Dendermonde, 7.01.2008

 

Mi ĵus pripensis ion, ion gravan, ion (sur)realisman. Sen la akuzo de la fraŭlino ... mia laboro kun tiuj, kun ĉiuj infanoj estus estinta mirinda admirinda afero kaj atingo. Ĉiu el ili eksterordinare multon lernis de/ĉe mi, akiris scion, akiris pli da memfido, evoluigis sian personecon. Mi rilatis al ili kiel patro al siaj gefiloj, libere, instrue, gvide ... nur iom pli atente, iom pli distance, malpli "intime"... ĉar neniam mi prenis iun sur miajn genuojn, neniam iun karesis, neniam iun kisis! Kaj nun, pro tiu unusola kulpigo/akuzo ĉio iĝis malpura kaj malbela! Kaj tio neniam estos riparebla, tio neniam plu iĝos al iu kredebla! Imagu tion al vi! - Kaj ĝuste al tiu familio mi plej multe donacis, eĉ nekalkuleble multe (pli malpli ĉiutagaj lecionoj dum kvin jaroj; ĉiujn miajn muzikpartiturojn; riĉegan bibliotekon; ekskursojn mi faris kun la familio; filmbendojn mi donacis; al ĉiu knabino mi donacis malgrandan radio-aparaton) kaj pro malsaniĝo de unu el la knabinoj nun mi sidas ĉi tie. Komprenu kiu povas! Kaj en 4 jaroj mi sukcesis konduki ilin, ĉiujn tri, al nivelo de pli ol unua premio konservatoria ... Tion mi povas pruvi. Ĉu mi ne superas Magritte laŭ surrealismeco?

 

Vere, mi ne estis aŭ estas pedofilo aŭ samseksemulo! La punindaj kaj punitaj faktoj de antaŭ pli ol kvardek jaroj (kiujn iu konata esperantisto konsideris sia morala devo rakonti al iu ajn!) estis de tute alia speco. Ili estis sekvo de mia endoktriniĝo katolika, de mia kredo en miaj tiamaj instruistoj, kiuj zorgis, ke mi "virge" eniris la mondon. Temis pri tro aktiva priseksa instruo, pri malfrua pubereco ... la "viktimoj" estis apenaŭ pli aĝaj ol mi! Sed tamen, pro ĝi, min nun ree estas punata. Sed poste mi neniam plu faris ion maldecan!

 

Kore,

 

Petro

[Tiu ĉi teksto estis verkita de Petro, sendita paperletere al Paŭl Peeraerts, kaj tajpita de tiu ĉi kun la permeso de Petro. Petro mem ja ne havas retkonekton en sia ĉelo.]