Dendermonde, 26.01.2008

 

Estas mirinde, ke eĉ homoj proksimaj, kiuj vizitas vin plurfoje semajne (malgraŭ ofta humiliga traktado - jes, ankaŭ ili, la vizitantoj) tamen ne konscias pri la tuta realo. Kiam mi petis al Kjoko kvindek cendojn por aĉeti kafon dum la vizithoro, ŝi demandis al mi (ne pro avareco) ĉu mi ne mem rajtas kunporti monerojn. Nu, mi ne rajtas posedi monon! Sed kiel vi do faras la aĉetojn en la loka butiko? Aĥ, tio estas luksa traktado ĉi tie. Ĉiuj varoj estas liverataj fri ĉelo (Paŭl, kontrolu la uzon de la vorteto "fri" en PIV, ĉar mi nun ne trovas mian). Oni mendas sur formularo(j), kaj poste ricevos. Kaj la mono, se estas, estas aŭtomate, komputile, preninta de la konto ĉe la loka banko! Se mono en la konto ne sufiĉas, oni ĝentile, per ruĝa stampo sur la mendilo, sciigas tion al vi.

Iom oni tamen senpage ricevas (Ĵus, estas sabato nun, oni venis kun pakaĵeto da sukero): sukeron, sep skatoletojn da butero kaj sep skatoletojn da konfitaĵo. Plie oni spruĉas iun produkton en la necesejon, kaj en la lavabon, kaj metas purigaĵon en sitelon por ke mi purigu la plankon de la ĉelo antaŭ ol poste iri por duŝi.

Tipe mi trovis, kiam mi, antaŭ mallonge, konstatis, ke oni trovis necese komenci laborojn pri elektro en la koridoro ĝuste dum la vizithoroj. Forta borado en la muroj, en koridoroj, de la vizitĉambro tremigis ĉiujn vizitantojn kaj vizitatojn. Neniu miris, ĉiu trovis tion tute normala traktado. Homo estas multe pli adaptiĝema ol vi povas supozi. Kaj nu ja, vizitantoj verŝajne apartenas al la sama specio kiel la vizitatoj, ĉu?

Laŭ peto de amiko mi priskribos mian restadejon, mian privatan ĉelon, kaj mi faris malgrandan skizon. Mi aldonos kelkajn klarigojn al la skizo. La pordon mi desegnis malfermita, sed tio estas nur momenta foto, ĉar tia ĝi estas ĉiam nur mallonge, dum eliro kaj eniro. En la ŝtala peza pordo (post la forkuro de la 28 oni metis novajn!) estas malgranda fenestreto, kun (ekstera) bela kurteneto. De tempo al tempo la gardistinoj levas la jupeteron de la balerino por enĵeti rigardon. La fenestreto samtempe estas luketo, kiam oni, per speciala ŝlosilo, en somero malfermas, kondiĉe ke la loĝanto bone kondutas. Ĉe sovaĝulo oni povas de tie enŝovi la manĝon.

Kjoko ankaŭ demandis, kiel ni manĝas. Nu, mi tute ne devas marŝi, tute ne devas movi min! Oni portas la manĝon ĉe la pordo, kaj mi havas manĝilaron en mia viv-, loĝ-, sid-, dormĉambro. La manĝilaron ni purigas, per malvarma akvo, en nia lavabo. Nu ja, ni povas ricevi matene kaj tagmeze kaj vespere varman akvon ... sed ĉar mi havas nur unu poton, mi ofte devas elekti inter kafo kaj varma akvo.

Super la pordo estas ne plu funkciantaj restaĵoj de iamaj radioriceviloj lokaj. Supre, maldekstre, estas televidaparato, kiu funkcias, se oni subskribis lukontrakton kaj pagas, do se oni havas pozitivan saldon en sia loka konto. Apud la pordo estas la ŝaltilo por la ĉambro-servo, por voki la gardiston, kaj la ŝaltilo de la ĉela lumo, kiu eĉ nokte ŝalteblas. En la punĉelo, kie mi estis la unuan tagon (vidu 14an leteron) la lumo restis la tutan nokton kaj la observa kamerao filmis min la tutan nokton. Tiu kamerao estis en la angulo super la francstila necesejo. En tiu granda punĉelo estis krome nur malmola lito.

Ree al nuno! En la ĉeloj de la teretaĝo estas plie aparta speciala lampo, kiu nur de ekstere per prembutono estas ŝaltebla, kaj kiun oni nokte ĉiun dekan minuton uzas. En la teretaĝo loĝas ja la plej malfidindaj uloj. En la ĉelo 14a, kie mi komencis la ĉi-tiean karieron, mankis unu el la du ampoloj, ĉar unu ampolingo estis difektita. Ĉiuvespere mia kunulo forprenis la lampon el la funkcianta ampolingo kaj metis ĝin en la ne funkciantan. Tiel ĉe puŝado de la prembutono la lumo ne venis kaj la ĉefino devis iri por preni poŝlampon por ĵeti lumon enen. Ŝi ĉiam, laŭdeve, notis, ke nia kontrollampo paneis. La sekvontan matenon ni rapide denove ŝanĝis la lampon al la ĝusta kontaktilo kaj kiam la elektristoj venis por ripari ili tute ne komprenis la situacion. Homo ludens! Homo ludens!

