Dendermondo, 7an de februaro 2008.


 

 

Dua nokto en hejma lito! Finfine mi normale ekdormis, sed tre frue en la vespero. Kjoko ankoraŭ sidis en vivoĉambro kaj rigardis televidon. Mia subkonscio tamen ne jam estis hejme, sed ankoraŭ en la fera feriodomo. Tion mi konstatis, kiam mi subite estis atakita de monstro, aŭ de kunferianto. Mi kriis: lasu min! lasu min! kion vi faras? Sed, estis Kjoko, kiu venis, en normala tempo, al la lito. Relative rapide mi komprenis tamen la situacion.

Subite, je 1.11 mi vekiĝis, kaj kun granda ĝojo kaj feliĉo vidis la grandajn ruĝajn ciferojn de la dormĉambra horloĝo, ĉar kiam mi en la hotelo dum la nokto vekiĝis, mi plej ofte ne havis plej etan ideon pri la tempo! En tiu loko oni ja daŭre, dum la tuta nokto, kaj dum la tuta tago, aŭdas bruojn de potoj kaj patoj. En la nederlanda: geluid van potten en pannen, kio ĉiam igas nin (jes, ankaŭ Kjokon) pensi pri belegaj ferioj en la Eŭropaj montopintoj (Picos de Europa) en Hispanujo, ĉar ni tiam loĝis "inter potoj kaj patoj; tussen potten en pannen", nome inter Potes kaj Panes. Do, kiam oni "tie" vekiĝas dum la nokto, oni demandas sin ĉu jes aŭ ne meti la pantalonon, kaj atendi la kolektadon de rubujo. Mi ĉiam – kontraŭe al plejparto de la aliaj, kiuj dormas same vestitaj kiel oni dum la tago estas – dormis en subvestaĵoj (piĵamon oni ŝajne ne konas en prizono – mi konsultis, kia luksaĵo, PIV-on kaj konstatis ke ĝi estas ĉapelita) kaj unu matenon estis skoldita ĉar mi venis ĉe mia pordo senpantalone!

Kaj mia vekiĝo je 1.11 estis pro erotika sonĝo! Mi pensas ke nur du aŭ tri fojojn en mia vivo, laŭ mia memoro almenaŭ, mi havis seksecan sonĝon (jes, kompatu min!). Mi do jam timis ke mi havis malsekan sonĝon, sed tamen ne, kvankam... mi estis sonĝanta ke mi kuŝis kun kunulo en prizono, kaj ke ni melkis unu la alian ... plie mi tuj rimarkis ke ĉe la pieda parto de la matraco kuŝis du aliaj, same agantaj, kaj plie tute ŝlime proponantaj pugfikadon... Do estis tre okupita kunestado! Sed, kredu min, nek pugfikado nek midzado estas miaj preferataj ŝatokupoj! De kie do tia fisonĝado? Nu, dum la tago antaŭ la komisiona juĝado mia advokato rakontis al mi ke la akuzintino deklaris ke en ĉiu pianoleciono ni daŭre, seninterrompe, karesis unu la alian, sed.... ke mi neniam ejakulis, ĉar mi devis zorgi ke ne restu spurojn en la ĉambro. Nu, gekaraj (pardonu, sed...), mi povas fieri, ĉu? Kiu viro kapablas tion? Kiu viro disponas pri tia kontrolo super siaj organoj? Pardonu, sed mi deziris rakonti tion, ĉar mi pensas ke ĉiu normala homo rezonas kiel mi, kaj konkludas ke io tia tutsimple ne eblas. Kial la esplorjuĝistoj ne rezonas tiel? Kaj kiel ili rimas tiun deklaron kun la deklaro pri midzado?

Mi esperas, kara vizitanto, ke vi ne estos tro ŝokita pri mia hodiaŭa teksto, sed mi ankaŭ opinias ke mi nepre devas montri al vi la absurdecon kaj fantaziecon de la akuzoj kiujn mi devas toleri. Mi mem – kaj mia advokato skoldas min pro tio – ne legis la tutan deklaron de la fraŭlino, ĉar mi tutsimple ne povas memori la dekkvin paĝojn, ĝuste pro la fakto ke de la komenco ĝis la fino ĝi konsistas el nuraj fantaziaĵoj, eĉ ĝis en la plej etaj detaloj, foje tute sengravecaj. Tiel ŝi ankaŭ deklaris ke ĉiu leciono, bona aŭ malbona (sed fakte malbona leciono ne povis esti! ni ĉiam daŭre fakte ekzercis!) finis per karespremo, sed mi neniam kun iu el la knabinoj havis iun ajn sentimentalecon! Tre stranga deklaro ŝia estas ankaŭ, laŭ mi, ke ŝi daŭre ripetas ke mi ofte diris ke mi estus estinta pli bona patro por ili, ol ilia vera patro... Envere mi neniam diris tion, kaj mi ne dirus eĉ se mi ĝin (kial?) pensus.

Feliĉe ke la infanoj estis triope! Imagu se ŝi estus estinta sola ĉiam! Tiam ne estus estinta senkulpigaj deklaroj de ambaŭ aliaj! (Ĝis nun almenaŭ iliaj deklaroj estas tute senkulpigaj. Mi esperas ke neniu instigos ilin ankaŭ al falsaj deklaroj! Mi ne povas imagi tion, sed post tio kio okazis… mi plu pri nenio aŭ neniu certas.)

Nun mi povas nur esperi ke mi ne longe plu vidos kialon por verki tiujn ĉi raportojn al vi. Dormu bone kaj ne havu malsekajn sonĝojn!

Petro.