Dimanĉe, la 13an de januaro 2008a.



Mi ĵus finis tagmanĝon: estis oksovosta supo (iom tro da pipro!), terpomfritoj kun alosta ŝinko (al-osta ... ne Alosta, Alsta), abundĉampinjona saŭco kaj majonezo, ĉokolada pudingo (la duonan de ĝi mi metis en mian glaciŝranketon por manĝi poste, se mia kunulo ne ŝtelos ĝin.) Nu ja, li ankoraŭ ne perdis ĉiujn primitivajn sintenojn, ne atendu miraklojn de mia eduka talento. Nu, ni revenu al nia kokido! Tian abundan, bonan, luksan, tripladan tagmanĝon mi eĉ hejme ne ricevas. Pardonu, Kjoko ... kiu nun verŝajne manĝas buterpanon kun konfitaĵo aŭ elladan malmultekostan fiŝaĵon el Aldi! Bonan apetiton, Kjok!

Karaj konataj kaj nekonataj blogovizitantoj, vi pensas (aŭ eble forgesas pensi?) ke io tia ne povas okazi al vi! Nu, karaj, vi eraras! Ankaŭ mi pensis tion (pri mi mem!), ĉar neniun instigon (aanleiding) mi donis, pri neniu, eĉ nur eta suspektindaĵo mi kulpas, eĉ en mia cerbo ne estis ideeto pri fikado aŭ tuŝado de iu(j) el la infanoj! Do, se vi iam faris ion bonan (ja povas esti ke vi neniam faris ion bonan, iun senprofiteman edukan agon) jes ja al vi povas/povus okazi, ke trafu vin samaj instruaj travivaĵoj. Se pri io vi deziras informojn, bonvolu skribi al mi. Kaj ne timu! Ĉar nenio hontinda pruvebla aperos pri mi. (Nu, kiel mi povas esti certa pri tio? Ankaŭ la akuzoj, la teruraj, la monstraj akuzoj de E. estas fantaziaj, pornoziaj konstruaĵoj).

Eksteruloj vere tute ne havas (nu, Paul certe jam ekhavas!) ideon pri la mallibereja mondo. Iu tre kompata, tre bona, tre ŝatita, tre dankinda amiko (kaj lia edzino, por ke vi ne havu la juĝistecan ideon, ke temas pri samseksemulo) skribis, ke li baldaŭ, iun sabaton aŭ dimanĉon, vizitos min ĉi tie. Nu gekaraj, tiuj ejoj estas pli bone protektitaj ol mezepokaj kasteloj kaj deksepjarcentaj fortikaĵoj. Ne vi decidas pri vizito, aŭ ĉiuokaze vi nur parte, sed ankaŭ mi - ĉar mi devas esprimi mian deziron pri via vizito, pere de letereto (raporto en nia ĵargono) al la estimata honorinda direktoro ... aldoninte kopion (kiun vi perletere, nepre per normalpoŝta letero) de via identiga karto. Post funda kontrolo en komputilo (mi supozas) ĉe diversaj instancoj, diversaj hierarĥioj decidas pri via fidindeco kaj allaseblo. Tiam mi ricevos sciigon pri tio, subskribas la decidon de la hierarĥio kaj redonas la dokumenton por ke ĝi estu gardita ĉe Cerbero (la pordogardist(in)o) kaj ĉiumomente, dumvoje la dokumento povas perdiĝi!!! Kaj ... dimanĉe oni ne permesas vizitojn (ĉar ne estas sufiĉe da gardistoj dum la semajnfino) kaj sabate rajtas havi vizitanton nur tiu kiu dum la tuta semajno estis sen ili. Plie oni rajtas nur maksimume tri vizitantojn samtempe kiaj nur tri fojojn en semajno dum bone difinita horaro. Vizitanto ofte unu horon antaŭe devas enskribiĝi kaj pacience atendi enlason sub gvido de afabla aŭ malafabla gardisto. Se vizitanto venas eĉ nur unu minuton post la anoncita horara tempo, li/ŝi ne estos enlasata. Nepre oni ankaŭ lokigas ilin en la suferantaro, ĉar ja "amiko de amiko estas mia amiko!".

Foje ankaŭ okazas ke la vizitoto ne estas libera (nu ja, neniu estas libera ĉi tie, sed mi celas "libera, disponebla" en sia mallibereco) ĉar oni ĵus esplordemandas lin, aŭ administrumas lin. La justeco ja devas havi sian kuron!

Ĝuu vian nunan liberon, gekaruloj!



Petro



Eble mi morgaŭ skribos pri mia spirita kaj pluma batalo. Sed ... el tiu ĉi periodo naskiĝos nova Renato! - Kiam mi edziĝis mi konstatis ke en la katolika mondo mi (Petro, Pierre, Petrus) ne ekzistas, ĉar ĉe bapto la (ebria?) pastro enskribis min sub la nomo RENATO! (Renatus, verŝajne).

[Tiu ĉi teksto estis verkita de Petro, sendita paperletere al Paŭl kaj Tina, kaj tajpita de Tina kun la permeso de Petro. Petro mem ja ne havas retkonekton en sia ĉelo.]