Dendermonde, 15.01.2008.

Gekaraj,

Ĝis nun mi ricevis apogajn kartojn kaj leterojn de dek sep homoj, inter kiuj dek kvin esperantistoj (kaj neniu familiano, sed, atentu, iuj parencoj buŝe esprimis sin). Inter ili multaj, ĉiuj fakte, estas tre kuraĝigaj, tre honestaj, tre korvarmigaj kaj montris, ke nepre nia movado estas granda kaj sincera familio. Ivo skribis, ke ni eble ankoraŭ vivas tro malproksimaj (adjektivo!) unu de la alia, ne sufiĉe scias unu pri la alia. Mi pensas, ke mi tamen ofte sentas, kion mi ne detale aŭ ĝuste scias, ke en mia situacio, kiu de ekstere nepre devas aspekti tre suspektinda (kial oni tenas lin, se li ne estas kulpa?) tiom da homoj, kun kiuj mi tamen ne havis tiajn proksimajn senkaŝajn rilatojn, tuj reagas/reagis por esprimi siajn kredon kaj fidon, tamen supozigas tion.

Iuj esprimis miron, ke daŭris tiom da tempo antaŭ ol ili ricevis la unuan vivosignon de mi (ĉu vere "vivo"-signon?). Do mi nun klarigos la situacion. La 17an (lunde, 17.12.07) posttagmeze, post la unua esplordemandado - al kiu mi iris per aŭto, eĉ ne malŝaltis hejme mian komputilon, ĉar mi ja sciis, ke mi dum pli ol 40 jaroj nenion punindan faris! - oni ĵetis min (pardonu, oni kondukis) en la kelan karceron, usonstilan, sed kun dika ŝtala pordo kun luketo. Poste mi ricevis, tra la luketo, ŝmiritan buterpanon kaj kranakvon. Tie mi restis ĝis la sekvonta mateno. La sekvontan tagon mi estis kondukita al la juĝejo, kie la esplorjuĝistino post nova, fakte unudirekta! (ŝi diktis miajn respondojn - iam mi pli detale pri tio raportos) esplordemandado konfirmis mian malliberigon. Tagmeze (per telefono oni anoncis, ke mi venos, kaj ke oni konservu manĝon por mi) mi estis kondukita al ĉelo en la malliberejo. Post senvestigo, enskribiĝo kaj ricevo de la ĉi tieaj modaj vestaĵoj (kaj ŝuoj kun interne najloj ĝis la maleolo) mi ricevis mian manĝon. Feliĉe en mia monujo sidis dudek eŭroj (maloftaĵo). Vespere mi ricevis paperan sakon kun la kutimaj donacoj por novalvenintoj: peco da sapo, dentopasto, dentobroso, razosapo kaj razobroso, skribilo kaj unu koverto kun poŝtmarko (sed estis malĝusta poŝtmarko, neprioritata, ne plu valida) kaj unu folio da leterpapero, tabako kaj cigaredaj paperfolietoj. Tuj mi skribis leteron al Kjoko, se mi bone memoras. Pri la unua semajno mi ne tre multe memoras; ĉio nebuliĝis, kaj mi ne havis notlibreton por noti ion. Nun mi ĉiutage mallonge notas la pli malpli gravajn aferojn, ricevitajn kaj senditajn leterojn ktp.

Pro la alproksimiĝantaj festotagoj neniu interna servo ĉi tie normale funkciis. Poŝtmarkojn mi ne havis, leterpaperon mi ne havis, mia mono ankoraŭ ne estis disponebla. Ĝi alvenis en la mallibereja komputilo nur la 20an, kiel vi povas konstati el la ĉi-kune metita konteltiro.

Mia mendo por poŝtmarkoj revenis du- aŭ tri-foje, kun la mencio "mono disponebla ne sufiĉas". Mi ja havis nur 20 eŭrojn.

Feliĉe tamen, pro la festotagoj, alvenis ankaŭ donaca skatoleto de "Movado sen Nomo", kun malgranda notlibreto kaj skribilo. La 26an mi ricevis de la mallibereja pastro, kiu finfine tamen aperis post daŭra petado, sed restis nur duonminuton, kalendaron (de 2007!!!) kaj agendon ankaŭ por la restantaj tagoj de 2007a.

 

Aĥ, mi deziras plori pro memkompato ... mi morgaŭ aŭ postmorgaŭ daŭrigos eble pri "morto kaj vivo".

Kore,

Petro