Dendermondo, 13an de februaro 2008a.

 

 

Inkvizicio.

Post la liberigo mi estis ankoraŭ du fojojn pridemandata/intervjuita. Sed ambaŭ estis tre humanaj, se mi komparas ilin kun la antaŭaj. Estas tute klare ke la pridemandantoj agas sub eksterordinare granda influo de iliaj antaŭjuĝoj. Ili tute ne serĉas la veron, kio laŭ mi devus esti ilia tasko, sed nur deziras akiri konfirmon de siaj supozoj, de siaj antaŭjuĝoj. Dum la unuaj pridemandadoj mi havis neniun eblecon de iu propra iniciato, de propra defendo, de propra sugesto. Oni diktis ne nur la demandojn sed ankaŭ miajn respondojn, kaj tuj komencis krii kiam mi volis aldoni vorteton. La surpaperigitaj frazoj kaj vortoj tute ne estis miaj, aŭ tre supraĵe kaj filtritaj laŭ ilia bontrovo. Do ĉio kio povus esti iom pozitiva estis forlasita, kaj ĉio kio povus havi negativan nuancon estis notita, aŭ eĉ diraĵoj estis negative torditaj. Nur post kiam mi ricevis la raporton pri la lasta (humana) intervjuo mi rimarkis ke en la komenco estas demando: ĉu mi deziras ke ĉio estu notita laŭvorte? Lauleĝe oni devas fari tiujn demandojn antaŭ ol komenci la pridemandadon, kaj vere... oni tre rapide, absolute nekompreneble, murmuras la demandon kaj jam aŭtomate metas la respondon ke oni ne deziras uzi tiun rajton. Mi demandos al mia advokato kial li ne avertis min pri tio. (Verŝajne estas serioza kialo.) Dum la unua demandado ankaŭ estas daŭra insultado, daŭra kriado, daŭra minacado. En la artikolo de la "Flandra Advokataro" mi legis ke oni proponos ke ekde la unua pridemandado la advokato ĉeestu, kaj mi nun bone komprenas kial! Eĉ se li ne rajtus interveni, helpi aŭ mem respondi demandojn... li almenaŭ povus kontroli la seriozecon, objektivecon kaj humanecon de la pridemandado.

 

La hodiaŭa "vizito" de la juĝeja psikiatro fakte preskaŭ resumiĝas en lia fanfaronado ke li multe laboris, kaj ke li sukcesis resumi 7 kaj duona kilogramojn da dosieroj (la kuracistaj dosieroj de la fraŭlino, redaktitaj dum ŝiaj diversaj enprenoj en psikiatrio) en nuraj 125 paĝojn. Li multe rakontis pri sia kariero, legis kelkajn deklarojn de la fraŭlino kaj notis miajn negaciojn. Li donis al mi multe da informoj, kiujn mi ĝis nun nenie ricevis. Mi fakte ne bone komprenas la kialon de lia vizito. Mi havas la senton, espereble pravan, ke «oni»  jam scias la veron, ĉar mi ricevis informojn kiujn mi antaŭe certe ne estus ricevinta, oni ne atake kaj akre reagis al iuj el miaj respondoj (foje aŭdacaj, kiel pri la literatura valoro de akuza teksto). Oni ne neis la eblecon ke la “mi” ne estis mi!

 

 

Literaturaj Limoj.

Dum la pasintĵaŭda pridemandado la intervjuantoj klopodis emociigi min. Ili devigis min laŭtlegi la finan paragrafon de la teksto, biografieto, de mia "viktimo". Tial mi disponas pri parteto de originala teksto, ĉar ĝi estas menciita en la raporto de la sesio. Oni ricevas, pro relative nova leĝo, senpage, la tekston, la raporton. Mi kopios (en traduko) ĝin por vi, kaj ankaŭ mian respondon, komenton kaj poste skribos miajn pripensojn. La fraŭlino finas jene:

 

Mi sentas min venenigita. De li. Kun li. Kaj mi ne sukcesas forigi tiun venenon el mian korpon. Mi dum jaroj jam kiom eble klopodas ĉion tutsimple forgesi, sed en ĉio kion mi faras mi estas konfrontita kun tio kion li faris. Estas kvazaŭ kruro amputita post trafikakcidento. Ankaŭ se vi deziras forgesi tiun akcidenton kaj deziras daŭrigi vian vivon, daŭre vi estas konfrontita kun la sekvoj.

 

Mi respondis:

Ĉu tiu "li" estas mi? Estas literature bela teksto sed enhave ĝi ne rilatas al mi.

Kaj al la demando: "Ĉu vi deziras ankoraŭ aldoni ion?" mi diris: Mi estas komplete senkulpa. Mi neniam tuŝis tiun knabinon.

 

Mi supozas ke vi konsentos ke la fina teksto de la fraŭlino estas literature bela, sed fakte ĝuste tial ĝi estas suspekta. La resto de la teksto estas pura pornografio, ofte vulgare vortigita. Nu, vere pornografia ĝi ne estas, en tiu senco ke ĝi ne incitas, ke ĝi nenion priskribas kiel allogaĵon. Tamen, mi komencas pensi: "ĉu la fraŭlino ne tutsimple intencis verki fikcian pornografiaĵon, literaturaĵon?". Ŝia teksto estas iuspeco de farĉita meleagro. Sur bazo de vereco (vere okazintaj koncertoj ktp) ŝi konstruis rakonton plenfarĉitan de seksaĵoj. Eble ŝi el literaturo produktis mizeron (al mi), kiel mi, fakte, iomete produktas literaturon el mia mizero?

 

Petro.