Dendermondo, 19.01.2008

 

Fakte, mi ne intencis raporti hodiaŭ, krom ... en okazo de speciala evento. Miaj bonaj amikoj, la Fratoj de la Karitato, kiuj edukis, aŭ misedukis min, tre apogas min kaj ne nur per leteroj. Ili preĝas por mi - tio ja estas ilia profesio kaj ĉefokupo, almenaŭ por tiuj "lastaj de la katolikoj"en ripozejo - kaj ŝajne iliaj preĝoj efikas jam. Ĉi-matene mi devis (devis, ja, ĉar oni ne petis mian opinion!) transloĝiĝi al pli altranga sed unuopa ĉelo, unu etaĝon supren, en n-ro 39. Spaco estas iomete malpli, sed almenaŭ mi estas sola kaj propra mastro. La ŝranko ne montras internon tra truo (kiel ĝis nun) ... kaj la televido, kiu provizore ŝajnas ankoraŭ funkcii, havas, feliĉe, elŝaltbutonon.

Sed, kiam mi kakis - pardonu prudulo, sed homoj (ankaŭ vi) tion faras, kaj prefere regule! - tiam mi konstatis, ke ĉe forfluigo mia kolbaso plue kaj gaje drivis, kaj eĉ tute tute supre. Mi intencis poste fari duan forfluigklopodon, kaj reeksidis ĉe la tableto por daŭrigi mian dankleteron al la Fratoj, sed ... post iom da tempo mi rimarkis, ke akvo atingas miajn piedojn. Panike mi lumigis la ĉefalvoklampeton, kaj intertempe klopodis trovi manieron por haltigi la enfluantan akvon. Mi sukcesis. La "ĉefo" relative rapide venis, petis min suĉi (per tuko kompreneble!) la akvon surteran, poste provizore kondukis min en apudan ĉelon, dum kolegoj specialistoj riparis la aferon. Nu, gekaraj, se tia akcidento okazas en via hejmo, ĉu vi sukcesos inter ekakcidentiĝo kaj ĝia riparo havi tempodistancon de malpli ol dudek minutoj? Mi vivas en avantaĝita mondo. Tamen mi volonte lasos mian pozicion ĉi tie al vi, se vi konsentas!

Tamen, danke al la Dioj de la Fratoj alvokitaj (aĥ, ne, ili kredas je unu sola vera unika Dio) elvenis el la situacio nova beno! En la apuda ĉelo - ŝajne ĵus forlasita de liberigito - mi rimarkis, ke pendas kalendaro, kaj ke ĝi pendas sur iu tia pinglo kun plasta kapo, tia pinglo kian oni uzas sur perpinglaj anonctabuloj. Mi do silentigis mian senteman konsciencon kaj ŝtelis (pardonu, forprenis, kunportis) la afereton. Tio ja estas unu el la kromaj problemetoj: estas anonctabulo en la ĉeloj, sed nenio estas por fiksi ion ajn sur ĝin. Mi do fiksis la honoran pinglon sur la flankon de mia ŝranko, kaj feliĉe pendigis la kalendaron de Movado sen Nomo tie. Nun mi havas du kalendarojn en la ĉelo. Ĉu la tempo nun duone aŭ duoble rapide pasos? La duan kalendaron mi ricevis hieraŭ per poŝto de la Frat(ul)oj.

Treege kontenta mi estis hieraŭ, ke Paŭl sukcesis ĉi-foje transsalti la ferajn barilojn de mia fortikaĵo, kaj dum pli ol horo, kune kun Kjoko, povis viziti min. Li miris, ke oni ĉe la enirejo kontrolis lian dekstran manon, sed ke oni fidis, senkontrole, la manojn de Kjoko. Mi klarigis al li, sed mi supozas, ke li mem verkos literaturaĵon pri tio. La horo forflugis kvazaŭ minuto.

Sufiĉas por nun, kaj mi pensas ke mi sukcesis skribi sen lamentado.

Bone zorgu viajn sanojn kaj esperu kun mi,

 

Kore,

 

Petro