Ĉieleto, 6.02.2008.

 


Nun estas merkredo, la 6a de februaro 2008, preskaŭ la dudeka vespere, kaj nur nun mi trovas la energion necesan por ekverki mian promesitan raporton. Mi estas en provizora libereco, sed por ke mi ne tro jubilu oni tagmeze telefonis al mi ke la polico deziras esplordemandadi min morgaŭ en la komenco de la posttagmezo. Provizore mi forgesu tion, kaj mi rakontu al vi kiel estis la transiro.

 

Kiel vi legis en antaŭa raporto, mi havis seriozan esperon (provizore) liberiĝi kaj do trinkis ĉokoladan lakton matene... kaj mi ankaŭ forsendis ankoraŭ kelkajn leterojn. Ĉirkaŭ la oka oni irigis min al la vestaĵoĉelo por preni miajn civilajn vestojn el mia sako, numero 72, kaj vesti ilin. Post duona horo ni post pripalpado iris de la "centro" en la koridoron (pordo malfermiĝas, pordo fermiĝas), tra la metaldetektilo al elirpordo, antaŭ kiu, ni estas manĉenitaj. Ni eniras la ŝtelistovagonon – tiel oni nomas ĉi tie la specialan aŭtobuseton, kun enkonstruitaj ĉeletoj taŭge kraditaj – kaj komforte malkomforte sidas duope. Tra la fenestraj spionstrioj ni vidas la de ni sopiratan liberan mondon, kiu ekvekiĝas. Ni enveturas la kelon – fakte teretaĝon – de la "Palaco" (Justicejo), kie oni metas kelkajn krimulojn en ĉiu leonkaĝo. Almenaŭ estas pli agrable sidi, stari, kuŝi, promeneti, rondkaŭri en tia leonkaĝo (nu, tamen nur por malgranda leono!) ol rigidiĝi en la gentaj ĉeletetetoj. Cetere, la leonkaĝoj estas konstruitaj tiel proksimaj unu de la alia (almenaŭ en unu flanko, ne en la alia) ke eblas transŝovi la miraklajn cigaredojn – miraklajn, ĉar normale oni estas supozata ne plu havi ilin – de unu kaĝo al alia. Mi ankaŭ treege admiris la lertecon de iuj, kiuj tute trafe sukcesis ĵeti (brulantan) cigaredon de unu flanko de la koridoro al alia! Malgraŭ la malpermeso multaj fumas. Kiam gardisto venas, sufiĉas kaŝi la cigaredon... verŝajne la gardistoj ĉiuj (feliĉe, kaj ni danku ilin!) havas teruran nazkataron.

 

Ĉirkaŭ tagmezo mi estis kondukita supren, laŭ la normala rito, al la konsila komisiono. Mia advokato atendis supre ĉe la ŝtuparo, kaj laŭte flustris al mi: kio ajn okazu, ne apelaciu! Malantaŭ tiu frazo kaŝiĝas tre multe da aferoj... Antaŭ la komisiono la policisto forprenis miajn manĉenojn kaj la hundogvidilon. La advokato faris relative longan pledadon. La juĝisto-prezidanto respondis "fino de sesio", kaj mi estis pretigita por esti rekondukita kaĝen. Mi rapide demandis al mia advokato: kio signifas "fino de sesio", kaj li respondis: oni revokos vin kiam ĉiuj kazoj estas traktitaj, kaj tiam sciigos al vi la decidon. Denove do, hundece kaj manĉenita malsupren la ŝtuparojn... sed mi havis ankoraŭ tre esperplenan animon. Proksimume du horojn poste komenciĝis la procesio supren-malsupren, ĉar unu post alia estis kondukita, post du minutoj revenis kaj montris vizaĝe la rezultaton. Kiel lasta mi vokiĝis kaj revenis kun ridanta vizaĝo: provizore libera sub kondiĉoj. Tio signifas: mi ne plu devos resti en malliberejo, sed devos resti je dispono tuja de polico kaj juĝistoj, kaj ne rajtas kontakti viktimon aŭ ŝian familion.

 

Tamen... eĉ ankoraŭ ne certis tiam la provizora libereco, ĉar la prokuroro disponas pri 24 horoj por apelacii, kaj neniigi la decidon! Tamen, kutimo estas (ne nepre ĉiam tamen!) ke la krimulo ĉirkaŭ la kvara posttagmeze estas sciigata de la decido de la prokuroro. Tio do signifis ke longaj penigaj timigaj horoj ankoraŭ sekvos. Post rekonduko al la malliberejo oni denove devas meti la prizonajn vestaĵojn, kaj mi do denove interŝanĝis la civilajn vestojn enen 72, la prizonajn elen 72. Atendis nin, bone konservita, nia manĝo duonvarma. Mi ne povas diri ke mi manĝis apetite kaj kun granda gusto... Poste mi kuŝis sur la lito, kaj klopodis trovi en televido iun kanalon kiu montris horloĝon. Kaj.... kredanto aŭ ne.... oni preĝas...

