La asocio Orde van Vlaamse Balies (Ordeno de la Flandra Advokataro, OVB) startigas kampanjon kontraŭ tio, kion ili nomas "la sisteman misuzon de la leĝo pri provizora malliberigo". Laŭ la OVB "forpreno de libereco ŝajnas ekesti aŭtomatismo."

Triono de la belgaj malliberuloj konsistas el homoj, kiuj ne estas kondamnitaj kaj do estas supozataj esti senkulpaj ĝis dum proceso oni pruvis la malon. Aŭ ĝis kiam oni liberigas ilin, ĉar laŭ la advokataro ĉiam pli da homoj post monatoj en malliberejo estas poste malpersekutitaj aŭ liberigitaj.

"Ĉiujare pli kaj pli da homoj estas arestitaj", diras Jo Stevens, prezidanto de la OVB. "Forpreno de libereco, radikala agado, ŝajnas ekesti aŭtomatismo. Arestado estas ĝustigita surbaze de stereotipaj formuloj, kiujn komputilo eligas. La prokuroraroj indikas kion ajn ili volas: danĝero pro recidivo, danĝero ke homo fuĝus,... Ĉiam temas pri la sama klasika vortumado.

La OVB distribuas hodiaŭ, interalie en la ĵurnalo De Morgen, grandskale pansakojn kun sur ĝi listigo de la 10 rajtoj de arestinto. Laŭ Stevens estas absoluta nepraĵo. "Nia mesaĝo estas: iu ajn povas hodiaŭ esti la viktimo de arbitra, nelaŭleĝa arestado. Do, metu la sakon hejme, tiam vi ne devas uzi libron aŭ jakon por kaŝi vian kapon dum la forkondukado. Atentu, vi neniam scias ĉu ĝi ankoraŭ utilos."

Ne ekzistas ciferoj pri la ekzakta nombro de belgoj, kiuj ĉijare senkulpe ektroviĝas en malliberejo. Tamen inter 2003 kaj 2007 entute 579 eks-arestitoj estis finfine juĝataj senkulpaj. Laŭ la OVB temas nur pri la pinto de la glacimonto. Pri kulpigitoj kontraŭ kiuj la presekutado estas nuligita duonvoje de la esplorado ne ekzistas ciferoj, nek pri la kazoj kiujn prokuroraroj ne persekutas.


La misuzo de la provizora malliberigo laŭ pun-pledisto John Maes (OVB) ja havas perversan kromefikon: "Homoj estas tamen kondamnitaj, por ke ili ne rajtu apelacii al la leĝo pri la Senefika Provizora Malliberigo (kiu donas al civitanoj en kelkaj kazoj la rajton je kompensaĵo). Do: ni akuzu ilin je enkarcerigo por tri monatoj, ĉar tiujn tri monatojn li tamen jam estis en malliberejo. Cetere ni decidu nur pri subkondiĉa liberiĝo, ĉar tio ja ne tro devus ĝeni al la persono. Jen stereotipa ideo kiu tra la jaroj kreskis ĉe multaj juĝistoj. Kaj jen, vi estas punata por periodo kiu mirakle kongruas ekzakte kun la daŭro de via provizora mallibereco."