D'do, 22.01.2008

 

Laŭ peto de kelkaj korespondantoj mi pli detale traktos iujn temojn. Mi liberiĝis de mia ruktema kunulo, li de sia furzema. La sin tuŝendaj ekstremoj finfine separiĝis, kaj por tio mi volonte (nu verdire... honeste ... volo ne multe intervenis! separiĝema, nesepariĝema? separiĝu!) rezignis pri kelkaj kubikmetroj da spaco kaj aero! (Mi priskribis la dimensiojn de ambaŭ ĉeloj, ĉu?)

Kiel oni scias, mankas en nia lando kvanto da loĝeblaj ĉeloj. Estas pli da lokoj serĉataj ol haveblaj. Tial oni, iom kontraŭvole, devas liberigi krimetulojn, devas malakcepti tiujn, kiuj ricevis punon de malpli ol ses monatoj, devas resendi al malvarma hejmo ŝtelistetojn, aŭtoperfortistetojn, drogadiktulojn ktp kaj oni loĝigas nur la plej terurajn krimulojn. Oni faris tion ekstreme, ĉar en multaj el la ĉeloj (se la disponebla spaco permesas spiradon al ili) oni lokigas du, aŭ eĉ tri, el tiuj kreitaĵoj elvomitaj de la moralema mondo. Kaj por eduki al toleremo oni klopodas meti kune plej ekstreme malsimilajn specojn, ĉar homoj diferencas, ĉar ekzistas homoj de diversaj specoj, eĉ se biologiscience oni neas tion. Sed mi konsentas, ke la diferenco ne nepre koincidas kun haŭtkoloro; ankaŭ samkoloruloj povas esti (tre) malsamspecaj.

Mia ekskunulo (Dio estu laŭdata pro la ekseco!) fumadas tre aktive kaj mi do, vole-nevole, fumadis pasive. Mi eĉ donacis al li (vi naivulo stultulo! ĉu vi do neniam lernos?! kial vi ne maĉis vian parton, aŭ donacis ĝin al aliĉelulo?) la ĉe-enire senpage ricevitan tabakon! Mia kunulo tre laŭte ruktadis - neniam antaŭe mi aŭdis tian profundbasan elpiedfingran ruktadon! Nova sperto! Ĉe mi ruktetado estas tre malofta fenomeno! Sed, sendube li estas kontenta pro mia foriro, ĉar tre ĝenis lin mia ventra ventumademo, mia blovademo, mia kontraŭvola furzemo (nu, vera "emo" ĝi ne estas, ĝi ankaŭ ĝenas min, sed verŝajne ĝi sidas en miaj genoj). Kiam mi, kiom eble plej mallaŭte, ĉar mi estas edukita, furzetis, li tuj konstatis tion, eĉ antaŭ ol tuŝis min mem iu odoreto, li jam kriis kaj laŭte malfermis la fenestron (ne fenestron al libero sed al kradaro) kaj ekfumis novan stinkbastoneton. En libera socio oni ja povas eskapi al la dia naturo, al ĝardeno aŭ al strato, ĉi tie oni restas katenita al sia kunulo, oni restas katenita al siaj privataj (eĉ se duope) kelkaj kubikmetroj. Sed nu ja, la eksiĝo do feliĉigis du homojn, ĉar tamen homecon oni ankoraŭ ne sukcesis forpreni (eĉ se oni fojfoje beste nin traktas).

Furzado ofte estas, pardonu al mi karaj gepruduloj, antaŭsigno de ventra senbalastigo. Rapide oni lernas senigi sin de la ĝeno de komuna malprivata kakado. Iomete helpas la ligna ŝirmilo, kiu permesas kaŝi la privatajn partojn kaj lasas la kapon de la aktivulo videbla al la gardist(in)o, kiu venas kontroli tra la enporda, per kurteneto ekstera kovrita, spiona fenestreto. Se kapo ankoraŭ estas, tiam supozeble ankaŭ la cetero. Dum la agado de samĉelulo oni lernas, ke ĉiu individuo havas propran personan stinkon! En tiu ĉi tempo de komputiloj nepre ebleco devus ekzisti por rekoni individuon laŭ lia stinko! Jam tri fojojn oni devigis min liveri, sur oficialaj dokumentoj, miajn fingromarkojn, kial oni ne jam registris la stinkomarkon? Nu, ĉiuokaze mia kunulo ne multe aprezis mian; al mi ne tro ŝokis lia. Cetere, ni estis nur duopaj, kutime ni suferis do nur 1,5 fojojn tage (propra estas nur duona sufero!) sed se oni estas triope en ĉelo tuj aldoniĝas plia ŝarĝo.

Ĉu mirige, ke oni ofte renkontas, survoje al duŝo aŭ promeno, bluokululon (ne laŭ naturo, ne laŭ okuloj, sed laŭ okulkadroj)? Plej taŭga maniero por akiri transloĝiĝon al solula ĉelo, estas bluokuligi la samĉelulon.