 

Kaj ĉirkaŭ duono post la tria venis ĉe mia spiona porda fenestreto ridanta vizaĝo de gardistino: Pierre, vi estas libera. Mi, stulte, respondis: Jes, mi scias. Aĥ ne, ŝi diris, vi miskomprenas: nun vi estas certa pri via libereco, ĉar la prokuroro decidis ke li ne apelacios. Baldaŭ iu samsortulo (malpli feliĉa tamen, ĉar restanto) venos por transdoni al vi vian sakon, 72, kun viaj civilaj vestoj. Vi forprenu ĉiujn ĉi tieajn vestaĵaĉojn (tion ŝi NE diris) kaj littukaĉojn aŭ ĉifonaĵojn kaj ĵetu ilin enen. De tempo al tempo iu gardisto venis, por diri ke mi devus forlasi la ĉelon en pura stato (pureco rilatas la ĉelon, ne min!) – alia venis kun dokumento, kiu priskribas la staton de la valoraĵoj (teleroj, lavujon, purigbroson, ŝrankoj ktp) de la ĉelo, por kontroli ĉu mi vere ne ruinigis la ŝtatajn posedaĵojn – alia venis por diri, kion mi fakte jam sciis, ke atendado estas tre malagrabla. Kaj nur ĉirkaŭ la kvina la pordo estis knare, knarege definitive malfermita. Mi unue kondukis la 72-an sakon al difinita loko, reiris al la ĉelo, ne por adiaŭi sed por preni miajn personajn posedaĵojn, inter kiuj plej valoraj estas la ricevitaj leteroj.

 

En la koridoro mi ĉi foje rajtis pasi la metaldetektilon ekstertrue. En la oficejo skribista mi ricevis deponitajn paperojn kaj aferojn, ricevis la restantan monon el mia konto, ĉar tiun konton oni tuj blokas, tiel ke oni eĉ ne plu povas telefoni por averti iun ajn pri la liberiĝo. Mi ne rakontis al ili ke ĉe enpreno oni ne bone kontrolis mian dokumentujon, kaj lasis valoraĵon, nome blankan bankĉekon... ĉar tiam oni nepre devus puni iun afablan gardiston! Antaŭ ol forlasi la oficejon oni ankoraŭ kontrolis la fingromarkon de la maldekstra montrofingro, por vidi ĉu la komputilo ĝin rekonas, por vidi ĉu mi vere estis mi! Malŝlosiĝis la lasta interna pordo, kaj ĉe Cerbero mi devis montri mian pasporton, por ke oni taŭge registru la identecon de la elironto.

 

Tiam mi estis sur la strato antaŭ la pordo, antaŭ la konstruaĵo, kiun Paul tiel bele fotis, kun la brakoj plenaj de paperoj en maltaŭga sako. Ja, mi ne venis el grandmagazeno kiu zorgas sakojn, paperajn aŭ plastajn! Kaj finfine, iom post la dekoka, mi surpaŝis la hejman teritorion! Tuj saltis al mi mia kato, nia ĉasisteto, nia tigro, kaj ne lasis min plu moviĝi. Ŝi – mi kutimas, sub influo de mia nacia lingvo, uzi la pronomon "ŝi" por kato, kaj "li" por hundo, eĉ se ĝi estas fakte li, aŭ eks-li, ĉar mia ĉasisteto sidas sur neŭtrala fundamento – daŭre karesis min, kapumis miajn piedojn, saltis kontraŭ miaj kruroj. Kjoko ja rakontis ke ŝi rifuzis manĝon dum pli ol semajno en la komenco de mia feriado. Eble interese scii, ke Kjoko regule akuzas min de nekofilio (japan-esperanta formo de "katofilio"; japana "neko" = "kato"). Kio okazis poste interne mi prisilentos.

 

Mi tre frue enlitiĝis. Dum la tuta nokto ĉasisteto insiste kuŝis sur mia vizaĝo kaj ronronis seninterrompe. Kiam mi forigis ŝin de mia vizaĝo, ŝi protestis, kaj tuj denove survizaĝiĝis! Cetere daŭris kelkajn tagojn ĝis kiam ŝi akceptis ke mi foriru de la domo. Tamen nur unu nokton ŝi insistis pri la vizaĝkuŝa ceremonio.

 

Atentu tamen, kara blokvizitanto, mi ne estas libera! Mi estas nur provizore libera, kaj je dispono de polico je ĉiu ajn alvoko... Cetere.... hodiaŭ polico telefonis al mi ke oni deziras denove esplordemandi min morgaŭ (ĵaŭde). Estas ja normala afero, ĉar la esplorado de la akuzoj ktp daŭras ankoraŭ.

 

La kvartalo kie mi loĝas nomiĝas "ĉieleto"... por ke vi komprenu la datumon. Kaj la strato, kiu do estas parto de la kvartalo, nomiĝas "Ĉielstrato" (nun pli ol iam antaŭe).

 

Petro.