Dendermonde, la 10an de januaro 2008.

 

 

Gekaraj,

mi scias, kaj estas kontenta, ke Paul igis miajn leterojn alireblaj al ĉiuj. Hodiaŭ mi ricevis tri leterojn, kiujn mi aparte respondos. Se vi skribas al mi, kaj deziras, ke mi respondu al vi, tiam bv. enmeti kunpoŝtmarkan koverton kun via adreso. Kial? Mi rajtas skribi kaj ricevi leterojn senlime, sed rajtas aĉeti nur 10 poŝtmarkojn en semajno, ĉar poŝtmarkoj estas „mono” kaj per ĝi oni povas aĉeti drogojn. Mi ankaŭ rajtas ricevi per poŝto nur 10 markojn, sed mi estas preskaŭ certa, ke respondkovertoj ne estas kalkulataj (jam spertis!). Dek poŝtmarkoj rapide uziĝas al Paul kaj al advokato!

Mi nun rakontu pri kelkaj amuzaj misideoj. Iu nevino diris al Kjoko: „Nu, se li estas senkulpa, kial li ne tuj revenas hejmen? Kial oni ne lasas lin foriri?” Tiel simpla la afero ja ne estas. Ofte oni ne okupiĝas (plej ofte) pri mia dosiero, kaj lasas ĝin en tirkesto. Plie, eĉ se hodiaŭ evidentiĝus, ke ne mi, sed iu alia estas la krimulo, tamen mi devos resti ĝis la difinita dato de „traktado de la liberigebleco aŭ daŭrigo de la senliberigo” ... do ĉiam kun intertempo de unu monato.

Iu amikino skribis: vi povas atingi min rekte per ... kaj tiam sekvis ŝiaj retadresoj. Gekaraj, malliberuloj ne vivas en la komputila tempo. Retaliron ni ne havas. Ŝajne ne estas limoj por leterumado, sed eĉ telefonado estas limigita je maksimume unu telefonvoko tage, kun 10-minuta daŭro maksimume, kaj oni devas matene per speciala mendilo anonci sin. Telefonado ankaŭ povas okazi nur post la 9a kaj mi pensas ĝis la 20a, kaj ne dum iu „moviĝo” de la internuloj.

Cetere, mi transiris de la enakvaria (= malantaŭ vitroj, en eta ĉambreto) vizito al la komuna, ĉetabla. La akvaria vizito estis por mi tro tortureca, i.a. ĉar mia aŭdkapablo multe malfortiĝis. Sed pro tio mi devis akcepti, ke mi nur 3 fojojn semajne povas havi vizitantojn. Fakte tio jam estas la sistemo de kondamnito, ĉar akuzito rajtas esti vizitata ĉiutage, sed akvarie. Ĉiam povas okazi (kaj ofte okazas) ke estas tro da vizitantoj (entute, la tuta grupo, por ĉiuj malliberuloj) kaj ... ke oni kun bedaŭro anoncas al vizitanto, ke ne plu estas loko! Ofte vizitanto devas atendi horo(j)n antaŭ ol esti enlasita.

Manĝo estas abunda kaj bona (nur mankas al mi de tempo al tempo – ofte! – bona taso da kafo). La medicina zorgado estas skandale neglektita. Mi estas konvinkita, ke multe da homoj en malliberejo malsaniĝas pro neglekto, aŭ eĉ mortas ...

Antaŭ ol skribi tiun ĉi „kontribuon” mi decidis, ke ĉi-foje estos mallonga teksto ...

Mia kazo graviĝis ... ĉar la fraŭlino pasintsemajne denove klopodis memmortigi sin. Pro tio oni ne liberigis min en Gento! Mia advokato ĵus rakontis tion al mi. Pri mia advokato mi poste donos detalojn, ĉar povus esti utile se iu kontaktos lin. Mi sciigis al li la ekziston de la blogo.

Dankon al ĉiuj pro kuraĝigo kaj helpo.

Petro.

P.S. Rigardu kaj studu foje la prezojn en tiu ĉi mendolisto mallibereja!

Proponitaj aĉetaĵoj