24.01.2008

 

Minimume kvin el miaj subtenantoj, apogantoj, karaj helpantoj, skribis al mi, ke laŭ la malnova Romia juro “ĉiu estas senkulpa ĝis kiam lia kulpo estas nerefuteble pruvita”. Ĝis antaŭ nelonge ankaŭ mi kredis tion. Nun tamen montriĝis ke en mia lando oni legas “ĉiu estas kulpa ĝis kiam lia senkulpeco estas nerefuteble pruvita.” Mi poste ree skribos pri tio. Alia amiko demandis min kiel oni pruvu ke oni ion, precipe antaŭ dek jaroj, ne faris… kaj kiel iu pruvu ke oni faris? Nu, mi havas, en mia kazo rimedon! Kaj la rimedon donis al mi mortinta kara Berlina samideano (nu, eble ne pri ĉio samidea!) Beaucaire. Karaj viraj amikoj, nepre tuj iru al tatuisto kaj igu tatui vian kacon! Ideoj pri bildoj kaj tekstoj vi trovos en la libreto malnova kun maldecetaj ŝercoj (kaj kunportu la tekston de nia himno!) de tiu abomeninda Beaucaire. Jes, nia literaturo verda estas riĉa kaj diversa.

 

Mi profitos mian tempon ĉi tiean por progresigi mian scion, konon kaj cerbon. Okazas nun kurso pri redaktado de amleteroj, okaze de baldaŭa Sankta Valenteno. Mi jam preparis iun tekston por tiaj lecionoj (3 fojojn 2 horoj). Mi sendas la tekston por ke vi ĝin prijuĝu kaj vi vidos ke mi trovis inspiron en la travivaĵoj nunaj.

 

 

Karulino, kara grumblokateto,

 

Sankta Valenteno! Karulino, mi vin amas. Mia samĉelulo ofte igas min pensi pri vi! Li ruktas! Ne, ne, ne, li ne luktas, kiel ĉiuj ĉi tie (nu ja, jes, li ankaŭ luktas) sed li rrrrrruktas (noto: mia edzino estas japana kaj ŝi ne aŭdas la difelencon intel flago kaj frrrrago; mi ĉiam devas klaligi pel elklio: longa l au mallonga l… la mallonga l do fakte estas r) kun mallonga l. (Nun mi kompreneble adaptis la nederlandan tekston, ĉar tie temas pri vortludo, nome pri “boeren”, kiu signifas “rukti”, sed ankaŭ “labori kiel farmisto”). Mi amas vin, sed ne lin. Kaj tamen! Neniam mi aŭdis tiajn fortajn, reĝajn, laŭtajn ronkajn kaj kraĉajn ruktojn. Fakte mi devus nomi ilin ruktadegoj. Kaj ŝajne li fieras pri ili. Kaj mi devas diri: li estas majstro en sia arto.

Kaj al servo servo, dento al dento, okulo al okulo. Mi ĉiam ankoraŭ, kaj daŭre, furzas. Mi lasas ilin diskrete, kiom eble plej mallaŭte. Sed, karulino, nia ĉeleto estas malvasta, nia fenestreto, kun ĉe la alia flanko la libero, situas alte, estas malgranda kaj kaduka. Tio ĝenas mian kunulon, la furzoj ĝenas lin. Sed li ne ŝatas min, li ne ŝatas mian ventumadon. Vi jes! – haleluja – vi jes, almenaŭ min kaj mi neniam aŭdis vin plendi pri miaj ventetoj. Tial mi amas vin, tial mi vin admiras, tial mi vin konservas.

Ne perdu kuraĝon, karulino, kaj ni esperu ke ni baldaŭ kune, harmonie kaj feliĉe, denove povu rukti kaj furzi.

via enkarcera karulo

 

Aĥ, karaj geblogantoj, kredu min, la okupiĝo kun verkado helpas min. Per ĝi mi retrovas, se entute mi perdetis, mian memestimon, mian spiritan forton. Mi konstatas, ke mi havas (modestan) talenton gajigi, ne nur per erotikaj karesoj, (cinikulo!) homojn kaj hominojn. Ridu kun mi, kaj esperu ke ni baldaŭ povu forgesi la tutan epizodon.

 

Dankon al J. pro la tajpado. Mi ne mencias vian plenan nomon, Jessica, por ne kompromiti vin!