Dendermondo, 23.01.2008

 

Nia movado moviĝas! Mi ne povis supozi, ke mi iam ajn kaŭzus tiajn ondojn en nia pacama ŝafaro! Dankon! Sciu, ke ĉiu letero estas relegita ĝis ĝi fariĝas nelegebla, kaj mi sukcesas ne korekti la maloftajn gramatikajn erarojn (eble pro manko de ruĝa skribilo?). Hodiaŭ mi lamentados. Mi listigos la ĉikanaĵojn kiujn mi spertis, sed ne tro zorgu, ĉar nur unu sukcesis iomete kolerigi min, ĉiuj aliaj provokis nur ĝentilan aŭ cinikan sarkasman rideton! Ridetu kun mi.

Iuj el la ĉikanetoj estas partoj de la sistemo. Ĵus iu juna, afabla, ĝentila ĉefo venis por kontroli la fenestron, por frapi kaj ŝtala frapilo la antaŭfenestrajn kradojn, por kontroli, ĉu mia segado progresas. Tute klare li ne ŝatis tion, sed li sekvis la regulojn. Foje iu ĉefo venas por kontroli, ĉu la ĉelo, malgraŭ sia napoleoneco, estas akcepteble pura, kaj verŝajne por vidi, ĉu mi ne fekis en iun angulon aŭ en la ŝrankon. Samtempe li kontrolas, ĉu ne sidas tro da subvestaĵoj en la ŝranko, ĉu mi ne intencas starigi subvestaĵan butikon. De tempo al tempo, mi jam rakontis pri tio, estas organizita pli fundan kontrolon de la ĉambro, sed tiam estas skribe anoncita ke (unu el) la direktoro(j) ... aĥ, mi pensas, ke la teksto pri la hierarkio kaj direktoremo estis verkita en la nederlanda, kaj do ne aperas ĉi-bloge ...

Iuj estas partoj de la sistemo, sed dubaj ... aŭ ŝanĝiĝemaj. Iun tagon ĉefino malpermesis al mi vesti pantoflojn por iri al vizito ... mi devis meti la ŝuojn. Sed ... miaj ŝuoj havas interne longajn elstarantajn najlojn, por fiksi mian karnan kalkanon (kiel? ĉu ĝusta?). Nu, alia, pensanta, ĉefo kriis al ŝi: „Ne! ne! ne! Ŝanĝiĝis, li povas vesti pantoflojn. La unua telefonis al la centro por certiĝi, kaj, hura, mi rajtis iri sensufere. Tamen, al la kristnaska Diservo mi ne rajtis iri neŝuita. Sed, ĉar mi scias, ke Kristo suferis pli dikajn najlojn, mi akceptis kaj toleris miajn akrajn najletojn. Same okazas pri iu bela ruĝa pulovereca jako - Paul vidis ĝin – kiun mi fojfoje jes, foje ne rajtas meti por iri al la vizito. Iom ĝene, kaj malobeigeble nur en okazo de telefonado, estas ke eĉ ne papereton aŭ skribilon oni rajtas kunporti al vizito. Malgrandan papereton oni ja povas ĉekacigi (pardonu!) aŭ subplandigi, sed aliaj estos trovataj dum korpa ekzamenado. Dum telefonado oni ne tuŝas la eksteran mondon. Do tie oni ne estas kontrolata.

En ĉelo 14 estas tranĉilo kun multaj misformaĵoj, kurbiĝoj kaj strangaĵoj. Ĝentile, kiel ĉiam, mi petis, ĉu ne eblas ricevi tranĉilon kun tranĉrando. Ĉefino respondis, ke mi estu kontenta havi tian armilon, ĉar multaj kolegoj ne havas! Estas tia manko de materialo ĉi tie, ke mi ŝatas poste aranĝi iun bazaron por kolekti monon aŭ aĵojn, ĉar preskaŭ neniu kliento posedas la kompletan oficialan vazaron. Ĉi tie, en 39, mankas la suptelero. ne timu, gekaruloj, ĉar mi disponas pri blanka bovleto, kiu eĉ pli longe konservas la supon varma (suplemento de stato, pro tio sen „n”) ... Nu ja, mi devas montri esti edukisto! Ŝajnas ke mi el ĉi tie instruis al iu la vorton „hagiografio”, kaj al alia klarigis la diferencon inter „abstinentulo” kaj „agnostikulo”! Mi estu laŭdata aŭ punata.

Aĥ ja, kapkusenon por la lito mi ankaŭ ne havas (Ne kunportu, ĉar oni tamen ne enlasos!). Kelkaj falditaj brunaj soldatecaj litttukoj, kun truoj, sidas en la kuseningo, kaj dum dormo apogas mian altvaloran cerbujon. Ĉiuj brunaj litkovriloj havas truojn, verŝajne plej ofte de cigaredoj, ĉar la nefumadregulo de la horekao (HOteloj, REstaŭracioj kaj KAfejoj) ankoraŭ ne atingis nian vivmedion ĉi-tiean, kaj la kovriloj nepre ne estas tro puraj (tamen ne stinkas!).

Kolereta mi estis, kiam, revenante de vizito, kaj kun ĝojo trovinte miajn novajn blankajn littukojn, ke unu el ili estis pli ol 90 % ŝirita. Mi vokis ĉefinon (tiun kun duono de la hararo ruĝa, alia duono nigra), demandis ĉu tia humiligo vere necesas kaj estas preskribita, kaj ŝi forprenis kaj alportis novan ... ĉe la rando de pulvoriĝo, sed ne ŝiritan.

Trista mi iom estas, ĉar mi ne sukcesis regali min mem, okaze de paso de la unua monato ĉi-tiea, je ĉokolada lakto. Normale oni mendas lunde por ricevi vendrede, sed ... hazarde kaj bedaŭre, ĉi-semajne la butiko ne funkcias kaj mi devos atendi la sekvontajn lundon kaj vendredon ... sed mi jam rakontis tion.

Iuj ĉefoj nomas min Mijnheer De Smedt [sinjoro De Smedt], iuj diras Pierre, verŝajne por esprmi kunsenton (jes, vere), aliaj simple aŭ akre De Smedt ... sed el tio oni tamen ne tro leĝere juĝu ilian karakteron!

Ĵus venis vespermanĝo (pastaĵo, krema pastaĵo) kaj la ĉefino donis al mi klarigojn pri la laika konsulanto. Antaŭa ne plu deĵoras, kaj nova malofte venas, sed mia peto estas en lia skatolo. Jen, iuj ĉefoj – mi jam al kelkaj demandis – zorgas kaj aŭskultas niajn petojn, eĉ klopodas kontentigi vin, aliaj tute ne zorgas ... kaj eĉ tio ne estas ilia kulpo .. ĉiu havas la kapacitojn (???) en la genoj, aliaj eble estas sengenaj. Eĉ la nombro de steloj (mi ĵus aŭdis, ke ankaŭ adjutanto ekzistas) ne indikas la nombron de sciokonektoj (mi ne trovas nun la sciencan vorton, ankaŭ ne nederlande, do eĉ mia bona vortaro ne helpus) en la cerboj.

Mi ne pensas, ke estas bone pagata ofico ... sed verŝajne helpas premioj pro nokta aŭ semajnfina deĵoro?

Fartu bone, kiel mi!

Petro