Dendermonde, 29.01.2008

 

Ĉio ĉi tie aspektas al mi fantazia, nereala, eksterkutima kvazaŭ mi troviĝas ie en superkvardimensia mondo. La realaĵoj, la travivaĵoj estas apartaj pecetoj de la tuto, kiu en si mem estas nekomprenebla kaj neimagebla. De tempo al tempo oni, aŭ iu, puŝas vin la nazo (komplemento de stato! - sen "n") en la koton, en la merdaĵon, en la ĉiutagan realecon. Sekvu min.
Kiam je la sepa la gardistino venis voki min por iri al (nedeviga) duŝo, mi demandis al ŝi: "Kial mia ĉelo stinkas?" Ŝi respondis, kaj ŝi estas specialisto, ŝi povas scii: "Ĉiuj ĉeloj stinkas. Klopodu kiom eble plej aerumi!" Nova leciono, nova scio, nova paŝo sur la vojo al iluminiĝo.
La duŝestro estas kolego-prizonulo. Por tiaj estraj okupoj en prizono oni elektas (ĉie en la mondo) la malfacilulojn, la hiperaktivulojn, la maĉoojn, la danĝerulojn, la plejsovaĝulojn, ĉar oni nepre devas okupiĝigi (intenca vortformiĝo! ne simpligu al okupi!) ilin por limigi ilian danĝerecon. La duŝestro estas tatuita tutkorpe, eĉ nuke, sed ne vizaĝe. Li zorgas por senriproĉa disciplino en la duŝejo, kaj se necese indikas duŝoĉelon laŭ sia prefero.
Post duŝado ni konstatis ke la duŝeja pordo estis intertempe ŝlosita. Kial? Severa, kaj verŝajne necesa, regulo en nia hotelo estas ke (preskaŭ) neniam okazu du "moviĝoj" samtempe. Moviĝo estas ekzemple: la duŝanto iras duŝejen (kiel riĉa estas mia lingvo!) aŭ la laborantoj iras laborejen, aŭ la vizitotoj iras vizitejen. Kaj ĉe la finiĝo de mia duŝado la laborontoj jam ekis, unu post la alia pasis la gardistinon, kiu zorge palpis ilin por klopodi trovi la kaŝutajn armilojn, la kaŝutajn drogojn. Ĉe ĉiu moviĝo kiu havas danĝeron de renkontiĝo kun aliaj homoj oni ja devos esti pripalpata. Mi nepre devos instrui al Kjoko la arton de palpado, ĉar mi ne sentos min komforta se mi ne estas pripalpata ĉe foriro kaj ĉe reveno. Ĉu humiliĝo? Aĥ, en la komenco jes, sed baldaŭ ne plu, eĉ komfortiga, ĝi donas ian senton de hejmiĝo. Kiel ĝin sentas la gegardistoj? Mi supozas ... laciga. Ĉiuokaze mi sentas min pli humiligita de la fakto ke ili rifuzas al mi radion, ke mi devas atendi du semajnojn antaŭ ol mi ricevos mian ĉokoladan lakton, ... aŭ ke oni ne pendigas grandan ŝildon sur min kun la teksto "provizore supozata senkulpa".
Ĉu vi, kara vizitanto, jam pripensis kiom la komputilo renversis la malnovan ordon (sinsekvon de graveco, de hierarkio) de nia kvardimensia mondo! La kvara dimensio estas la tempo. Antaŭe la tempo estis ligita al la tri aliaj dimensioj (la tri kutimaj kune starigas la spacon), sed nun ĝi liberiĝis. Homoj kiuj ne dividas la saman spacon povas nun dividi la saman tempon. Danke al la komputilo mi povas enrete babili, komuniki kun Novzelandano aŭ kun Ĉino. Antaŭe ankaŭ per radio aŭ telefone sed tamen ne same verece. En mia bloga kontakto la kvara dimensio mankas, ne estas sama por vi kaj por mi . Dum vi legas tiun ĉi tekston vi reiras en tiu dimensio, vi reiras en la tempo, vi legas pri situacio kiu jam estas estinteco. Intertempe mia vivo evoluis, intertempe mi jam atingis alian situacion, pri kiu vi verŝajne ne estas informita. Kaj mi nun trovas ke samtempeco estas pli grava ol samspaceco. Filozofio? Aĥ, gekaraj, mi nun ja troviĝas en "spaco" kiu instigas al filozofiado. Ĉu subkonscie mi imagas la eblecon de liberigo baldaŭa? Supozeble jes, kvankam mi nun do klare elfosis mian subkonscion ...
Ĵus (mardon matene) mi rigardis la elsendon de "Aferece, kazece" [la televidprogramo "Terloops"], de hieraŭ vespere pri la paraŝutmurdo. Ankaŭ tie oni ne tute klare sekvas la principon de supozata senkulpeco sed kontraŭe tiun de "supozata kulpeco", kaj oni tre facilamine akceptas la "provizoran" malliberigon de pli ol unu jaro. Jes, mi esperas liberiĝi vendrede. Se oni sekvos la logikon oni devos lasi min libera, sed ... kio ankoraŭ estas logika ĉi tie? Kaj liberigo/liberiĝo dependas de sola momenta inklino de unu sola persono, la esplorjuĝistino! La ĉefan kialo por neliberigi min estas teorie, la danĝero de koluzio. Mi ne scias ĉu la vorto estas en PIV ... la danĝero ke mi serĉu kontakton kun iuj personoj kun la intenco influi ilin, igi diri aŭ prisilenti aferojn. Jes, mia unua impulsa reago estus - ĉu tio ne estas normala? - ke mi tuj veturu al la gepatroj kaj/aŭ al la fraŭlino por peti klarigojn pri ilia ago?! Mi jam scias ke, se oni liberigos min, ke oni ĝuste (ne juste) malpermesos tion al mi. Cetere, jam tuj ĉe malliberiĝo mi sendis leteron al la gepatroj de la akuzantino ... mi ne trovas necese kaŝi tion. Al la akuzantino mi ne skribis ĉar ne havis kaj ne havas ŝian adreson. Mia advokato - pro tio li verŝajne estas advokato - estis kolera ke mi faris tion... Kiam mi faris, mi, kompreneble ankoraŭ ne havis advokaton, krom la leĝe aljuĝitan "Pro-Deo"-ulon, kiun mi rifuzis.