Sed fakte mi tute ne intencis verki furzologian kakologian eseeton! Mi intencis paroli pri korpa sano, ne pri spirita. Kaj ne pensu, ke oni jam sukcesis forpreni de mi mian homan dignon, ĉar ĉion mi faris digne, modeste kaj diskrete. Tamen, por koni homon oni ankaŭ rigardu liajn intestojn, oni ankaŭ rimarku liajn bestajn flankojn (laŭ anatomia kompreno).

Nu, ĝuste pri intestoj! Mi menciis hernion! La semajnon antaŭ mia elmondigo, feliĉe, feliĉe, feliĉege kvankam malofte, mi pasis ĉe mia kutima kuracisto, kaj igis lin ekzameni min. Jam dum semajno mi suferis pro ventrodoloro, ĉe rektiĝo post kuŝado mi preskaŭ ne sukcesis ĉar la ventromuskoloj puŝis dolorige la intestojn, kaj kion ja pensas normala oldulo 73-jara? Nu ja, kiel vi, li pensas pri la mortiga kancero. Mia kuracisto konstatis nenion specialan, povis pensi nur pri malverŝajna apendicito, sed prenis mian sangon por funda esploro. La esploro montris, ke neniu malignaĵo estis trovebla. Mi ĉi tie perdis ĝis nun ses kilogramojn, do mi nepre, sen la kuracista ekzameno, estus pensanta (jes "a" kaj ne "i") pri la rodanta morto.

La ventra doloro akompanis min al la nova loĝejo. Ĉe alveno mi menciis ĝin kelkfoje, sed malgraŭ la fakto, ke la "bonveniga" broŝuro diras, ke ĉiu enveninto devas esti ekzamenata de mallibereja kuracisto ĉe "enpreno" (tamen, ne forgesu, ke mi alvenis ĉi tien por festi la jarfinajn eventojn: kristnaskon kaj silvestron) daŭris unu semajnon ĝis kiam, post ĉiutaga ripetada petado, mi povis vidi lin. Mi diris al li, ke mi timis, ke povus temi pri hernio, kaj post ekzameno li verdiktis, kaj enigis en sian komputilon, ke malliberulo el ĉelo 14-a suferas je ingvena hernio. Ordigita, klasigita, aranĝita, traktita! Li diris: "Fakte mi devus sendi vin por operaciado al la mallibereja kliniko de Bruĝo, sed mi scias, ke en la sekvontaj tri aŭ kvar semajnoj ne estos tie loko libera." Nu, kio povus okazi? "Aĥ, se estiĝus krizo, restas ses horoj da kritika tempo, dum kiu oni povas savi vin, kaj se necese ni igos vin konduki al la kliniko de Dendermondo." Tiel li do komfortigis kaj trankviligis min. Tamen la periodo al mi nepre ne ŝajnis ideala por esti operaciita. Ĉiutage mi avertis la nova(j)n gardist(in)o(j)n kaj petis ke ili regule venu spioni por vidi kie kaj kiel mi kuŝas. Ankaŭ mian karan kunulon mi petis, ke li tuj lumigu la avertan eksteran servolampon se necese. Ĉiuokaze mi povas diri al vi, ke mi vere panikis kaj jam certiĝis, ke mi forlasos la ĉi tiean ejon "la piedojn antaŭe".

Kaj nun? La saniga aero ĉi tie, eble la sanigaj odoroj fekaj, bone efikis, ĉar mi sentas min tute bona, sentas nur feblan malklaran dolorsigneton. Neniu hernia signo (se entute tio ekzistas, sed mi pensas, ke jes) estas videbla kaj ĉiuj internaj funkciadoj ŝajnas disciplinece evolui. Mi evitas troan korpan streĉadon kaj ofte kuŝas sur mia lito.

Pardonu ke mi tuŝis la malhelajn korpajn flankojn de la ekzisto, sed ne helpas fermi la okulojn, ankaŭ tiuj flankoj estas partoj de nia tuto.

Por ekvilibrigi la balancilon: spirita sano ĉi tie ne estas pli bone zorgita ol la korpa! Mi jam plendis kelkfoje pri la nezorgado flanke de la honorata estimata honorinda estiminda mallibereja pastro, sed ankaŭ la "laika konsulanto", kiun mi antaŭ pli ol semajno alskribis por havi komunan babiladon, ne jam montris sin. Ĉu liaj jarfinaj ferioj ne jam finiĝis, aŭ ĉu oni tiel malofte vokas aŭ bezonas lin, ke li nur unufoje jare pasas en tiu ĉi loko de putriĝo? Se iam li venos ... mi sciigos al vi.

Ĉu ĉio ĉi tie estas malbona? Ne, ne, ne, oni bone manĝas, oni estas bone protektita, kaj ... antaŭ ĉio, tute ne estas "nokto kaj nebulo", la komunikado kun ekstero, kiel vi bone scias, restas kaj helpegas. KAJ ... post dek du tagoj venos mia ĉokolada lakto!!! Mi ne suferas je memkompato, ne zorgu!

 

Petro