Karaj Ivo kaj Paŭl,

Por ŝpari monon kaj tempon mi skribas responde al vi ambaŭ samtempe. Bona ideo, Paŭl, ke vi igis miajn leterojn, almenaŭ parte, alireblaj al ĉiu. Fakte, nur ekde hieraŭ vespere, ĉar Kjoko nomis min stulta naivulo (prave!) mi tute (?) renormaliĝis kaj komprenas la veran veron: mi celas la unuan paragrafon de mia hieraŭa letero al Paŭl! Mi realigis eksterordinaran, belan kaj gravan projekton kun la infanoj, laŭdita en radio kaj televido kaj ĵurnaloj (vere, mi povas pruvi tion; Kjoko trovis interesajn dokumentojn), sed pro mensmalsaniĝo de unu el la knabinoj ĉio (la tuto) iĝis malfidinda, duba kaj fia!

Ivo, ankaŭ vi ne vidas tute klare la situacion. Vi skribas: "Mi esperas, ke baldaŭ atingos vin la rezulto de la apelacio kaj ke oni liberigos vin surbaze de nefidindeco de la akuzinto." La faktoj: eĉ se la vero aperos hodiaŭ, oni liberigos min plej frue komence de februaro, ĉar nur tiam finiĝos la periodo de nova malliberigo! Ĉio ĉi tie estas severe regulita! Kaj: oni tutsimple povos malliberigi min (eĉ puno de pli ol dek jaroj) surbaze de supozoj, indikoj sen iu ajn pruvo!!! Kaj oni verŝajne eĉ ne pridemandis la fraŭlinon pro kompato pri ŝia sanstato!

Mia hernio (kiu vere igis min paniki komence) ne tro suferigas min. Mi preskaŭ ne plu ĝin sentas (kaj nepre ne estis komedio aŭ streĉo, ĉar jam antaŭ la enkarcerigo mi ĝin sentis).

Ĵus mi devis forlasi la ĉelon, transloĝiĝi dum iom da tempo, ĉar necesis "granda priesploro de la ĉelo" ... mi devis senvestiĝi (ĉe iuj gardistoj tio estas por ili ĝuinda afero, kaj granda humiligo de la viktimoj; ĉe alia ĝi estas nura bedaŭrinda neceso pri kiu li, senvorte, pardonpetas!!! ankaŭ inter ili estas fiuloj) ... kaj post dudeko da minutoj estis rekondukitaj al nia jam hejmeca (????) ĉelo.

Pardonu, ke mi tiel longajn leterojn skribas, sed nur tio permesas al mi travivi, almenaŭ provizore.

Plej kore,

 

Petro

P.S. Mi ne toleras blankajn paĝojn ... tial ... ĉu vi scias, aŭ povas imagi, ke iuj homoj (i.a. mia samĉelulo) rezignas pri apelacio (protesto) kaj do ŝajne rekonas sian kulpon?

Mi klarigas:

1) La restado dum tuta tago (plej ofte de 9:00 ĝis 18:00) en ĉeleto (0,85 m x 1,00 m) en la kelo de la juĝejo (Justicpalaco en Gento) estas en si mem preskaŭ netolerebla torturado. Eĉ se oni traktas vin kiel unuan, vi devos atendi ĝis la lasta kulpigito estas traktita. Tagmeze vi ricevas panon kun akvo.

2) Imagu, ke vi estas malsan(et)a aŭ suferinto de sendrogigo!! = la okazo de mia samĉelulo.

3) La apelacio/protesto estas pagenda, relative multekosta, kaj precipe se vi havas Pro-Deo-advokaton (kiu plej ofte vere nur kakas sur vin) protesto estas senefika.

4) Se la esplordemandado ne estas finita (mia kazo), vi nepre ne liberiĝos. Mi supozas, ke mia advokato devigis min apelacii por ke oni poste ne diru "li nepre ne estas senkulpa, ĉar li eĉ ne protestis!"

5) Oni ne tuj liberiĝas eventuale, ĉar la apelacio estas traktita je la fino de la antaŭvidita difinita tempolimo de 15 tagoj. La verdikto validas por unu monato. Do la gajno de libereco estas nur dusemajna (en la komenco, unuaj ses monatoj, la periodoj estas monataj).

6) Se via apelacio ne estas akceptita, vi jam nepre restos du semajnojn pli longe en la malliberejo, ĉar la nova monata periodo komenciĝas ekde la oficialigo (nederlande betekening) de la decido.

7) Eĉ se la komisiono liberigas vin, la prokuroro povas revoki la liberigon (ankaŭ li rajtas apelacii) ....

Haleluja! Haleluja! Haleluja!

 

[Tiu ĉi teksto estis verkita de Petro, sendita paperletere al Paŭl Peeraerts, kaj tajpita de tiu ĉi kun la permeso de Petro. Petro mem ja ne havas retkonekton en sia ĉelo.]