Ĉu vi havas ideon de la daŭro de unu monato en maljusta mallibereco? Mi preferas la longajn "malliberejo/mallibereco" ĉar prizono sonas al mi tro mola. Dek jarojn mi estas ĉi tie, kaj jam bone alkutimiĝis. Hieraŭ vespere mi sidis sur angulo de mia (malpura) lito kaj estis kortuŝita de elsendo de "Senspure" [la televidprogramo "Spoorloos"] ... Mi tute forgesis kie mi estis.
Mi revenu al la koluzio. Fakte mi ŝatus legi la difinon de la nederlanda vorto, kiun mi ne kun certeco povas ortografii, en nia dika "van Dale", sed ... malgraŭ la fakto ke la "loka" biblioteko estas nur je dudek paŝoj de mi, mi ne povas nun kontroli! Mi povos, vendrede, se mi ne forgesos peti, kaj se mi estos enlasata. Ĉu tiu danĝero de koluzio ne estas pure teoria? En tiuj ses semajnoj mi ja povis telefone aŭ skribe kontakti miajn kunkrimulojn! La esplorjuĝistino ja ne difinis por mi - kion ŝi estis povinta fari - "rifuzon de libera kontakto" (weigering van vrij verkeer), kio signifus ke mi povas havi kontakton nur kun mia advokato! La distanco inter tio kaj "nokto kaj nebulo" ŝajnas al mi ne treege granda. Mi ne scias (sed iam informiĝos) ĉu tiu ebleco estas sentemplima aŭ ĉu templimo (maksimuma daŭro) estas difinita.
Dek jarojn mi kuŝas ĉi tie, kaj bone alkutimiĝis, bone adaptiĝis, eĉ ekŝatas la regulan palpadon moviĝakompanantan. Antaŭ kelkaj monatoj, kiam mi aŭskultis la pianokonĉerton "Fraŭlo" (Jeune Homme) de Mozart, mi estis kondukita al aliaj feliĉigaj sferoj. Nur ... mi ne jam lernis akcepti!) kaj ke mi devas atendi du semajnojn por litro da ĉokolada lakto. Jes, mi obsediĝis de la ĉokolada lakto ... eĉ se mi estas, kiel multaj (ĉiuj?) homoj tre adaptiĝema. Kaj mi treege dankas Paŭl, ke li donas al mi la eblecon ŝpruci mian koleron, mian naŭzon, mian malesperon al publika fono, ke li tiel savas de eksplodo pro troa enmemiĝo. Ankaŭ vi, gekaruloj, danku lin. Abonu Monaton, se vi ankoraŭ ne estas abonanto! Aŭ donacu abonon al alia, se vi jam estas.
Ĉu vere oni kredas min kulpa? Kial oni ne traserĉis mian dokumentujon? mian domon? mian komputilon? Se mi faris kion oni supozas, ĉu mi ne estus havinta "infanpornon" en miaj komputiloj? Oni tute ne esploris tion! Ŝajne sufiĉas ke oni oficiale suspektigu min al ĉiu ajn. Komprenu, kiu povas! Ŝajne sufiĉas falsaj akuzoj kaj antaŭjuĝoj de esplorjuĝisto. Kaj pro la fama "separiĝo de la povoj" (scheiding van de machten) ŝajne neniu kontrolo aŭ justigo eblas.
Kiel oni pruvu ke oni ion NE faris? Aĥ, karaj, tie, kiel en multaj okazoj, nur scienco, nur matematiko povas alporti solvon. Ĉu vi aŭdis iam pri "pruvo el absurdo"? Mi esperas ke tiu mencio ne donas al vi stomakdolorojn. La ideo estas ke vi rezonu ekde la kontraŭo de tio kion vi deziras pruvi. Do vi diros: imagu ke li faris. Kaj tiam vi rezonu pri la logikaj konsekvencoj. Mi citos kelkajn: Tiam li verŝajne ankaŭ atencis (atakis, perfortis) la aliajn knabinojn; tiam li, en tiuj kvin jaroj, iam estus kaptita la manojn en la afero; tiam li foje estus kondukanta strange en la normalaj ĉe-tablaj kontaktoj; tiam li estus daŭre klopodanta apartigi sin kun unu el la grupeto ... ktp ... Se nenio el tio ... Tiam la komenca supozo estas absurda. Sed ... ŝajne troviĝas malmulte da matematikmenskapablaj hom(in)oj en la sino de justico. (Mi iomete perfortis (denove? Hontu!) matematikon, ĉar normale devas esti tiel ke el absurdeco de konsekvencaĵoj montriĝas neeblo de la supozo.)
Mi komencas pensi ke, se mi ne estos liberigita (eĉ provizore) vendredon, ke mi alvokos al amasa agado, al skribado al mia ministro pri justico, kiu estas (verŝajne) la sola persono, kiu povas postuli seriozan pritrakton ... sed mi esperas ke tiu ekstremaĵo ne necesos.


Petro