Dendermonde, 9.1.2008

Ne scias mi, ĉu Agnes Geelen jam konas mian situacion kaj jam legis pri miaj travivaĵoj. Se ne, bv. atentigi ŝin. Por iom klopodi eligi grimacan rideton sur miaj lipoj mi ekskribas:

Mi estas homo (laŭ la esperanta signifo de la vorto!), kiu hejme konstante vivas en scienca kaj kultura etoso, kiu vekiĝas (vekas sin) per la klasika radio Klara, kaj banas sin en tiu muziko la tutan tagon ..., kiu fojfoje rigardas televidon, sed tiam preskaŭ ekskluzive Canvas. Se mi povus per pagado atingi, ke oni malkonektu la televidon en mia nuna nesto, mi farus. Mia samĉelulo pagas, proksimume kvin eŭrojn semajne, por la mirakla skatolo! La tutan tagon, ekde la 6a matene, kaj minimume ĝis la 2a nokte ... ofte ankaŭ poste, kaj dum la nokto bruas kaj brilas nun ... TMF. Tio, kion mi jam sukcesis atingi, estas ke la sono ne plu estas je maksimumo. Por tion atingi mi petis, petegis, klopodis konvinki mian maĉoan (nepre bezonata neologismo, mi supozas?) samĉelulon.

Naŭzas min ne nur la sono (kiu fakte meritus seriozan studon pri banaleco, sensignifeco, aŭtomatismo, artefariteco, prilaboreco), sed la sugestaj, erotikecaj, vulgarecaj bildoj rodas mian animon.

Kaj ĉion tian mi devas akcepti, kvankam eĉ ereto da kulpo ne estas en mi. Tion mi devos akcepti kiel punon por aferoj (malgravaj) kiuj okazis antaŭ pli ol 40 jaroj (kaj pro kiuj mi jam spertis enmalliberejan tempon), sed kiuj aliflanke tre favore influis kaj direktis mian karieron, ĉar sen ili mi estus estinta sekiĝinta ĉioscia mezgrada primatematika instruisto.

Ekzistas proverbo esperanta (kaj alilingve), ke per tro laŭta kriado pri senkulpeco oni kulpigas sin, sed mi nepre devas ripeti: dum pasintaj pli ol 40 jaroj mi nenion hontindan faris, eĉ ne en pensoj! Multaj diros: "Nu ja, li estis riskema, li promenis ĉerande, li palpis la limojn, li verŝajne tamen iun kareseton faris!" Nu, kredu min, eĉ tion ne. Imagu al vi mem, ke vi estus en tia situacio, kaj tio jam dum preskaŭ monato?

Sed mi vere ne ŝatas kaŝi ion. Mi ja ne devas honti. Mi scias, ke tiaj aferoj estas priskribitaj nur en hagiografioj, kiuj vomigis min ĉe legado.

Eksterulo, naivulo, honestulo, normalulo nun diros: nu ja, kial vi ne simple rakontas la tutan veron al la esplorjuĝisto? Mia respondo: li/ŝi tutsimple ne lasas vin paroli, tuj krias, ke ne kredas vin, tuj kriegas, ke vi mensogas, primokas vin (precipe se vi havas vivstilon alian ol li/ŝi havas. Gekaraj, vi tutsimple ne povas imagi kun kia antaŭjuĝo mi (oni) estas traktita ĉi tie. Vi ankaŭ ne povas imagi kia sopiro por normale paroli kun vi, geverduloj kaj geveruloj, bolas en mia interno. Ĉiun leteron, ĉiun letereton, kiun mi ricevas, mi legas minimume dudek kvin fojojn, kaj en ĉiuj direktoj!

Esperanto restas mia energia fonto kaj spirita apogilo malgraŭ ke mia nuna situacio estas sekvo de mia Esperanto-agado! Mi petos al Kjoko, ke ŝi sendu al vi iun dokumenton, kiun ŝi ĵus elfosis el miaj tirkestoj, por montri/ilustri kian eksterordinaran nivelon mi atingis kun la tri knabinoj.

