Min havas kato…

 

 

 

 

 

 

 

tiel skribis Marjorie Boulton, kaj ŝi (kiel kutime) pravas. Mi montras al vi bildon de la objekto – foje ankaŭ subjekto – de mia katofilio, de ĉasisteto, mia tigro (vidu leteron 1–an post reenmondigo). Se inter kvin kaj ses kilogramoj de tia kata karno, kune kun sia karnujo kuŝas tutan nokton sur la vizaĝo de sia sklavo… la sklavo iĝas platnaza. Do ne miru se iun sekvontan fojon vi renkontos min!