Ĉi-matene, ĉirkaŭ la kvina, mi ellitiĝis, enŝaltis la televidon (la aparato restis konektita en '39, pro jam-pagado de forpasinto). Estis “la deux”, kaj ĵus komenciĝis elsendo de pianokoncerto de Mozart. Fraŭlino ludis kaj mi tuj pensis, jen, povus esti E. kiu ludas [E. estas la fraŭlino, kiu akuzis lin pri seksatencoj], ĉar jam kiam ŝi estis dekjara ŝi kapablis majstri tiun koncerton.

Sed samtempe mi pensis, jen, la problemo! Estas io kion mi ne povas klarigi al la juĝistaro, ankaŭ ne al la plejparto de la blogvizitantoj, verŝajne ankaŭ ne al la advokato.

Temas pri malsamaj mondoj, inter kiuj komunikado ne ekzistas, inter kiuj komunikado ne eblas. La distanco estas la sama kiel inter la surtera kaj la postmorta vivo, se ĝi ekzistus. Iu, kiu ne vivas en la mondo de la klasika muziko, havas tutsimple nenian ideon pri ĝi, pri ĝia interna forto, ne povas imagi ĝin, ĝi estas ekster lia komprenpovo. Fremda al tio estas ankaŭ la plej granda parto de ĉeestantoj de koncerto, kiuj venas nur por montri sin, por elmontri sian “nivelon”. Ĉiu klasika muzikisto scias ke ĉiam inter la ĉeestantaro, inter la aplaŭdantaro estas nur treege malgranda kvanto kiu komunias (pripensu la vorton!) La teknika lerteco, la teknika nivelo tamen ne sufiĉas por koncerti, oni ankaŭ bezonas la pretecon eksterhumane multe ekzerciĝi kaj labori por vere esti kapabla kaj preta alfronti la publikon. Malmultaj el ni povas imagi la bezonatajn tempon kaj energion por parkeri duonhoran koncerton de Mozart! Ĉu E., same kiel mi, frustriĝis ĉar tiun lastan ŝtupon ni ne transiris? Ĉu pro tio ŝi malsaniĝis? Tion mi povas imagi sed ne klarigi nun, kiam la glavo de Damoklo pendas super mia kapo. Jes, mi kompatas la fraŭlinon, kaj mi ne povas kredi ke ŝi vere maliciĝis aŭ iĝis posedata de diablo. Laŭ intenseco kaj laborforto ŝia penado estis komparebla kun la streĉiĝo de Justine Henin; streĉiĝo kaj ekzercado kiujn eksterulo ne povas imagi: la unua estas precipe korpa, la alia precipe spirita.

Komparebla estas la mondo esperantista, la valoroj sur kiuj baziĝas Esperanto. Ankaŭ tiu mondo de libervoleco, de sindono, de malfermiteco (jes, malfermiteco estas Esperanta karakterizo), de preteco akcepti ke eblas aliaj kulturoj kaj vivmanieroj: tiu aparta mondo estas nekomprenebla, eĉ neklarigebla por multaj homoj. Tial, mi pensas, tiom da kursanoj tamen ne iĝas esperantistoj, ĉar ili ne povas liberiĝi de siaj antaŭjuĝoj, de sia materialisma mondo. Kaj tiu mondo ankaŭ ne estas tiu de miaj juĝistoj! Ĉu vi komprenas mian mizeron, ĉu vi komprenas mian desperon (= malesperon)?

Por transiri, en muziko, la sojlon al la “gloro”, ne sufiĉas tamen la koro kaj la kapablo. Oni bezonas la oficialan rekonon, oficialan diplomon. Tial mi iam decidis transdoni la knabinojn al la muzik-akademio. Sed eĉ tio ne sufiĉas, plie necesas la elektado de la profesio, la decido elekti inter “normala” profesio aŭ arta (ambaŭ kune se eblas!) Ofte (plej ofte prave) oni decidas elekti normalan sekuran seriozan profesion kaj konsideri la artajn okupojn kiel hobion kaj pliriĉigon de la vivo. Tion ankaŭ mi faris, sed tamen ... finfine mi revenis al vivo de profesia artisto, eĉ se iel speciale. Se oni elektas vivon de libera artisto (mi ne estas libera artisto) oni plue bezonas bonan impresarion, la ligilon inter ambaŭ mondoj (kaj la ĉefenspezanto).

Jen ... pri kio mi interesiĝis ĉe la infanoj, kaj ne pri ilia piĉo! Mi sendas la tekston al Sen Rodin, ĉar li komprenos tion; ankaŭ li, kiel mi, vivis en ambaŭ mondoj, aŭ mi povus diri en la tri mondoj. La juĝistoj kapablas pensi nur laŭ sia mondo, per sia logiko, per sia ideo pri motivoj kaj valoroj. Dio min gardu!

Ĉar mi vivis en multaj mondoj, mi povas multon kompreni. Mi komprenas ke homo povas dediĉi sian tutan vivon al pristudado de kvaternionoj (matematiko), mi povas kompreni ke iu dum sia tuta vivo pristudas kaj priskribas Tetelan (afrika mortanta aŭ mortinta lingvo). Mi povas kompreni ke iu dum tuta vivo klopodas ligi matematikon kaj lingvikon. Mi povas kompreni ke iu studas instrumenton dum deko da horoj ĉiutage por doni al ĉiu noto ĝian ĝustan pezon kaj sonon, kaj por atingi, ke la fingroj alkutimiĝu kaj akiru nekredeblan suplecon. Mi povas kompreni ke malliberulo sopiras je libero, kaj ke li tamen forgesas sian mizeron kaj iĝas eĉ tre feliĉa kiam li enŝaltas la televidaparaton kiu hazarde disaŭdigas Mozartan koncerton!

Sed ne ĉion mi povas kompreni. Mi ne komprenas, ke pastro celebras meson kaj predikas, tuj post esti perfortinta la mes-servanton. Strange, sed mi ankaŭ ne povas kompreni ke piano-instruisto perfortas siajn lernantojn. Mi ne komprenas ke homo avare amasigas monon kaj posedaĵojn, kiujn li ne bezonas, nur pro avido. Mi ne povas kompreni ke iu vidis la avantaĝojn kaj eblecojn de Esperanto, kaj tamen ne aliĝas. Mi ne povas kompreni ke homo supozas ke la tuta homaro devas vivi laŭ liaj vivkoncepto kaj stilo. Mi ne komprenas ke popoloj povas interbatali kaj mortigi unuj la aliajn. Mi ne povas kompreni kial homoj ne vidas ke ĉiuj gvidantoj, ĉiuj registaroj estas falsaj. Mia komprenkapablo estas tre limigita.

Petro de Smedt