al Petro DeSmedt

Vigolzone (Piacenza, Italio), 16.1.2008

 

Kara Petro, mi ĵus eksciis, danke al Jessica, la sortobaton kiu falis sur vian kapon. Mi nenion sciis, kaj eĉ miris pro via longa silento. Mi senhezite kredas pri via absoluta senkulpeco. Tuj mi diru, ke mia certeco baziĝas ne sur blindaj simpatio kaj fido al via (nenecesa) ĵuro, sed sur konkretaj raciaj elementoj.

Mi konas vin de jaroj. Ni longe interŝanĝis niajn ideojn per korespondado, kiu poiome iĝis intima, tuŝanta niajn inklinojn, sentojn, ŝatojn kaj malŝatojn. Kaj ĝi estis sincera. Impresis min du apartaĵoj ŝajne flankaj sed, laŭ mi, signifaj. Ekde la komenciĝo de nia amikeco vi bone sciis ke mi estas animalisto, agnostikisto, kritika kontraŭ la katolika eklezio. Malgraŭ tio, vi neniam iel kaŝis vian ŝaton por viandaj frandaĵoj (eĉ konigis al mi viajn receptojn pri viandaj specialaĵoj) kaj neniam kaŝis vian katolikecon. Tio senvole atestas pri via sincero kaj ne-oportunismo.

Tial mi firme kredas vin homo “travidebla”, samkiel via tuta vivovojo: fakte en Belgio, Ĉinio, Japanio ... ĉie, ĝi disvolviĝis klare sub ĉies okuloj. Vian tutan vivon vi dediĉis al la praktikado kaj instruado de muziko, Esperanto, lingvistiko, vortara esploro kaj verkado: kaj tion vi faris ne celante akirojn monajn aŭ karierajn, sed simple pro la mensa kontentigo kiun tiuj noblaj aktivecoj nature havigas al inteligenta, sanmensa, kulturita, sentema homo. Jen la punkto! En la nuna mondo, dominata de la Dio Mono, ĉio ĉi estas malfacile kredebla.

Plej signifoplena estas la sinteno de via advokato. El via dua letero: “Nu honeste, ankaŭ mia advokato ne komprenas, ke iu povas labori senpage ... sen iuj kaŝitaj kialoj”. El via kvara letero: “La fakto, ke mi faris ĉion tion senpage kaj eĉ regule donis al ili iuspecajn donacojn pligravigas mian kazon, ĉar tio pruvas, ke mi deziris alispecajn repagojn”. El via sesa letero: “Feliĉe mi scias, ke (maloftaĵo) mia advokato konvinkiĝis pri mia sincereco”. Do necesis 20 tagoj, por ke li konvinkiĝu! Cetere, jam simple kiel “esperantisto”, vi estas, en la komuna konsidero, “utopiisto”, do strangulo, ne-normalulo, per si mem suspektinda ...

Tio tute ne mirigas kaj multe timigas min! Pro kelkaj aspektoj mia vivhistorio similas la vian. Mi, samaĝa kiel vi, dum 30 jaroj instruis en elementa lernejo, dum jardekoj instruis muzikon kaj Esperanton senpage, abunde rekompencata nur de la plezuro transdoni al aliuloj admirindajn kulturvalorojn, kiuj per si mem havigas al la homaj mensoj intelektan-emocian ĝuon. Do ankaŭ min povus iam ajn frapi la sama horora fiakuzo, kiu frapis vin.

Karaj blogovizitantoj, vi pensas ... ke io tia ne povas okazi al vi! Nu, karaj, vi eraras!” vi skribas en via 12a letero. Vi plene pravas. Tio memorigas min pri penso de Bertold Brecht: “Unue oni forportis ciganojn, kaj mi ne protestis, ĉar la ciganoj ŝteletadas; poste oni forportis komunistojn, kaj mi ne protestis, ĉar komunisto mi ne estas; poste oni forportis hebreojn, kaj mi ne protestis, ĉar mi malsimpatias al la hebreoj; nun oni venas forporti min, kaj neniu restis por protesti”.