Ĵus la gardisto envenis en la ĉelon por forpreni la aĉan kristnaskecan arbustetaĵon, kaj anonci, ke la festa periodo finiĝis.

Mi baldaŭ ekverkos serion da artikoletoj, ne pri mia kazo, sed ĝenerale, en la nederlanda, kaj klopodos send(ig)i ilin al kelkaj gravuloj, precipe kaj unualoke al Martine Tanghe (kiu ĵus nun preparas elsendon pri la malliberaja situacio en nia lando) sed ankaŭ al kardinalo Danneels kaj al Marcel van Nieuwenborgh (libera ĵurnalisto de De Standaard). Marcel kelkfoje havis kontakton kun mi pri Ĉinujo.

Ĵus oni enportis al mi la hodiaŭan poŝtaĵon, 2 (aŭ 3) leterojn, unu de Kjoko kaj duoblan de gePeeraerts. Dankon! Estas pli ol helpo (kvankam mi ploregis), estas vivmanao. Mi tuj reagu.

Mi mem jam havis ideon pri internacia ago/reago sed ne kuraĝis peti ĝin al vi, kaj timis enmiksi, danĝerigi Esperanton. Aliflanke ĝi povus servi aŭ montri (finfine) la forton de nia lingvo/movado. Precipe se ni, per Esperanto, povus eniri la neesperantajn naciajn kaj internaciajn amaskomunikilojn. Nur ... en la teksto de Kniivilä estas verŝajne erareto, ĉar mi ne certas, ĉu la fraŭlino estas en "fermita psikiatria kliniko". Mi nur certas, ke ŝi trian fojon estas sub psikiatria traktado (ĉar tio estas menciita en la tekstoj de la juĝejo). Mi scias, ke mi mem skribis, ke ŝi estas en psikiatria kliniko, sed tio ne estas scio, estis nur supozo, eble prava supozo, sed mi devos relegi multajn tekstojn por certiĝi. Mi proponas do ke la frazo kun "en fermita" estu ŝanĝita al: ... paciento kiu jam la trian fojon estas sub psikiatria traktado. KAJ JES! Li lanĉu la tekston! Bv. danki mianome Kniivilä(n). Li povas skribi al mi, sed ne devas) kaj Lodchjon.

Kaj nun sekvas la respondo al la bela letero de Tina. Jes, Tina, estis bona ideo gajigi min per la pritrakto de la "avantaĝoj" de mia nuna situacio. Tio helpas por travivi! Multe helpas! Kaj jes, ankaŭ mi kredas ke ĉio finfine enordiĝos ... sed nepre ne se mi (ni) restas pasivaj, nepre necesos batali kaj eĉ forte batali, plenforte.

Kara Tina, vi finis vian leteron per "Let goed op je gezondheid". [Bone prizorgu vian sanon]. Nu, nepre, kaj nepre mi devos fari tion mem, ĉar neniu alia zorgas ĝin. La medicinaj zorgoj tie ĉi estas terure neglektataj. Ankaŭ la spiritaj! ĉar la katolika pastro okupiĝas/zorgas pri neniu aŭ nenio (eble tamen pri sia salajro).

Sufiĉas por hodiaŭ.

Plej kore, gaje kaj optimisme.

Petro

P.S. Dankon Paŭl, ke vi akceptis dediĉi pli ol duona horo de via valora tempo al bibilado kun Kjoko. Ŝi, eĉ pli ol mi, bezonas apogon kaj helpon. Hodiaŭ mi ricevis de ŝi tre filozofian leteron. Netolereble kiel ŝi suferas kaj estas nelogike punata.

[Tiu ĉi teksto estis verkita de Petro, sendita paperletere al Paŭl Peeraerts, kaj tajpita de tiu ĉi kun la permeso de Petro. Petro mem ja ne havas retkonekton en sia ĉelo.]