Dendermondo, 18.01.2008

 

 

Tre kara amiko,

 

Antaŭ dek minutoj mi ricevis, kune kun amaso da aliaj, vian multvaloran leteron. Estas la plej bela letero, kiun mi iam en mia vivo ricevis. Dio estu laŭdata, kaj vi, lia fidela servanto vole-nevole, estu dankata. Jam kvin fojojn mi relegis la leteron, kaj mi petas permeson, ke Paŭl diskonigu ĝin per mia blogo. Mi ricevis statistikon pri mia blogo, kaj konstatis, ke ĝi estas "ŝatata kaj multe vizitata". Pardonu, ke mi skribis al vi pere de Jessica, sed mi ja klarigis la situacion. Nun Paŭl sendas de tempo al tempo aldonajn kromajn poŝtmarkojn al mi. Sed nun, permesu, ke mi traktu malgravaĵojn, bagatelaĵojn ... tio helpas konservi ne tro malsanan mensostaton! (atentu duoblan negacion!)

Tiu "viando-afero" (mi parolas pri besta viando, ne pri la fraŭlina) estas por mi ofte malfacila, ĝena, malkomfortiga, tikla, nervoziga. Mi eĉ sentas ian konsciencriproĉon, ian kulpecon kiam mi, kun multe da gusto, manĝas viandon. Hejme mi mortigas nur, kaj eĉ tion kun bedaŭro, pulojn (ĉu tiel nomiĝas la saltanta speco?) kaj kulojn. Aĥ, mi memoras, ke mi iam rakontis al vi, ke mi foje portas el la domo en la ĝardenon araneojn de la hejma specio kaj precipe, tre ofte kaj tre multe (la lastan jaron malmulte!) oniskojn (ne oniksojn; ambaŭ vortoj ekzistas, unu estas valora ŝtono, la alia estas la ĉe ni nomata "porka pediko"), ĉar mi trovas, ke mi ne havas la rajton mortigi ilin aŭ ke nepre ne necesas mortigi ilin. La kuloj ... estas alia afero ... Mi obeas la biblion: "okulo por okulo ...". Kial mi obstine daŭre manĝas viandon kaj fojfoje tre ĝuas ĝin? Mi ne scias, komprenu kiu povas.

La katolikeco? Kara amiko, tio jam longe forvaporiĝis, aŭ ... kiel mi ĵus legis en malliberejmalliberulbiblioteka libro (jes, estas ĉi tie biblioteko, estas ĉi tie legemuloj, eĉ se vera kulturo ne abundas!) se oni vivis/as en katolika kulturo, se oni edukiĝis (eĉ parte foje misedukiĝis) en katolika lernejo, tio gluiĝas sur la haŭto, sur la korpo, sur la kutimoj, sur la vizaĝo (kreas iun aŭreolon) tiel ke cent pluvegoj ne sukcesas forlavi ĝin. Ĉiu rekonas ĝin de dekmejla distanco. Eĉ se oni faras decidon, kuraĝan, firman paŝon al eskapo [mi ne povas skribi "al ateismo"!] fadenetoj kiel dratetoj de fandita itala fromaĝo nepre restas kaj videblas. Do, aŭtomate, kiam mi alvenis en tiu ĉi benita loko, mi respondis al la demando, ke mi estas katolika. Feliĉe la ĉi tiea pastro malzorgas siajn zorgatojn/zorgitojn/zorgotojn ... eble ĉar mi respondis dum lia, tre mallonga, unua vizito al "kial vi deziras paroli kun mi": "Aĥ, sinjoro pastro, oni ĉi tie eĉ parolus al pasanta hundo!" ... Nu, honeste, mi tamen aldonis, ke tio ne signifas, ke mi konsideras lin hundo! Kiel ankaŭ multaj oficialaj katolikoj mi jam delonge konsciis, ke la tuta liturgia kaj klariga ĉioscia babilado kaj agado ne povas esti io alia ol okulblindiga komedio. Mi estas tutsimple agnostikulo kaj ne zorgas pri aferoj (multaj) kiuj estas absolute tute ekster mia kompreno (tempo! eterneco! vivosenco!). Do en la komenco de la semajno mi faris "raportnoton", ke mi deziras, ke la "laika konsulanto" vizitu min (li ne jam faris tion ĝis nun, vendrede, sed mi supozas, ke li ne vizitas tiun ĉi putran lokon ĉiutage) por ke mi foje alparolu alian hundon.

Mi preferas poste daŭrigi ... eble pri la neimagebla konsolo, apogo, amikeco, kiun nun nia movado donas al mi! Eble mi petos al Paŭl - kiu promesis ĉi posttagmeze riski novan klopodon viziti min - sendi la leteron al vi rete, kaj publikigi ĝin kune kun via ... se li havas eblecon, tempon, bonvolon!

Plej kore kaj ... preĝu por mi (via preĝo ja devas esti treege influa!)

 

Petro

 

Dankegon, ke viaj pensoj iris ankaŭ al Kjoko!!!