Dendermondo, 16.01.2008


Morgaŭ mi "sidos" jam unu monaton. Mi ne povas kontroli, sed mi timas ke mi fakte ankoraŭ ne tute klare klarigis kaj resumis la akuzojn. Mi faros nun (espereble ne estas ripeto).

Mi klopodis (kaj sukcesis) instrui tri fratinojn, membrojn de la infangrupo "La Krokodiletoj" kaj konduki ilin al nivelo de profesia pianoludado. Por atingi tion (ekzerco estas sola rimedo, sed vere fari ĝin, vere regule ludi minimume 1 horon tage ne estas facile) mi klopodis kiom eble plej ofte, preskaŭ ĉiutage, instrui. Tio ne estas pagebla, eĉ ne por riĉaj homoj, tial mi faris ĝin tute senpage. La lecionoj okazis en la hejmo de la knabinoj, en (tre) malgranda pianoĉambro, situanta inter la apoteko kaj la vivoĉambro (ĉio senporda - la pianoĉambreto havas pordon). La ludado estis do aŭdebla, daŭre, en la tuta domo. Principe mi lasis la pordon malfermita, sed kiam klientoj estis, tiam la apotekistino venis fermi ĝin. Dum la 4 aŭ 5 jaroj ĉiam la tri knabinoj estis hejme, la patrino estis hejme kaj nur tre malofte la patro forestis, ĉar li ja ne laboris.

Nun, post pli ol 12 jaroj, la meza el la knabinoj, kiu la trian fojon estas en psikiatria traktado, suferas psikajn traŭmojn, emas vundi sin mem (memmutilacio), havas memmortigajn agojn, suferas anoreksion en plej alta grado (pezas 28 kg), subite verkis biografieton en kiu ŝi dediĉas 15 paĝojn al priskribo de monstraj perfortadoj, daŭraj dum 4 aŭ 5 jaroj. Mi ne jam legis la 15 paĝojn, ĉar ĉe mia enpreno mi ricevis sciigon, ke mi la postan ĵaŭdon povos konsulti mian dosieron; mi tuj, la sekvontan tagon skribe petis permeson konsulti ĝin fine de la semajno, sed ... oni ne vokis min! Nun mi scias ke tian peton oni devas fari nur en la ĝusta tago! Mi legis 7 liniojn dum la esplordemandado, kaj mia advokato rakontis al mi pri du aliaj "agoj". Pardonu, sed mi devos nun priskribi tiujn "agojn" por ke vi, kun mi, konstatu la absurdecon kaj neeblon.

1. En la pianoĉambro mi sidis inter la piano kaj la knabino kaj buŝe palpis ŝian vaginon (dum ŝi ludis?). Mi ekstaris, mia afero jam eksterpantalona kaj devigis ŝin suĉi (midzi?) min, kion ŝi devige faris kvankam ŝi trovis tion aĉa. Eble mi ne tute ekzakte memoras la priskribitan scenon, temas pri tiuj 7 linioj - sed estas preskaŭ ekzakte tiel priskribita!

Absurda kaj neebla! Eĉ ne fizike, ĉar la spaco en la ĉambro ne sufiĉas por tia gimnastiko. La pianoludanto preskaŭ (aŭ tute?) sidis dum ludado kun dorso kontraŭ ŝrankoj plenaj de ludiloj. Ofte okazis ke dum la leciono (precipe) la juna fratino venis por preni ludilojn el tiaj ŝrankoj (kio ĝenis, pli ol iomete, kvankam mi neniam grumblis). Se la pordo al la apoteko estis fermita, ĝi tamen neniam estis ŝlosita.

Kaj kiel la knabino (kaj mi) estus povinta poste normale konduti - ĉar ofte mi poste kun la familio manĝetis aŭ trinkis kafon - kun mi kaj la aliaj? Kial neniu el la aliaj knabinoj havis similan aventuron kun mi? Tiajn demandojn esplorjuĝistoj ne faras (al si)!

