sed ĵetas la monon tra pordoj kaj fenestroj.
Dio ne ricevis, diablo forlevis. Detale priparolita en tiu ĉi blogero, sed mi deziras aldoni rimarkon. Laŭ mi Zamenhof uzis pasintan tenson ĉar ankaŭ en la rusa ĝi (ŝajnas al mi) estas tia. Oni povas uzi la eldiron kiel averton, sed tiam devus esti estonta tempo (aŭ presenco por unua, estonta por dua verbo) aŭ ĝi povas esti milda riproĉo, post konstato de perdo. Kial vi estas malriĉa nun? Ĉar vi rifuzis en ĝusta tempo agi bone. ...... Sed.... eble mi eraras!

En flandraj kampoj...
En la nederlanda mi longe serĉis por trovi ekvivalenton por tiu lasta, ĉar mi estis konvinkita ke ne ekzistis ĉe ni tia proverbo. Mi trovis iun, kiu eble taŭgas: Wanneer God gesproken heeft, komt de beurt aan de duivel. (Kiam Dio parolis, la vico estas al la diablo.). Mi ne scias ĉu ĝi vere taŭgas, ĉu ĝi vere havas la saman signifon. Ĉiukaze mi nun jam aldonis la antikvan tekston kiun mi ĉi supre pritraktis. Al la unua esperanta proverbo mi apudigis du nederlandajn: Wat men spaart uit de mond, krijgt dikwijls kat of hond. (Kion oni ŝparas el buŝo, ofte poste iras al hundo aŭ kato.) kaj: Wat men aan het zaad spaart, verliest men aan de oogst. (La semoj kiujn oni avaras magrigas la rikolton.). Pri la heredantoj ekzistas en la nederlanda: Wat ouders met moeite vergaren, verspelen kinders in luttele jaren (Kion gepatroj pene ŝparas, poste la infanoj rapide konsumas/elspezas). kaj: Achter een vergeerder komt er een verteerder. (Post kolektanto (de mono) sekvas elspezanto). Jen do "mia rikolto".

Apud la Danubaj bordoj.
Mia amiko Jozefo liveris al mi plenan kolekton de hungaraj proverboj, por ĉiu el la zamenhofaj paragrafoj. Sed antaŭ ili miaj orelo kaj buŝo restas fermitaj. Mi, provizore, povas nur kopii la deksesan paragrafon. Szeget kímél, patkót veszít. Fösvény többet költ. Fösvénynek gyakorta tékozló a fia. Amit Istentől szánsz, azt elviszi az ördög.
....

pds - aŭgusto 2016...