Manao kolektita?
Kaj fakte nur hodiaŭ, kvardektri jarojn poste, mi legis la tekston en Eliro. Eble mi devos relegi ĝin por kompreni ĝin, aŭ por komplete digesti ĝin? Mi ne scias. Ĉiukaze nia Kulturo, ĉiu Kulturo, estas plena de enigmaj rakontoj kaj esprimoj. Ĉu el tio konsistas "kulturo", ĉu tio estas kulturo? Kio estas kulturo? Kiu povas nomi sin kulturita? Mi ne plu scias... Sed mi deziris hodiaŭ priparoli tri esprimojn, kaj mi estus tre kontenta se mi ricevus iujn ajn reagojn, ĉar neniu lingvo pli taŭgas por ĉiaj komparaj esploroj (lingvaj) ol Esperanto. Tion mi jam ofte spertis.

Katrilatita.
Multaj esprimoj estas kondensitaj rakontetoj aŭ almenaŭ estas konkludoj aŭ resumoj de malnovaj rakontoj. Tiel estas la esprima demando: "Sed kiu sonorigos la katon? Sed kiu almetos la tintilkolumon?"... Ĝi estas retorika demando por emfazi riskon, mankon de kuraĝo, hipotetecon de solvopropono... Ĝi resumas jenan rakonteton: Familio akiris novan katon, kiu estis tre celtrafa ĉasisto. Tial la musoj (aŭ ratoj, vi povas elekti) de la domo kolektiĝis en kunveno por priparoli kiel oni povos plibonigi la situacion. Iu muso trovis la solvon: Ni metu tintilon ĉirkaŭ la kolon de la kato, kaj tiel ni estos ĉiam avertitaj pri ĝia ĉeesto. Bonega solvo, sed ia hazarda klerulo en la kunveno tiam starigis la demandon: Nu ja, sed ...

Sed kiu verkis la rakonton?
Nu, mi lernis, post iom da guglado, ke ĝi estas nekredeble malnova! Ŝajnas ke ĝi jam aperas en Hinda fablokolekto, de iu Bramano Viŝnusarma(n), el (verŝajne) la unua jarcento post Kristo kaj ke iu Araba versio, de ĉirkaŭ 750, estis konata en Arabaj landoj en la dekunua jarcento... Jen do, amaso da kulturo, kaj preskaŭ tutmonda, ĉar en cento da lingvoj aperis tradukoj. Sed... kiu el la uzantoj de la esprimo nun konas la rakonton? Ĉe ni preskaŭ neniu, ĉar oni daŭre uzas nun la esprimon en alia signifo, nome "kiu distrumpetis tion?". Fakte mi ŝatus scii ĉu ankaŭ en aliaj landoj la esprimo evoluis tiel, aŭ ĉu ĝi konservis sian originalan signifon.

Aliaj lingvoj?
Nu, la esprimo aperas plej koncize (mi supozas) en la angla, ĉar tie oni eĉ verbigis la sonorilon, en la esprimo: to bell the cat. (Ĝi inspiris min al la Esperanta traduko: kiu sonorigos la katon?). En la germana: der Katze die Schellen unhängen. En la franca: attacher le grelot aŭ chat; mettre la campane au chat. En Esperanto mi ankaŭ uzis duan formon: almeti la tintilkolumon, en kiu precipe la al-meti devus sugesti danĝeron, kuraĝon, problemecon.

Dua esprimo.
Iom mirigis min ke en PIV ne estas trovebla iu komparebla esprimo, eĉ ne "preni la kaŝtanojn de l' fajro", kiu tamen ankaŭ en multaj lingvoj ekzistas. Kaj eĉ tiu esprimo rilatas al laŭ mi tute ne plu konata rakonteto. Ĝi diras ke iu simio deziris preni kaŝtanojn el fajro, ne deziris bruligi la simimanojn, kaj trovis solvon, ĉar ĝi uzis la piedon de dormanta hundo... Tiel la historio estas trovebla ĉe Lafonteno (Fabloj 9, 17). Germanoj diras: die Kastanien aŭs dem Feuer holen; la Francoj: tirer les marrons du feu, kaj la Angloj: to pull the chestnuts out of the fire. Sed kiu ĉe uzado de la esprimo ankoraŭ pensas pri la kompatinda hundo?

Tria esprimo.
En mia nederlanda esprimaro, tuj apude, aperis tria esprimo, kiu devus konsoli min, sed kiu tamen ne sukcesas en sia celo! Nederlande: De Heer kastijdt die hij liefheeft. Mi volas citi ĝin, ĉar ĝi venas el grava fonto de esprimoj, el la Biblio. Kaj dum la aliaj kiujn mi pritraktis donas al tradukemanto kaprompajn dolorojn, tiu ĉi ne havas tiun efikon, ĉar Zamenhof jam tradukis ĝin por ni! Sufiĉas do malfermi la (jes aŭ ne geedziĝan) biblion por trovi la solvon. Por tiu ĉi esprimo la Biblio eĉ donas triopon da solvoj: Ĉar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas, kaj li skurĝas ĉiun filon, kiun Li akceptas. Du pliaj estas, sed mi ne citos ilin. Eble tio ĉi jam estos taŭga pripensenda porcio por hodiaŭ?

petro - 10-06-2016.