Dimanĉe, 27.01.2008

 

De iuj korespondantoj mi ricevis demandojn kaj mirojn pri la poŝto. Necesas do, ke mi iomete klarigu tie ĉi. Estas ja ĉi tie nur tri aŭ kvar poŝtefikaj tagoj, tiuj en la kapo de la semajno. Tiam leteroj plej abunde alvenas. Estas jam tiel, ke la nomo "De Smedt" aŭ simila sufiĉas por ke oni metu grande 39 sur la koverton. Antaŭ kelkaj tagoj mi tiel ricevis en mian ĉelon 39 leteron por alia De Smedt ... ĝi venis eĉ de advokato, kaj oni ne rajtis malfermi ĝin. Ankaŭ mi ne bone rigardis kaj ĝin, kontraŭleĝe, malfermis. Do eĉ ĉe la administracio jam fukcias Pavlova aŭtomatismo.

Dum sabato kaj dimanĉo, kiel en normala socio, la poŝto ne funkcias. Oni ne ricevas leterojn, sed ... oni ankaŭ ne povas forsendi iujn. En la normala vivo mi almenaŭ povus enpoŝtigi ilin. Tio do ankaŭ signifas, ke jam ekde ĵaŭdo mi scias, ke mia respondletero povas alveni plej frue lunde kaj ekde vendredo nur plej frue marde! Ĉar alvenintaj leteroj atingas min ĉirkaŭ la tagmezo, sed ... mi povos transdoni la respondon nur la sekvantan matenon. Plej ĝenaj estas do leteroj ĵaŭde ricevitaj!

Mi aŭdis, aŭ komprenis per iom da dedukto kaj observo, ke la juĝeja (aŭ mallibereja) servo kondukas la leterojn al Gento, kaj ankaŭ de tie prenas la alvenintajn! Jam en la komenco mi rimarkis, ke ĉiuj leteroj alvenintaj estas stampitaj en Gento, eĉ tiuj kiuj estas senditaj en Dendermondo! Estas klare do ke la ordigantoj (laŭ destino) en ĉiuj poŝtoficejoj estas trejnitaj kaj instruitaj ĵeti ĉiujn alprizonajn leterojn en specialan ujon ... eĉ se la prizondestino estas klara nur el la adreso (nomo de la strato).

Supozeble estas iu praktika kialo (povas esti, ke mi estas naiva - nu, certe, mi jes ja estas naiva, havas naivajn genojn!). Prizonuloj ofte - provizore aŭ definitive - transloĝiĝas - fojfoje (tre malofte) eĉ liberiĝas - kaj mi supozas, ke en Gento oni disponas pri la ĝusta aktuala adreso de ĉiu (nu, ne ĉiu, sed almenaŭ de ĉiu "oficiala") krimulo, kaj ke ili metas en Gento eventuale la adreson de la nova hotelo. Do mi samtempe estas trankviligita, kaj povas certi, ke mi, ankaŭ se mi eventuale estus liberigita, ricevos vian altvaloran mesaĝon. Kaj jes, altvaloraj kaj alte aprezataj viaj mesaĝoj estas, ĉar ĉiu el ili - precipe dum la longa vosto, dum la longega semajnfino - estas minimume tridek kvin fojojn legata.

 

Kion oni faras ĉi tie la tutan tagon, la tutan semajnon? Aĥ, oni klopodas dormi, oni kuŝas sur la lito. Mi havas studlibron japanan, sed mia cerbo ne jam sufiĉe bone funkcias por serioze studi. Eble sekvontmonate! De iu amiko mi ricevis tre esperigajn tekstojn pri la proceso pri pedofilio en norda Francujo, kie kvar konfesintoj kaj ses negantoj estis kondamnitaj ... kaj unu memmortigis sin jam antaŭ la proceso. Kaj, karaj geamikoj, nur nun mi scias (mi ne skribas "komprenas", sed "scias"), ke suicido ne nepre signifas rekonon de kulpo! Nun mi scias, ke senkulpa restado ĉi tie pezas pli ol kulpa!

 

Ĵus sonis la laŭta zumilo de la Centro, por indiki, ke estas komenciĝo de la "promeno". Mi ne ankoraŭ partoprenis iun ajn promenon; tage kaj nokte, senĉese - krom dum vizito de Kjoko aŭ alia persono - mi sidas, aŭ kuŝas en mia ĉeleto, kiu do jam iĝis tre intima al mi. La zumilo ne estas ĝena, estas bone, ke oni uzas tian bruilon, ĉar ŝrika tintado de sonorilo tamen multe pli timigus min. - Baldaŭ la semajnfina vosto jam montros sian pinton, kaj, kiu scias, eble morgaŭ venos ses aŭ sep leteroj. Mi supozas, ke oni permesas tian viglan korespondadon por eviti ke oni entute sovaĝiĝu, tute malhomiĝu. Sed ne atendu ke elen iros la sama Petro kiel tiu, kiu eniris!... Mi esperas, ke mi ne kolapsos aŭ rompiĝos ĉe liberiĝo!

 

Aĥ ja, de mia ĉefepiskopo - nu, de lia sekretario, sed nome de la ĉefo - mi ricevis sciigon, ke li volas ricevi kaj legi miajn nederlandlingvajn artikolojn. Tiuj artikoloj ne temas pri "mia" kazo kiel miaj mesaĝoj al vi sed eĉ iom pli precize pri la ĝenerala situacio prizona kaj justica. Mi estas certa, ke li ĝis nun ne estas sufiĉe informita pri tio.

 

Iom pri mia akuzo: Kial mi tiel malmulte pri ĝi skribis? Nu, tio, kio estas skribita tie ĉi (letero dek-kvina) estas ĉio, kion mi mem scias, legis, aŭdis! Ĉu ne estas atestantoj aŭ informitoj? Jes, estas (minimume) du familioj, el kiu unu regule estis informita aŭ ĉeestanta, sed ĝuste pri ili mi ne rajtas tro insisti! Juĝistoj vidus tion kiel klopodon mian influi iliajn (eblajn) deklarojn. Mi povus kompromiti ilin. Iliaj deklaroj povus esti konsiderataj nevalidaj. Do sufiĉas pri tio, kaj mi prefere skribu pri la normalaj nenormalaĵoj.

 

Ĉi-tagmeze mia pordo restis, hazarde kaj erare, malfermita dum tri kvaronhoroj, sed mi tamen ne elpromenis! Tamen mi komencas timi, ke ne nur por la Brita reĝino ekzistas "malfavoraj jaroj" ĉar eĉ detaletoj, kiel vi jam konstatis, daŭre ĝenas min.

 

Ĉi-matene (lundo, 28.01.2008) mi denove skribis petpapereton por informiĝi kial mi ankoraŭ ne ricevis radion, kvankam mi subskribis lukontrakton. Ĵus revenis la papereto kun la respondo: "Ni ne ludonas radioaparatojn". Tamen la lukontrakto ekzistas kaj la ebleco estas menciita en la fama bonveniga broŝuro. Komprenu kiu povas!

 

Petro