Dendermondo, 21.01.2008.

 

 

Hodiaŭ (21) ricevis 6 leterojn. Dankon! Iom paciencu, ĉar mi havas gravan okupon kaj do, almenaŭ parte, respondos bloke-bloge.

Mi jam rakontis, ke mi transloĝiĝis al nova unupersona ĉelo, kaj do ne plu devos kunfumi kun "amiko" kaj povos ankaŭ iom lasi resanigi miajn orelojn. Aliflanke mi ne plu havas (feliĉe eble, ĉar la sono, la grumblado, ĉikanado venis tamen precipe el lia buŝo) iun al kiu paroli, eĉ ne plu la kolombojn, ĉar, strange, ili ne venas al la ĉeloj de la pli supraj etaĝoj.

Mia ĉelo estas pli pura - la ĉeloj en la unua etaĝo estas por la novenvenintoj, kiujn oni ĉiun dekan minuton kontrolas - sed ankaŭ pli malvasta. La larĝeco estas ekzakte la spano de mia korpo (mi pensas, ke tiu esperanta vorto ekzistas, sed mi forgesis kunporti mian bonan vortaron; mi devos kontroli, ĉu ekzemplero estas en la ĉi-tiea biblioteko), do la distanco inter la fingropintoj de ambaŭ manoj ĉe elstreĉo de la brakoj. Mi ne scias, ĉu oni ĝin mezuris, do verŝajne 1,20 metroj, 2 paŝetoj, 8 tegoloj de 15 cm. La longeco: 6 paŝoj, trioblo de la larĝeco. Jen mia nuna privata mondo. Mi nur iomete devas kurbigi la fingrojn por ĝuste fiksiĝi inter du muroj! Sed jen granda avantaĝo: mi povas skribi sur ambaŭ murojn samtempe!!

Por festi finon de la unua monato mi dorlotis min. Mi mendis (luado: 0,62 € semajne) radio-aparaton (kondiĉe ke ĝi povas "preni" Klara [Klara = Klasika Radio, unu el la flandraj naciaj radiostacioj] kaj mendis botelon de unu litro da ĉokolada lakto. Normale mi ricevus la lakton sekvontan vendredon, sed ĵus venis la afabla ĝentila ĉefino por redoni la paperon; pro iuj malklaraj librotenteknikaj problemoj tiu "butiko"ne funkcias ĉi-semajne, kaj mi do devos denove klopodi mendi sekvontan lundon. Do tiel oni instruas al mi ŝpari monon.

Karaj geamikoj, vi ne povas imagi la spiritan, mi pensas eĉ korpan apogon, konsolon, plifortigon, ĝojon, ĝuon viaj leteroj donas al mi. Sen ili mi sendube kriegus kaj promenus sur murojn kaj plafonon ... senpermese. Iam mi klarigos, aŭ klopodos klarigi, kial mi ne ĝin faras (ĉu mi estas kovarda?), kvankam ne nur unu (pli ol unu) faras tion en mia komunumo.

Multaj gekorespondantoj skribas al mi pri sia persona vivo, pri siaj personaj travivaĵoj, opinioj, okupoj, zorgoj, okupiĝoj ... tiel ke mi konatiĝas kun ili multe pli proksime ol iam antaŭe. Tio estas tre korvarmiga. Ankaŭ ekster la movado estas iuj, kiuj helpas min, kvankam multe malpli. Tre grava kaj efika kaj eĉ utiligebla por mia advokato (mem oni estas tiel senpova ĉi tie! Mi nepre devos poste ankaŭ skribi pri tio! Per la "protekta malliberigo de suspektulo" oni forprenas de tiu suspektulo grandegan parton de liaj defend-eblecoj! kaj mi supozas, ke tio estas la intenco, multe pli ol "protekti la socion" kaj "zorgi ke li ne kaŝu aŭ kaŝigu pruvojn") estas la helpo de la Fratoj de la Karitato, de ilia ripozejo, kiu situas apud unu el iliaj psikiatriaj klinikoj (en Beernem, apud Bruĝo).

Mi nun verkas, nederlandlingve, sisteman serion da artikoletoj pri malliberejoj, agoj de la justico ktp (do NE pri mia kazo) kaj send(ig)as (dankon, Paŭl!) ilin al diversaj gravaj instancoj: radio, televido, ĵurnaloj, episkopejo.

Iu korespondanto skribas, ke la per-esperanta agado ne multe helpos, ne efikos. Verŝajne li pravas, sed tio, kion ĝi alportas al mi estas nepageble riĉiga.

Por mia afero mem: mi ĉiufoje kiam la pordo malfermiĝas pensas (esperas), ke oni venas anonci, ke la vera krimulo estas trovita aŭ konfesis (ĉu utopio?), sed precipe mi fidas, ke la juristoj komprenos, ke logike tute ne eblas, ke mi faris tion, pri kio mi akuziĝis. Fakte ĉiu el vi jam rimarkis kaj rimarkigis tiujn memkompreneblaĵojn, nur justico fermas la okulojn.

Kore,

 

Petro