Kulturo kaj kuirado.
Unu en la esperantaj libroj kiuj varmigas mian koron kaj animon estas Internacia Kuirlibro, de Johanna Shorter-Eyck, kun 500 receptoj el tuta mondo, jam el 1971. Kial ĝi estas kara al mi? Nu, ĉar kulturo ne povas ekzisti sen kuirado... kaj plie, receptoj estas treege interesaj objektoj por ekzameni siajn tradukkapablojn, precipe se oni elektas specifajn lokajn pladojn, kaj tio ĉe Esperantistoj ja certe estas ŝatata, amata kaj flegata ĉevaleto.

Loka kulturo, loka kuirado.
En ĉiuj landoj estas multe da tiaj specialaĵoj, ofte ligitaj al iu regiono aŭ eĉ al iu urbo. Ĉe ni, en Flandrujo, estas ekzemple iu specifa torteto, kiu estas ja aĉetebla en la tuta lando, sed al kiu tamen estas ligita la nomo de iu urbo: Geraardsbergen (france: Grammont). Laŭ mia tre limigita scio ĝi situas tre proksime (lime?) de Valonujo, sed ĝi tamen ĉiam estis kaj estas flandra urbo. Tie oni do multe fanfaronas pri la Gramontaj kazetortetoj. Mi uzis nomon Gramonto (provizore), kio eble kolerigos iujn de miaj flandraj geamikoj... sed mi ŝatas konservi la radikon "mont" en la nomo, ĉar la signifo de "bergen" en la urbonomo nepre estas "monto(j)".

Tradukkuirado.
Dum la tradukado de la recepto mi hezitis ĉe tradukado de "makron", (It: maccaroni; Fr: macron). La itala esperantovortaro ignoras ĝin, sed la franca de Lepuil donas: makarono. Kaj jes, laŭ PIV makarono estas frandaĵo el pistitaj amandoj aŭ kokosoj, miksitaj kun sukero kaj kirlita ovoblanko, kaj ĝi konas "makaronan torton". Ĉe ni, en Flandrujo, makronsmakarons, estas kuketo de faruno kaj sukero, firmbakita sur oblato. Ekzemple, diras la normvortaro: amandokuketo aŭ spickuketo. La vorto makarono estas oficiala, jam el la 1a aldono. Mi pensas ke makaronoj, makarontortoj kaj makaronkuketoj estas konataj en la tuta mondo. En nia recepto temas pri amandokuketoj.
Jen do la recepto... kaj... se vi sukcesis, bv. diri al mi! Mi klopodos baldaŭ aperigi foton de kazetorteto.

Kazetortetoj - Recepto.

Ingrediencoj: 25 gramoj da faruno - 125 gramoj da butero - 3 litroj da lakto - 1 litro da buterlakto - 4 ovoj - 100 gramoj da blanka sukero - 25 gramoj da senhaŭtigitaj dolĉaj amandoj - 1 vinglaso da rumo - 50 gramoj da makaronoj.

Prepara laboro.
Preparu foliigitan paston per la faruno kaj la butero kaj kovru per tio ses tortomuldiloj de proksimume 15 centimetroj da diametro kaj 3 centimetroj da alto.

Preparo de la kazeaĵo.
Preparu ĝin unu tagon antaŭ la bakado. Boligu en fera poto, aŭ en kaserolo kiu ne algluigas, tri litrojn da lakto. Tuj kiam ĝi bolas enverŝu unu litron da densa, freŝa buterlakto, kaj vi vidos ke la boligaĵo rapide kazeiĝas. Filtru ĉion tra tuko kaj kiom eble plej forte premu por ke la kazeo kiom eble plej sekiĝu. Plej bone vi pendigu la tuton en urtikteksa tuko, dum tuta nokto, tiel ke plej granda parto de la fluidaĵo forliku!

Vera eko.
Antaŭ ol komenci la bakadon frotu la kazeon tra mezfajna kribrilo. Vi tiel akiros proksimume duonan kilogramon da kazeo. Intertempe frapu la blankaĵon de la ovoj ĝis rigidiĝo kaj (aparte) fajnigu, per kirlado, la flavaĵojn. Miksu en la kazeon cent gramojn da sukero, la pistitajn amandojn, la pistitajn makaronojn kaj malgrandan vinglason da rumo. Bone miksu ĉion kaj aldonu la ovoflavaĵojn kaj finfine la batitan ovoblankaĵojn. Kiam ĉio estas tre bone miksita vi plenigu la ses tortetmuldilojn kaj kovru ilin per maldika tavoleto da foliigita pasto, kiun vi zorge tranĉu rande de la muldiloj. Por briligi la tortetojn, vi streku la supron, per brosileto, kun iom da akvo en kiu vi miksis iom da ovoflankaĵo. En la mezo de ĉiu supro vi faru, pere de tondilo, trueton por ke la vaporo ne puŝu la paston supren kaj kavigu la tortetojn. Baku en forno kun varmeco tia kia por baki normalan panon. La bakado daŭros proksimume duonan horon, sed kontrolu ĉiun kvinan minuton. Tiel vi povos kontroli ĉu vere oni bezonas duonan horon. Malpli longe estas pli bone. Pli longe ne taŭgas.

Averto.
Se la forno iĝas tro varma, tiam tuj iom malfermu ĝin, tiel ke la tortetoj ne tro bruniĝu. Se ĝi ne estas tro varma, lasu ĝin fermita la tutan tempon.
La torteto aspektas kiel multaj parencaj, kun tegmenteto el kiu plej ofte elbolis iom de la enhavo. Aspektas kiel lafo el vulkankratereto, kiu aldonis nazeton sur la torteto. La kazeaĵo, la interna parto, devas havi la konsiston kaj aspekton de tre mola, tre diseriga pano.
Multan sukceson mi deziras al vi!

Apologie.
Mi elektis la recepton ĉar ĝi ŝajnas al mi treege klara. Mi pensas ke mi mem kapablus (eble ne tuj... eble post unua malsukcesa klopodo?) sukcesi la preparadon. Mi fakte demandas al mi ĉu ne ekzistas tre similaj kazetortetoj en multaj landoj... Ne hezitu informi min!
Kaj bv. informi viajn gekonatojn pri la recepto!

aŭgusto 2016.