Dendermondo, 15.02.2008

 

Mi ne deziras verki pri kulo-pontoj, sed por kulpontoj, por homoj, kiuj en iu aŭ alia momento povos iĝi kulpataj, do… por ĉiu, kredu min! Ankaŭ mi ne kredis! Multaj el miaj apogantoj, multaj el miaj flegantoj skribis al mi ke en ĉiu malbono tamen ankaŭ sidas io bona. Ni do fosu nian sulkon, survoje al malkovro de tiu bono. Nu, iu bono estas la instruo kiun mi skribos por vi, la konsiloj, kiujn mi donos al vi. Bone legu kaj memoru ilin. Mi estas ĝisosta instruisto, mi eĉ instruis min en la mizeron! Mi ne povas ne instrui. Do, mi obeu mian internan puŝilon. Mi listigos, tiel vi poste nur la liston devos legi, kaj mi klarigos... tiel vi, eble, komprenos.

 

- notu kaj lernu parkere adreson, kaj prefere telefonnumeron, de iu advokato

- lernu parkere du aŭ tri plej gravajn adresojn, unu ne sufiĉas

- notu en viajn notlibretojn ne nur telefonnumerojn sed ankaŭ adresojn

- ĉiam havu minimuman sumon da mono en viaj poŝoj

- zorgu ke via edzino (aŭ via kunul(in)o) disponu pri dua bankokarto

- zorgu ke vi havu, ekzemple, ungotranĉilon en via mansako

- zorgu ke vi ĉiam havu kelkajn poŝtmarkojn en via mansako

- portu brakhorloĝon

- ĉiam kunportu litron da ĉokolada lakto

 

Neniam en via vivo vi bezonis advokaton? Bone! Vi ne fidas ilin? Ankaŭ bone. Tamen foje pripensu, kaj zorgu ke vi havu ideon, zorgu ke vi havu ideon kiel kontakti unu se necese. Klopodu informiĝi pri ili, ankaŭ se vi estas konvinkita ke vi neniam en la vivo bezonos ilian helpon. Eĉ se vi scipovas paroli kaj elokventi kiel advokato… vi ne ĉiam rajtos defendi vin mem, kaj ankaŭ neniam estos konsiderata serioza kaj honestas dum memdefendo.

 

Nepre pripensu por havi en la kapo ĉiujn necesajn detalojn pri persono kiun vi plene fidas, kaj pri kiu vi pensas ke li helpos vin, ke li funkcios kiel via sekretario, kaj kapablos serĉi por vi pliajn bezonatajn adresojn kaj donitaĵojn. Kaj nepre ne limigu vin al unu sola persono, ĉar povus esti ke ĝuste en la momento kiam vi bezonos lin, li ne estos disponebla, malsana, ferianta ktp. Mi konsilas ke vi ĉiam kunportu notlibreton en via dokumentujo, sed tamen ankaŭ parkerigu gravajn adresojn, ĉar se foje povus okazi ke oni forprenos vian dokumentujon ĝenerale oni ne forprenos vian kapon!

 

Preskaŭ ĉiu havas en sia dokumentujo iun notlibreton aŭ agendon (prefere La Jaro!) sed oni ne ĉiam notas en ĝi la gravajn adresojn kaj telefonnumerojn. Mi konsilas fari ĝin, kontroli ĝin, transskribi tiujn aferojn de jaro al jaro... sed aliflanke ne sufiĉas havi la skribajn donitaĵojn, prefere oni parkerigu almenaŭ la plej gravajn! Ne estu certa ke oni, en kazo de malliberigo, lasos al vi la libreton! Ĉe ni oni lasas, post kontrolo, sed verŝajne ankaŭ ne ĉiam.

Fakte estas la sola persona posedaĵo kiun oni lasas al vi, ĉe ni, kaj ankaŭ kelkajn valoraĵojn, kiel horloĝo, ringo ktp.

 

Mi mem estas homo, kiu taŭgus pli por mondo sen mono ol por la reala mondo, kaj tre ofte mi havas neniun monon en la poŝo, sed jes ja mian bankkarton. Sciu ke tia karto ne nepre ĉie estas uzebla! Se oni malliberigus vin oni forprenos vian monon, sed normale metos ĝin en iu konto. Vi bezonos minimuman kvanton da mono por aĉeti ekzemple poŝtmarkojn, por aĉeti (almenaŭ ĉe ni) telefonkrediton, kiu ebligos al vi telefoni. Sen ia mono vi estas ekstreme vundebla kaj senpova!

 

Ne pensu ke sufiĉas ke via edzino havas alirrajton al viaj bankkontoj, ĉar en la nuna tempo tia alirrajto, sen bankkarto, estas tre limigita. Mi scias ke plej ofte oni povas eltiriĝi, oni povas trovi solvon, sed ĉiuokaze dua bankkarto multe faciligas ĉion. Plej ofte homoj, eĉ mi, portas la bankkarton ĉe si, kaj ... tiam la bankkarto iras kien oni iras! Plie, en malliberejo ĝi kompreneble tuj estas konfiskita.

 

Oni konas la valoron de multaj (malgrandaj) aferoj nur kiam oni malhavas ilin. Jam Zamenhof skribis ke: Valoron de objekto ni ekkonas post difekto; kaj Kion ni havas, por ni ne valoras – kiam ni ĝin perdis, ni ploras. Ofte malhavo de malgrandaĵo povas kaŭzi grandan ĝenon. Tiel, ekzemple, la simpla manko de ungotranĉilo povas kaŭzi seriozajn zorgojn, seriozajn malhelpojn. Eble tiaj aferoj malsamas de unu persono al alia, sed sendube ĉiu havas tiajn bezonojn, pri kiuj li plej ofte ne konscias, sed kiuj estas treege realaj.

 

Ankaŭ povas esti granda helpo se oni kutime kunportas poŝtmarkojn. Eĉ en la nuna tempo ne estas tiel ke ĉie troviĝas komputiloj aŭ ke iu komputilo estas alirebla. La malnova, nun iom neglektita kaj mokita, limaka poŝto povas liveri eliron el abismo!

 

La kvara dimensio estas ĉie ĉirkaŭ ni, sed ne ĉiam al ni ligita. Tiel povas okazi ke oni forprenis de vi unu el la dimensioj, plej ofte la tempon. Se dum la tago oni povas ofte ankoraŭ havu iom da ideo pri la proksimuma tempo, tio ne plu estas tiel dum la nokto. Se vi vekiĝas dum la nokto, kaj nenie estas horloĝo, vi ne plu scias kie vi troviĝas en tiu kvara dimensio. Ne estas certe ke en ĉiuj landoj oni lasos al vi la horloĝon, sed se vi ne portas iun, tiam certe kaj nepre vi estos sena.

 

La ĉokolado lakto kiun mi mencias... povas, kompreneble, esti io ajn! Povas temi pri fotoj de infanoj aŭ edzino, aŭ amikino... povas esti iu ajn malgravaĵo, sen kiu oni ne sentas sin komforta, kaj nepre estos tute alia de unu persono al alia. Mia ideo estas nur: pripensu pri la aferoj kiuj estas treege karaj kaj gravaj al vi, kaj klopodu havi ilin ĉee.

 

La hazardo ankaŭ helpos! En mia dokumentujo, hazarde kaj jam dekojn da jaroj, troviĝis, en iu iomete kaŝita loko, treege malgranda malfermilo de ladaj skatoloj... cetere heredaĵo hazarda de mia patro. Eble estis nur la dua aŭ tria fojo en mia vivo ke mi bezonis kaj uzis ĝin. Estas vere ĝeno disponi pri nemalfermebla lada konservujo!