Mi ne neas, ke la akuzo al vi direktita - eĉ se fare de mensa suferantino - devis esti serioze pritaksata de la juĝistaro. Sed mi ne havas vortojn por esprimi mian indignon pro du specifaj faktoj: la supraĵeco de la enketo (bazita nur sur skriba denonco de malsan-mensa virino, sena je pruvoj kaj atestantoj, okazanta 10 jarojn post la faktoj kaj post 10jara silento); la fizikaj kaj mensaj suferoj, kiujn oni trudas al vi antaŭ ol via kulpo estas pruvita! La internacia jura civilizo asertas “ĉiu devas esti konsiderata senkulpa ĝis la definitiva verdikto pri kulpeco”. Nu, de viaj leteroj oni ekscias serion da mensaj torturoj, perfortaj kaj humiligaj traktadoj, grave ofendantaj vian homan dignon. Jen kio estas netolerebla!

Mi opinias, ke tian senhoman troseverecon klarigas ia amasa “imit-psikozo” pri pedofilio kiu plagas nun vian landon (fama historia “imit-psikozo” estas tiu pri la “Sorĉistinoj de Salem”). Tiaj fenomenoj bedaŭrinde frapas ofte ankaŭ Italion. En la lastaj jaroj de la pasinta jarcento estiĝis “imit-psikozo” kontraŭ la marokanoj; poste estis la vico de la albananoj; nun la amas-akuzitoj estas la rumanoj; morgaŭ ... mi ne scias (verŝajne la ĉinoj). Tial mi varme konsilas vin ne elekti Italion kiel vian estontan loĝejon: vi povus esti akuzata, mmm ... ĉar flandro ...

Karulo, la ĉina konfucea saĝo konsilas eltiri bonon eĉ el la plej granda malbono.

Nu, estas via (kaj mia) kazo. Via tre doloriga sperto tamen pliriĉigas vin je kono de realaĵo, kiun ĝis nun ni ignoris: la realaj vivkondiĉoj de niaj fratoj en la karceroj de civilizita-riĉa eŭropa lando! De tio ni povas dedukti, kiaj estas la kondiĉoj en karceroj de landoj kiel Pakistano, Turkio, Birmo, Kongolando, Sudano ktp. ... Tio devas sproni nin al pli aktiva engaĝiĝo favore al la homaj rajtoj en la globa mondo!

Aldone, ĝuste en tiaj cirkonstancoj oni povas rekoni la amikojn veraj, disde la okazaj kaj/aŭ oportunismaj ... Tio ne estas malgranda gajno! (vidu la fabelon “La ekfajrilo” de Andersen).

Karulo, viaj leteroj estas (pardonu min!) tre ŝatindaj pro akurata observemo, preciza (ofte kruda) priskribo de la tagvivo en la “infero”, kaj, jes, ankaŭ pro la fajna humuro kiu karakterizas vin: ĝi plene plufunkcias eĉ en tiaj vivkondiĉoj. Ekzemple multe amuzis min viaj rilatoj kun via samĉelano ruktulo kaj TV-amanto, kiun vi - fidela al via didaktika inklino - klopodas iel “civilizi”. Mi certas, ke li eliros el tiu karcero iom malpli bruta ol kiam li eniris. Kaj pri vi, mi absolute certas, ke la sperto, anstataŭ detrui vin, spirite plijunigos vin! Viaj leteroj unuflanke (negative) igas min memori “La Proceso”-n de F.Kafka; aliflanke (pozitive) “Le mie prigioni” (“Miaj karceroj”, 1832) de Silvio Pellico: itala renaskiĝa patrioto ege suferinta dum dek jaroj en la misfama aŭstria karcero “Spielberg” (1820-1830). Lia taglibro iĝis klasikaĵo de la itala literaturo, kaj post la liberiĝo li longe plu verkis. Tiel okazos al vi - ne post 10 jaroj sed post kelkaj monatoj (malgraŭ ĉio, mi konservas ioman fidon pri la belga juĝ-sistemo kaj certas, ke vi estos baldaŭ rekonata senkulpa, ankaŭ laŭ la pritakso de unu mia amiko advokato). Kaj viaj “Leteroj el la Infero” iĝos Esperanta klasikaĵo (ĉefe danke al Paul Peeraerts).

Karulo, mi tre volonte skribus kaj telefonus al Kjoko, sed mi ne konas ŝian kompletan nomon nek ŝian telefon-numeron. Mi petas vin: tuj sciigu ilin al mi!

Mi forte ĉirkaŭbrakas vin kun mia tuta simpatio, solidareco, amikeco.

Samideane, Sen Rodin (Filippo)