Sed plej firma ligado al tutmonda kulturo, jes tutmonda kaj, malgraŭ la unua ŝajno, ne nur hindeŭropa kuŝas kompreneble en la vortaro, en la elekto de la vortoj.

Etimo.
Etimo, laŭ PIV, estas: vorto, de kiu alia vorto devenas: la etimo de "ĉevalo" estas la franca "cheval", tiu de "cheval" estas la latina "caballus" kaj tiu de "caballus" estas nekonata gaŭla vorto. Nu, karaj geamikoj, kredu min: ne ĉio kio estas skribita aŭ presita estas evangelio! ne ĉio printita nepre estas prava! Mi nun ne kritikas la difinon de etimo, sed la ekzemplan frazon. Plej ofte esperanta vorto tutsimple ne havas etimon, ĝi havas etimaron! Zamenhof, kaj ankaŭ plejparto de liaj posteuloj, klopodis elekti vorton (radikon) kun kiom eble plej da "etimoj" en kvin (kaj verŝajne eĉ pli da) lingvoj: franca, angla, germana, rusa kaj pola... Etimologio do temas pri serĉado de respondo al la demando: de kie venas la vorto/radiko. Kial "radiko"? Nu, ne forgesu ke Zamenhof pensis radika (intenca stata adjekto!).

Etimaro.
Do esperantaj radikoj havas etimaron! Jes, ja, la UV en la Fundamento listas: cheval, horse, Pferd, конь (legu: kon), koń ... ĉar Zamenhof preferis bazan tradukon el sama (plej ofte) vortspeco (substantivo, ĉi tie) sed, mi estas konvinkita ke en lia kapo kirlis spirale: cavalcade (rajdantaro; angle), Kavalier (ĉevalrajdanto; germane), кавалерия (legu: kavaleria; rajdistaro; ruse). Ĉevalo elektiĝis, ĝi ne nature evoluiĝis el iuj ajn vorto(j). Kial ne kavalo? Nu, Zamenhof elektis ĉevalo, jen finita! Supozeble ankaŭ en la pola ekzistas ie en la parencaro de la ĉevalo iu "ĉevaleca" vorto?

Etima genealogio.
Ni, feliĉe, disponas pri treege bona libro kiu ebligas al ni trovi la etimaron de plej granda parto de oficialaj vortoj nome la Naŭlingva Etimologia Leksikono de Louis Bastien (1950 - unua eldono 1907), en kiu, bedaŭrinde, mankas la pola lingvo. Sed brilas ĉirkaŭ nia kutima familio plie Latina, Hispana, Itala, Portugala. Precipe mi ĝojas pro la Latina, ĉar mi ne povas ne pensi ke Zamenhof ne ignoris la Latinan! (3 foja negacio = negacio, li nepre ne ignoris). Malgraŭ ke Bernardo fidele (kaj prave/rajte) kopiis el Stojan ke "malgraŭ sia nomo ĝi ne estas etimologia, sed nur paralela kompara por suprenomitaj lingvoj" ankaŭ tiu rimarko estas nur duonprava. Ĝi ne estas etimologia, ĉar ĝi ne kun certeco donas la etimojn, sed ĝi nepre donas fidindan ideon pri la etimaro de la esperanta radiko.

Falsaj etimologiaj vortaroj.
Kelkaj nuntempaj esperantaj libroj nomiĝas "etimologio", sed... ili tute ne estas etimologiaj, ili estas praetimologiaj, ĉar ili klarigas la etimologion de nia etimaro, kaj tio jam estas tute eksteresperanta afero. Tio ne signifas ke la libroj ne estas utilaj; instruaj kaj interesaj... sed ili nepe ne alportas multon pri la esperanta etimaro!

Esceptaj Etimecaj Radikoj.
Kelkfoje tamen radiko ŝajnas havi etimon. Estas tiel por la radiko "galuso" (tre malpeza konkursbicikla pneŭo). Ĉe prilaboro de mia vortaro mi, kompreneble, daŭre starigas al mi la demandon: de kie venas tiu radiko? Por la galuso, mi ne trovis tujan respondon, sed mi obstine deziris respondon. Miaj esploroj kondukis min ĝis iu nacia lingva akademio! Vi povas legi pri tio en blogero de antaŭ sep jaroj, kun titolo "Etimologio de Etimo". (Iru al blogo, ĉe Ipernity, Desmet kaj serĉu la artikolon). La nombro de tiaj kazoj, eĉ inter la plej novaj vortoj, estas treege malalta, kredu min! Konsultu la novajn etimologiojn, kaj vi miros pri iliaj fantaziaĵoj, almenaŭ rilate la galuson! Cetere, se oni sekvus la kutiman agmanieron oni alvenus ĉe iu vorto kia "tubo"... sed... jam okupita, kaj ne estus interese havi tiajn homonimojn! (ruse: тюбик/tjubik; france: tube; angle: tube; germane: Tube; pole: ?).

Fidindaj Fantaziaĵoj.
Neniuj libroj estas pli fantaziaj ol nacilingvaj etimologiaj vortaroj. Ili plej ofte reiras ĝis supozataj rekonstruitaj (pra-)lingvoj, kaj sekvas serpentumajn vojojn nekredeblajn. Ju pli la libro en ĉiu paĝo uzas frazojn kiajn: povus esti ke...; oni supozas ke...; estas eble ke...; venas de rekonstruita x-lingva supozata.... des pli ĝi estas fidinda! Ĝi preskaŭ neniam donas plenan certecon. Kaj tie do ni, kontraŭe, por Esperanta etimologio, havas la avantaĝon ke ni, preskaŭ ĉiam, kun certeco povas mencii la etim(ar)on. Sed ne sufiĉas la etimaron de Bastien, aŭ ni diru ĝi estas nur unua ŝtupo. Preskaŭ ĉiam ni ankaŭ disponas pri dua elemento, tre grava por etimologoj, nome la certecon (aŭ preskaŭcertecon) de unua apero, kie kaj kiam. Ĉar por tion trovi ni nun disponas pri eksterordinara helpilo: BK II.2! Aŭ senkaŝe: Oficiala Vortaro, de Bernhardo Pabst (Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto - Parto: Oficiala Vortaro), libere elŝutebla el la Reto. Ĝi donas por ĉiuj oficialaj vortoj plenan klarigon pri unua apero, ĉar nia Etimologio ja ne komenciĝas ĉe la Fundamento! Jam antaŭ la Fundamento ekzistis esperantaj vortoj, ĉu? Pri ĉevalo ni lernas tie ke ĝi jam aperis en la Unua Libro, kaj ke ĝi jam antaŭ 1902 aŭ 1892, estis uzata en la signifo de specifa ŝakpeco, verŝajne unue en la revuo Esperantisto.

Estonto.
Estus interese okupiĝi pri la etimologio de neoficialaj PIV-aj vortoj... Sendube sufiĉe ofte oni devos iri ĝis Emilo Grosjean-Maupin (kiu, verŝajne, kondukos nin al Petit Larousse) aŭ eĉ al Kabe (kiu, verŝajne sed iom pli dube, trafoliumis la saman Petit Larousse)... Mi ne scias... sed mi jes ja scias ke temos pri tre dika libro. Kaj eĉ ĉe EGM kaj ĉe Kabe, kaj ĉe la vortoj kiuj ripozas sur la dekkvina regulo, ni ne povos neglekti la etimarojn, kiel mi skizis ilin. Pri la tutmondeco mi verŝajne poste verketos aldonan blogeron. (Paciencon!)