Dendermonde, 17.01.2008

 

Ni eku pozitive. Manĝo ĉi-tiea estas bona, eĉ bonega plej ofte. Ĉiutage supon, hieraŭ italajn nudelojn kun bovida stufitaĵo kaj persikoj skatolaj. Do kial mi plendu? Sed mi precipe nun skribas per malpeza ĝoja koro (nu ja, mi ne vere skribas PER la koro, ne estu tiel kritikema!) pro la multaj korvarmigaj kuraĝigaj leteroj, kiujn mi daŭre ricevas. Jam dudek homoj (neniu parenco! - nu ja, kompreneble, ili tro bone konas min) esprimis siajn kredon kaj fidon. Mi dubas, ĉu Kristo sur sia kruco estis samkvante apogita. Ne pensu, ke mi jam iĝis tiel malmodesta, ke mi juĝas min samnivela kaj samgrava kiel tiu eminenta antaŭulo mia. Al miaj leteramikoj mi petas, ke ili tamen metu ankaŭ mallongan apogan (prefere!) frazeton en la gastlibro de mia blogo, por ke aliaj - eble hazardaj - vizitantoj vidu, ke mi ne estas la predikanto en la dezerto. Aĥ ja, desertojn mi ricevas nur du fojojn en la semajno, sabate kaj dimanĉe.

Post la suno sekvu nun iom da nigraj nuboj. Mi deziras paroli pri vivo kaj morto. Kjoko daŭre timas depreni la telefonon, kiam ĝi sonas, kvankam ŝi estas hejme, kaj preferas poste aŭskulti la respondaparaton, ĉar ŝi daŭre timas, ke malliberejo aŭ polico alvokas ŝin por anonci "ke ŝia edzo mortis". Ni ja jam atingis la aĝon, kiu igas tian riskon reala kaj ebla! Kara vizitanto, profitu la okazon por foje serioze pripensi kiel (re)agus via edz(in)o se simila okazintaĵo estus via! Kaj, se ĝi povas okazi al mi, estas neniu kialo, ke ĝi ne povu okazi al vi! Mi ne estas pli kulpa ol vi (krom antau longe eble). Ŝi timas ankaŭ pri si mem, ĉar ŝi ja suferas diabeton, kaj ĉiu hipo aŭ hipero povas esti fatala, precipe ĉar nun ne estas la zorganta (bona, bonega) edzo en ŝia apudeco!

La unuan semajnon, kiam mi tre suferis pro ventrodoloroj, ankaŭ mi tre serioze timis pri mi mem, kaj eĉ estis (preskaŭ?) konvinkita, ke mi ne atingos la novan jaron, kaj nepre eliros la malliberejon "la piedojn antaŭe" (tiu esprimo estas en PIV, kun la kutima senco "mortinta"). Kiam mi post unu semajno finfine sukcesis esti ekzamenata de kuracisto, kaj tiu anoncis al mi, ke mi havas ingvenan hernion, mi ne sentis min komforta, kaj ankoraŭ malpli, kiam li daŭrigis, ke fakte li devus sendi min al la "speciala" kliniko en Bruĝo por operacio, sed ... ke tie dum la venontaj 3 aŭ 4 semajnoj jam ne estas libera loko, mia humoro ne iĝis gaja. Je mia peto - ne forgesu, ke temis pri la festa periodo inter kristnasko kaj novjaro - li klarigis, ke se estiĝus kriza, ni havos inter 5 kaj 6 horoj por operacii vin, en la kliniko de Dendermondo. Haleluja! Haleluja! Haleluja!

Kaj kio pri memmortigo? Se oni bone esploras, estas sufiĉe da eblecoj en la ĉelo, sed ĉiun kvaronhoron venas la gardisto por esplori pri tio, kaj por vidi ĉu vi ne sekvis la 28 aliajn (antaŭ kelkaj monatoj 28 malliberuloj eskapis el la malliberejo de Dendermonde!). En la unuaj semajnoj oni devas ĉiuvespere transdoni la (malakregan) tranĉilon kaj la BIC-razilon. Sed, medikamentoj ja estas facile akireblaj! Mia samĉelano havis rezervon de "generaj" kopioj de Valium, dekon da Diazepam 10 mg. Mi supozas, ke 4 tiaj piloloj donus al mi la eternan dormon, kiun mi, feliĉe, nepre ne sopiras!

Ĵus ricevis leteregon el Antverpeno, kun salutoj de deko da geamikoj. Sen tio mi verŝajne ne eltenus. Kontakto kun ekstero estas tiel grava! Legu en la ĉi-semajna Humo la artikoleton pri la TV-elsendo Docu-Horizon "Alleen op de wereld" (Humo 18-24 jan. - p. 100).

Kore, al ĉiuj, kaj danke, al ĉiuj.

Petro