Altino.
Marko kronis siajn paragrafojn per kapvorto, sed ofte la kapvorto kovras pli ol unu paragrafon. La proverbaro cetere estas ordigita laŭ la alfabeta ordo de tiuj rusaj kapvortoj. En la komenco li, bedaŭrinde, ofte uzis kapvorton pro la kialo ke tiu vorto ofte aperis en la proverboj. Poste li pli kaj pli transiris al "ideoj". La paragrafo 16a troviĝas en serio de ses paragrafoj (14 ĝis 19) kaj la kapvorto estas Алтын (altin). Tiu vorto kaŭzis al mi iom da zorgoj, ĉar modernaj (eĉ mezmodernaj) vortaroj ne plu konas la vorton! Sed jam antaŭ kelkaj jaroj mi stumblis ĉe sama ŝtono de falpuŝiĝo kaj trovis (i.a. danke al helpo de samideanino) ke altino respondas (iele) al la esperanta luidoro! Ĝi estas ja nomo de malnova (antikva?) rusa ora monero, kun valoro de ses duonkopekoj. Kial ses duonkopekoj kaj ne tri kopekoj? Nu, ĉar la vorto devenas de la nombro "ses" en iu Altaja lingvo! En ĉiuj naciaj lingvoj oni uzas vorton tre simila al "altin/altyn", do senprobleme ĝi ankaŭ estu ĉe ni altino! Figure ĝi ofte estas kontrastata al groŝo, do simbolas ion valoran kontraŭ malvaloraĵo.

Avareco.
Ludoviko kutime, en la unua eldono de sia proverbaro, metis kapvorton ĉe ĉiu paragrafo. La paragrafo kiu interesas min nun havas kapvorton "Avareco". La aliaj altinaj paragrafoj nomiĝas: Mono, Mono, Profito, Ŝtelo kaj Malriĉo. Do ni povas supozi ke la proverboj rilatos al avareco, kio estas helpo ĉe la kompreno! Cetere, interkrampe, se vi deziras foje bone amuziĝi: entajpu proverbojn en la guglo-tradukprogramon, kaj vi miros, miregos, senvoĉiĝos. (Kvankam vi konstatos ke guglo scias ke Алтын = altin/altyn.) La Zamenhofa esperanta proverbo kiu puŝis fiŝoston en mian gorĝon estas: Dio ne ricevis, diablo forlevis. Nu, ĉu vi, kara leganto, tuj havas bonan klarigon de ĝi tiam mi gratulas vin (kaj tiam vi verŝajne estas unu el la malmultaj homoj kiuj flegas siajn antikvajn proverbojn). Sed ni prokrastu la klarigon, kaj ni metu nian nazon profunden en la nacilingvajn perlojn.

Slavaĵoj.
En la paragrafo estas du rusaj proverboj: Пожалеть алтына, потерять полтину. En tiu unua troviĝas la altino! Dua proverbo: Богы жаль куря, а черт возьмет норося. Precipe la dua proverbo devas interesi nin, ĉar ĝi paralelas la esperantan! Mi esperas ke iu rusa leganto sendos al ni la laŭvortan tradukon, ĉar mi mem (kvankam mi pensas kompreni) ne riskas laŭvortigi!

La polaj proverboj, triopo, ŝajnas al mi tre proksimaj al la rusaj... sed ankaŭ ilin mi ne kuraĝas pritrakti. Skąpego dwa razy głowa boli. Skąpiec dla drugiego zbiera, a sam głodem przymiera. Skąpców zbiory dzieci tracą. Eble ni poste povos kompletigi nian esploron! Jes, ni povas, ĉar intertempe Cirilo kontribuis: vidu liajn klarigojn sube ĉe la komentoj! La ideo estas klara: ne avaru, ĉar vi poste bedauros. La dio-diablo opono ne aperas en la polaj proverboj.

Francaĵoj.
La unua franca proverbo nepre metos multajn homojn kiuj studis la francan antaŭ problemoj, ĉar ĝi tekstas: Aŭtant dépense chiche que large. Ĝia signifo ŝajnas esti, laŭ diversaj konsultitaj vortaroj: troa ŝparado nur efikas en postaj elspezoj (kostoj). La dua: Le diable prend ce qu'on ôte à Dieu. (La diablo prenos tion kion oni rifuzas al Dio.). Pri la unua proverbo intertempe ankau reagis franca samideano, Filipo, kaj lia klarigo estas tre interesa. Mi mem jam plue esploris kaj nun klarigos. Mi trovis jenan klarigon: Une épargne fait mal à propos cause des pertes dans la suite (Unu ŝparo malĝustatempa kaŭzas poste perdojn.). Helpis min bonega malnova franca-esperanta vortaro! Laŭ Grosjean)Maupin "chiche" (adjektivo) signifas maldonema, avara. (Fakte ankaŭ malabunda, ĉar pois chiche = kikero, tiel nomata ĉar rikolto estas malabunda; pois = fabo). Mal à propos = malĝustatempe, laŭ la sam vortaristo. Ĉu la verbotenso devas esti konsiderata imperativo? Povus esti ke jes. Pripensu mian klarigon, pripensu tiujn de nia amiko.

Germanaĵoj.
La germanaj proverboj ŝajnas al mi malpli ŝimecaj, malpli altaĝaj: Was man spart für den Mund, frisst Katz' und Hund. Aŭf den Sparer folgt der Zehrer. Almenaŭ ĉi tie estas klare ke la temo estas: admono ne esti avara, ne esti prokrastema.

Esperantaĵoj.
Zamenhof trovis inspiron en ĉiuj el la uzitaj lingvoj! sed li iom inversas ordon. Jam tuj li avertas: De mia franca konciza unua proverbo li fabrikas: Kiu domaĝas groŝon, perdas la tutan poŝon. Estas klare ke Zamenhof komprenis la francan. Por la dua li fosas inspiron ĉe la poloj: Avarulo pagas duoble. Por la tria li prunteprenis de la germanoj: Patroj avaras, infanoj malŝparas. Kaj fine venas la objekto de niaj zorgoj: Dio ne ricevis, diablo forlevis. kaj tio surbaze de la dua rusa. Tiel ĉe Ludoviko kiel ĉe Marko oni devas vidi la paragrafon kiel tutaĵon. Ili ne deziras paraleligi la proverbojn unu al alia, sed ĉiuj proverboj en paragrafo esprimas samen aŭ tre parencan ideon! Estas interese ke jes ja ekzistas multaj ekzemploj de plena paraleleco, eĉ tiel ke unu lingvo ŝajnas traduko de alia.

Jen mi provizore haltas, sed mi havas interesajn pliajn sciigojn, kun alta kultura valoro, sed mi nun ne jam rakontos al vi. Havu paciencon! Baldaŭ mi daŭrigos kaj instruos al vi dekon da pliaj, samsencaj (Ne avaru! Ne ŝparu tro!) proverboj en la nederlanda kaj en la hungara.... kaj rakontos la vojon de miaj esploroj.... Nun mi nur esperas ke mi sukcesis veki vian scivolemon, kaj eble sukcesis instigi vin mem pluen esplori!
Kredu min mi havis interesajn spertojn!