En maldekstra angulo estas balailo kaj aliaj purigiloj, en dekstra malgranda glaciŝranketo sur tableto. En tiu glaciŝranko, eble, post dek tagoj, troviĝos mia ĉokolada lakto! Inter la glaciŝranko kaj la lito estas mia (malgranda!) skribtablo. Ne estas sufiĉe da loko por normale malfermi la pordon de la glaciŝranko. Por trinki mian estontan ĉokoladan lakton, mi do devos gimnastiki kaj ŝovi mian tablon. Sur la muro, malantaŭ la glaciŝranko kaj la tablo, estas granda neuzebla kaj neuzata korkfona tabulo.

Pri la kruda lito kun ĉifonitaj littukoj kaj litkovriloj mi nenion menciindan povas skribi, aŭ nur, ke la plej grandan parton de la monato mi kuŝas sur ĝi. En la ekstera muro, supre, sidas fenestro kun fenestreto, sed por elrigardi mi devas stari sur la litorando, aŭ fakte eĉ - verŝajne ankaŭ malpermesata - sur la varmigilo. Pri la ekstera vetero mi fakte kvazaŭ nenion scias, ĉar mi rimarkas ke pluvis nur se mi rigardas la korton. Ĝis nun mi ne partoprenis en la komunaj promenoj. En la komenco mi ne iris, ĉar mi ne deziris kuri malgrandajn rondojn en leonkaĝo; poste, kiam mi rajtis "libere" promeni en la korto, mi ne faris pro malvarmo.

En plej multaj ĉeloj ĉirkaŭ la neceseja poto estas ŝirmekrano, foje eĉ fiksita en la planko. Ĉe mi, pro manko de loko (tamen estas ŝajne unu ĉelo ankoraŭ malpli granda) mi devas ĉiufoje preni la ekranon, malfaldi kaj faldi ĝin, se mi ne ŝatas montri mian plej rondan kaj molan flankon al la gardistino dum fekado. La necesejo estas la plej grava modernigo en mia malliberejo. Sendube antaŭ dek jaroj estis ankoraŭ la t.n. "senodora poto" (tre ĝena stinka ujo). Oni klare vidas tion, ĉar la ĉirkaŭaj kaheloj estas tute aliaj (kvadrataj, blankaj) ol la kutimaj sesangulaj, miksaĵo de blankaj kaj ruĝetaj.

Apud la necesejo estas lavabo kun malvarma akvo. Super ĝi estas granda, tre bona spegulo, sed ne el danĝera arma vitro, sed el plasto aŭ kartono. Bedaŭrinde mi ne povas demandi al mia amiko Jules, specialisto pri speguloj, el kio ĝi konsistas, kiel ĝi estas farita. Jules, el sia ĉiela fotelo, - ĉar se ĝis nun ne ekzistis ĉielo, tiam oni certe nun devus organizi unun por li; bona spirito kia tiu de Jules Verstraeten tamen ne povas nur senspure vaporiĝi! - nun certe miras, kiam li vidas min ĉi tie en mia nuna situacio. Sanon Jules, kaj ĝis baldaŭ!

Apud la lavabo estas stara ŝranko, kies pordon mi ankaŭ ne povas tute malfermi, ĉar inter ĝi kaj la lito ne estas sufiĉe da spaco, kaj interne estas la vestaĵoj. En apuda penda ŝranko estas manĝilaro kaj ĉiuj viaj leteroj! Mia ŝatata ŝranko!! Sur la flanko de la ŝranko pendas la kalendaro de M.s.N., danke al la ŝtelita pinglo. La staranta kalendaro de la Fratuloj staras sur la glaciŝranko.

Sub la pendanta ŝranko sitelo kaj rubujo. Ĉiumatene je la 5:45 mia unua tasko estas malplenigi la rubujon en grandan ujon kiu ruliĝas antaŭ mia pordo.

Mia mezurilo! Danke al la kovertoj, leterkovertoj, kiujn mi aĉetis, mi povis mencii al vi mezurojn, ĉar la pakaĵeto havis kovran paperon kun indiko de la mezuro de la kovertoj: 114 x 162 mm. Homo estas inventema. Eĉ mi.

 

Petro.

 

Estas sabato, trista senpoŝta sabato... Sekvos dimanĉo, eĉ pli trista kaj senpoŝta.