Post malsukceso por viziti Petron en lundo, 14/01, mi estis kontenta ke mia dua provo en merkredo 16/01 sukcesis.  Pro la priskriboj de Paul mi estis preparita al malĝentila, kruda akcepto. Sed la sorto estis pli favora por mi: mi eĉ renkontis ĝentilajn helpemajn virinon kaj viron ĉe la enirejo kaj kontrolo. Mi estis ege feliĉa revidi Petron kaj mi vidis ke tiu sento estis reciproka. Malgraŭ la fakto ke Petro - videble - perdis 6 kilogramojn, li aspektis relative bona. Ankoraŭ pli gravas ke li montriĝis bonhumora, mense vigla kaj sprita. En tia terura situacio, li sukcesis sprite rakontadi pri amaso da detaloj, kiujn li ĉiutage travivis, kaj kiun mi poste ankaŭ relegis en liaj leteroj. Ni kune elkore ridis pri la stultaj travivaĵoj. Humuro ja necesas por elteni la maljustaĵojn.

Jam tiom da jaroj, mi konis Petron kiel valoregan esperantiston, kiun mi admiris pro liaj admirindaj iniciatoj kaj agadoj. Sed nur nun mi eksciis multajn faktojn pri lia vivo, liaj spertoj kaj zorgoj. Mi ekkonis honestan, tute malferman homon. Mi ne dubas ke post la koŝmaro, Petro revenos kiel homo pliriĉigita. Kaj mi lernis el la komuna sperto, ke intime koni homon pli valoras ol supraĵa kunagado!