Lastaj novaĵoj (tajpitaj de Paul);

Petro tajpis plurajn tekstojn kaj planis enretigi ilin hodiaŭ (tio ne estas tre facila, ĉar hejme li ne havas retkonekton; do li devas iri al biblioteko aŭ havigi memorbastoneton kun tekstoj al aliaj), sed montriĝis, ke hodiaŭ li denove devas veni antaŭ juĝkomisiono, kiu "intervjuos" lin. Do espereble post kelkaj horoj estos pliaj novaĵoj.