2. Dum la esplordemandado ĉiam revenis la demando: "Kiun specialan metodon vi havis por akiri koncentriĝon ĉe la knabino?" Ĉar mi neniam uzis tiun vorton ĉe miaj lernantoj (neniam estis manko de koncentriĝo!) mi ne havis respondon, kio kolerigis la esplorantoj, kaj ili kriis, kriegis, ke mi estas monstro, ke mi nur memoras malgravajn detalojn, sed ke mi prisilentas kaj mensogas pri la gravaj aferoj. Nu, eble bone ke mi instruu vin, ĉar intertempe oni (mi pensas ke oni = mia advokato) ankaŭ instruis al mi la idealan metodon por zorgi ke pianistino estu plene koncentrita: la profesoro ŝovu, dum daŭrigo de ludado, sian manon en la pantaloneto de la lernantino kaj karesu ŝin, fingrume ŝin! - Absurde? Nu, tio troviĝas (ŝajnas, ĉar mi ne jam legis) en ŝiaj deklaroj! Kial tiu metodo estis necesa nur por E., kaj ne por la aliaj knabinoj, tio restas nerespondita.

3. Iun tagon (pri tio mi scias nur tre malmulton) mi kondukis ŝin al la dormĉambro de la gepatroj por tie fiki ŝin en la gepatra lito. Kiel mi povis fari tion nerimarkite (intertempe do tamen inter alie ne venis sono el la pianoĉambro!), dum gepatroj, aŭ minimume patrino (mi neniam instruis dum fermotago de la apoteko) kaj la du fratinoj ĉeestis (ĉar laŭ mia memoro la sola pordo en la domo interne estis tiu de la pianoĉambro) ... pri tio mi ĝis nun nenie trovis klarigon.

Mi en tiuj 5 jaroj neniam estis en la dormĉambro de gepatroj! Unu fojon M. [la patrino] (kaj A. [la patro], se mi bone memoras) montris al mi la iom specialan koncepton de la domo, kaj la ĉambrojn de la tri knabinoj (mi pensas ke ĉiu havis apartan ĉambreton) sed en la nuna momento mi eĉ ne plu havas ideon kiel atingi la supran etaĝon (ne vere etaĝo, sed iun mansardejon, subtegmentejon ... super la apoteko).

Nur surbaze de tiaj akuzoj, de 1 sola (malsana) persono - nun 23-jara fraŭlino, tiam ĉirkaŭ dekjara, mi sidas ... pro la fakto ke antaŭ pli ol 40 jaroj mi jes ja faris ion punendan (kaj punitan!). La tuta afero ŝajnas al mi ridinda, neebla, nereala ... kaj verŝajne same al vi? Mi decidis esti tute klara, por ke oni ne faru al si imagojn! Hij zal wel iets onvoorzichtigs gedaan hebben! Sendube li faris ion misinterpreteblan aŭ intiman. Karuloj, gekaruloj, li nenion faris, kontraŭ eĉ estis eble tro atenta, krom ... ke mi akceptis ke foje M. fermis la pordon al la apoteko!

Jes, oni klopodas nun per ĉiaj rimedoj kaj kromvojoj trovi aliajn akuzojn kaj kulpigojn kaj suspektindaĵojn, ĉe aliaj lernant(in)oj kaj kontaktoj. Mi ne timas, kvankam la rakontoj de E., kaj la suspektigoj povus instigi aliajn malsanajn mensojn al similaj fantaziaĵoj (almenaŭ tiel sugestas mia samĉelulo). Mi tamen ne povas imagi tion, sed mi ankaŭ ne povis imagi, ke la gepatroj nur "neniam ion rimarkis aŭ suspektis" kaj apogas la filinon (ĉu nur pro timo "perdi" ŝin?).

Fakte ne estis mia intenco skribi tiun ĉi tekston, sed pro la fakto ke mi nun jam unu monaton suferas, kaj ĉar mi timas, ke vi havas neresponditajn demandojn, mi faris. Post legado de la dosiero - normale oni devos ebligi tion al mi, du tagojn antaŭ la nova pritrakto, de komence de februaro) - mi verŝajne skribos (aŭ korektos) pliajn detalojn. Cetere, mi supozas ke mi malkovros, ĉe legado plurajn aliajn neeblaĵojn.

Petro