Dendermonde, 12.01.2008

Gekaraj blogvizitantoj,

Paul klopodis viziti min vendrede la 11an, sed ne sukcesis. Jam antaŭ pli ol unu semajno oni diris al mi, ke ĉio estas en ordo, ke li povas veni. Mi do atendis lin ... sed kiam li anoncis sin, kune kun Kjoko, ĉe la enirejo montriĝis, ke li ne estas en la listo. Mi klopodis informiĝi pri la kialoj, sed ... ĉiu agas kvazaŭ la nazo sangas (flandra esprimo! serĉu en mia vortaro ĉe neus: hij doet alsof zijn neus bloedt! ... Se ĝi ne enestas ... tiam estas korektinda, aŭ pli ĝuste, aldoninda. Mi scias, ke en Zamenhofa proverbaro estas uzebla esprimo.) Feliĉe kaj hazarde mi disponas pri kopio de la identiga karto de Paŭl, kaj povas lundon lanĉi novan klopodon. Ĉu mi ne jam diris, ke la mondo renversiĝis, kaj ke nun ĉe ni uziĝas la iamaj komunismaj moroj de ĉikanado? [Pri tiu provo viziti Petron, vi povas legi la bloĝaĵon de Paŭl]

Kun ĝojo kaj fiero mi povas sciigi al vi,ke mi iomete plenumas edukan taskon ĉi tie - espereble oni ankaŭ ne punos min pro tia nova krimo! - ĉar mia samĉelulo evoluis, li nun ĉe ĉiu kvara aŭ kvina profunda rukto "pardonpetas"! Eble li forlasos la lokon kiel plievoluinto. Hieraŭ vespere mi tamen iom timis, kaj diris tion al ĉefino ĉi-tiea, ĉar li komencis ĵeti kaj rompi telerojn, ekkriis kaj frapis pordojn kaj murojn, kaj metis - kiel ĉiam kiam li koleras - la televidon je plena laŭteco. Ŝajnas, ke lia edzino antaŭ tri tagoj alportis, post akceptita peto al direktoro de la edzo, libron por li, sed li ankoraŭ ne ricevis ĝin ... kaj ... mi jam post nur kelkaj horoj estis ricevinta libron, kiun Kjoko (kun bedaŭrinda Paŭl) kunportis por mi. Mi petis al ŝi kunporti japanan lernolibron por ke mi plenigu mian ripoztempon per utilaĵo. Eĉ se mi mortos tie ĉi ... eble en la ĉielo ankaŭ iuj japan(in)oj deĵoras?

Ivo, via "Movado sen Nomo", hazarde aŭ intence, kontrabandis valoraĵon enen!!! En la skatolo, kun mi ricevis okaze de Kristnasko kaj Novjaro, sidis rulaĵo de mentaj disketoj "King", kaj ili estas pakitaj en metalfolio. Multaj samsortanoj ĉi tie estas pretaj bone pagi por tia(j) folio(j), ĉar tia folio estas pli komforte kaj agrable uzebla ol la kovriloj de la konfitaĵpotetoj [vidu pri tio la sepan leteron]. Sendube "Movado sen Nomo" ne plene konscias pri la revolucia kaj limleĝa "bona ago".

Mia estado kaj restado tie ĉi havas ankaŭ vivosavan celon. Mia advokato sciigis al mi, ke oni hezitas kaj ne povas liberigi min, ĉar tiam la akuzintino pensos, ke oni ne kredas ŝin, kaj eble faros suicidon (memmortigon). Cetere li diris, ke ŝi antaŭ nelonge, sed mi forgesis demandi ĉu antaŭ aŭ post la decido de plilongigo de mia "sekura gardado", faris novan klopodon. Li ankaŭ diris, ke ŝia eventuala sukceso povus esti fatala por mi. Mi ne bone komprenas, ĉar mi tute ne rilatas al tio, kaj mi absolute ne prikulpas ŝian malsanon. Kial oni ne serioze ekzamenas faktojn? En ŝia familio la memmortigemuloj (kaj "malsukcesaj" tiaj klopodoj) abundas! Nu, sufiĉas, ĉar mi ne volas enuigi vin per "mia kazo".

Kjoko sentas sin forlasita de la tuta mondo. Ŝi havas la impreson, ke nur Paŭl helpas ŝin. Estus bona ideo, se iu sendus al ŝi karteton kun kuraĝiga frazeto (por akiri ŝian adreson simple sendu mesaĝon). Ke ŝi ne ricevas sufiĉe da apogo iomete (aŭ iom, aŭ tre) estas ŝia kulpo, ĉar ŝi neniam estis sufiĉe afabla, amema en siaj rilatoj kun la ekstera mondo. Eble ankaŭ mia kulpo, ke mi ne sufiĉe devigis ŝin partopreni en socia (kaj esperanta) vivo. Mi scias, ke ŝi havas malmulte da tempo por tio, sed tamen, kun iom da bona volo, ŝi povus pli bone integriĝi (se tiu vorto ekzistas). En ĉiu vivo ja venas tempo, kiam oni bezonas nepre apogon de pli ol unu persono. Tro subite vivo povas ŝanĝiĝi! Ni (Kjoko kaj mi) estis nun ĝuste en plej feliĉa etoso! Ni estis, kiel oni diras, perfekte feliĉaj, kaj jen la atombombo!

Daŭrigos lundon!

Petro

[Tiu ĉi teksto estis verkita de Petro, sendita paperletere al Paŭl Peeraerts, kaj tajpita de tiu ĉi kun la permeso de Petro. Petro mem ja ne havas retkonekton en sia ĉelo.]