Dendermondo, 12an de februaro 2008

 


 

En nia escepte varma februara monato ni, Kjoko kaj mi, profitis sabate kaj foriris promeni en kutima promenejo, ĉe la enfluejo de la Durmo en la Skeldo. Ni loĝas en regiono kiun oni foje nomas "Inter Durmo kaj Skeldo". En tiu loko estas speco de naturrezervejo, kun multe da arbustoj, kun multe da sovaĝaj kunikloj (kiuj tamen tre malofte sin montras) kaj kun, somere, multe da floroj. Floroj ankoraŭ ne estis, krom du aŭ tri fikarioj, kiujn, cetere, ni ankaŭ plenplene havas en nia ĝardeno. En nia lando la popola nomo de tiu planto estas "hemoroida herbo", ĉar la radikoj havas la formon de hemoroidoj. Tial niaj prauloj pensis ke bona Dio per tio indikis ke teo de tiu herbo, aŭ de la radikoj, kuracas hemoroidojn. Ĉe la kunfluo de la granda rivero Skeldo kaj la flankrivero Durmo estas starigita monumento, sufiĉe moderna kvankam ne tiel nova, honore al iu el niaj aŭtoroj, kiu naskiĝis en la regiono, kaj kiu en siaj verkoj amplene priskribas la tiamajn popolon kaj vivon. Ni promenis unu horon, en tute ebena tereno, ĝuis la sunon (estis ĉirkaŭ 15 gradoj) kaj precipe ĝuis la liberon. Estis la plej varma februara tago iam registrita.

Ĉar la bona vetero daŭris ni ankaŭ dimanĉe – iom kontraŭ nia kutimo, ĉar ni preferas promeni en labortagoj – foriris promeni. Mi havis farendan laboron, sed rezignis pri ĝi, mi trovis pli bone, pli logike profiti la varmon kaj iri por enspiri sanigan aeron. Ni veturis 65 kilometrojn, ĉar dumvoje ni devis ŝanĝi itineron pro okazanta karnavala procesio, al arbaro iom flanke de Bruselo, al la arbaro de Halle. Ni konas en tiu arbaro diversajn promenvojojn, kaj ĉiam devas fronti malfacilan elekton inter tiuj diversaj vojoj. Malgraŭ mia jam-ne-tute-realkutimiĝinteco al promenado (post sessemajna litkuŝado!) ni elektis la plej streĉan vojon, kun multe da deklivoj. Pli ol kutime mi sentis la malfacilecon, sed mi ĝuis, kaj ankaŭ Kjoko ĝuis, se mi bone interpretis sian vizaĝon. Ankaŭ tie ni nur unu horon promenis, sed ni revenis kiel tute renaskiĝintaj homoj. Dum la irvojo la radio en mia aŭto aŭdigis sinsekve la violonkonĉerton de Beethoven kaj la duan pianokonĉerton de Raĥmaninovo. Kia ĝojo, kia ĝuo, kia inundo de feliĉigaj sonoj! Ĉe la reveturo, nur iom pli ol 50-kilometra, estis arioj el diversaj operoj. Normale mi preferas ĝui la pejzaĝon en silento, sed post ses semajnoj da deviga abstinenteco mi volupteme lasis min superflui de la ĉielaj sonoj.

Kaj hodiaŭ, lunde, mi veturis al Antverpeno por prepari la reprenon de mia laboro tie. Mi vere sukcesis iomete eki, sed ne multe. Mankis al mi ankoraŭ la necesan spiritan energion, sed mi nepre devos ekagi la sekvontan semajnon. Mi frue forlasis la oficejon, sed tamen maltrafis la ĝustan trajnon. Tial mi iris per malrapidtrajno, kiu devigis min atendi konektan trajnon, en Meĥleno, dum preskaŭ unu horo. Normale tia atendado estas treege ĝena, estas treege nervoziga... sed... ĉifoje mi vere ĝuis ĝin. Mi sidis, ekster la stacidomo, sur granda stacia placo, sur benko, en plena suno – ĉar daŭre estas escepte varma februara vetero – kaj rigardis la moviĝantajn homojn, la abunde pasantajn kaj haltantajn busojn, la kolombojn, kiuj brave alproksimiĝas al ĉiu kun espero ricevi manĝon, kaj mi plenkorpe plenanime ĝuis kaj admiris la vivecon ... eĉ se ne ĉiuj homoj havis gajan vizaĝon. Kial ili ne konscias pri la eksterordinara lukseco de libero? En la daŭro de dek minutoj mi vidis pli da moviĝo, pli da vivo ol dum tutaj pasintaj ses semajnoj. Tamen aliflanke... multe pli da gajaj vizaĝoj, pli da ridetantaj vizaĝoj om dum tiu pasinta tempo... mi fakte ne vidis. Nu, tamen diferenco estis. Ĉi tie la vizaĝoj estas lacaj, malgajaj... foje neŭtraj, tie ili estas koleraj, tristaj (ne estas sama kiel malgaja!), malesperaj, venĝemaj. Ambaŭ mondoj malsamas, ambaŭ malsanas.

La semajno ne estis plena de feliĉo, ĉar ĵaŭde mi devis prezenti min por nova (rutineca, ĉar ŝajnas ke dua esplordemandado estas deviga) esplordemandado, kiu tamen estis multe malpli sovaĝa kaj minaca (kvankam ne tute senminaca!) ol la antaŭa. Evidentiĝis ke intertempe la fratinoj de la akuzintino estis denove funde pridemandita, kaj ke ili nenion deklaras kontraŭ mi. Oni ne klare diris tion al mi, sed mi povis dedukti tion. Kaj morgaŭ venos al mia hejmo, la juĝeja psikiatro por denove paroli kun mi. Eble li devos prijuĝi la gradon de mia frenezeco?

Mi ĉifoje ne iris per aŭto al la esplordemandado, sed iris piede, kaj mi ankaŭ lasis mian bankkarton hejme! Mi zorgis havi iom da mono en mia monujo kaj ungotranĉilon. Mi ja ie, en bona vortaro (la mia!), legis la proverbon: "Azeno eĉ la stumblon ne ripetas, je dua pas' evite tretas". Oni ja nepre ne faru dufoje saman eraron! Mi nepre devos ankaŭ foje verki artikoleton pri la zorgendaj aferoj, se oni riskas malliberigon!

Tiel mi pasigis la unuan semajnon de mia retrovita, eĉ se "provizora", libereco. Sed mi do konstatas ke mi bezonis preskaŭ tutan semajnon por denove esti kapabla "ĝui" senskrupule.

Petro.