Dendermondo, 7.01.2008

Karaj,

vi trankvile povas skribi al mi en iu ajn lingvo, ĉar oni malfermas leterojn nur por kontroli, ĉu sidas poŝtmarkojn en ili - oni rajtas ricevi perletere maksimume 10 poŝtmarkojn - sed ankoraŭ pli por kontroli, ĉu drogoj sidas ene.

Pri kio oni pensas tie ĉi? ... se entute pensi oni kapablas! Nepre pri ekstere, nepre pri hejmo, nepre pri edzino, nepre pri geamikoj, nepre ... pri la nekompreneblo kaj nekomprenemo de la "normala" mondo. Oni pensas pri aferoj, kiujn oni normale timas (atendado en stacidomo k.t.p.), sed kiujn oni ĉi tie ... sopiras. Tina preĝis por mi, nu ... ankaŭ kardinalo Danneels! Mi sendis al li inviton viziti min, ĉi tie, kaj hodiaŭ mi ricevis de li salutkarton. Haleluja! Haleluja! Mi esperas, ke li ĝuos sian konjakon kun la postmanĝa kafo.

Tina pravas, kiam ŝi supozas, ke mia situacio pliproksimigas min al mia edzino Kjoko, kaj Kjoko al mi ... sed kio pri la aldonaj suferoj, kiujn ŝi suferas pro la situacio. Sed ŝi batalas. Ŝi multe helpas. Hodiaŭ mi ricevis de ŝi ekzempleron de iu programfolio de "hejma koncerto" kiun mi, ĉe iu familio en Dendermondo, organizis je dimanĉo, la 27an de novembro 1994a je 15:30. Sur ĝi estas nepre gravaj informoj por mia advokato. Bonege! Bonege! Bonege!

Jes, Tina, planojn mi faras! Antaŭ ĉio: kiom eble plej rapida forkuro el tiu ĉi lando. Mia naŭzo atingis kulminan punkton, kredu min!

Plia avantaĝo (finfine vi ankoraŭ iĝos ĵaluzaj, kredu min gesinjoroj!) estas, ke la ideala loko por ekscii eksterdube kie estas viaj veraj geamikoj, ankaŭ estas tiu ĉi benita!

Kaj jes, iam (almenaŭ se mi sukcesos eliri vivanta, pri kio mi ne certas!) mi "humure kaj gaje" rakontos pri la vivo en tia ne-sufiĉe-bone-konata-kaj-benita loko ... Bone konservu miajn leterojn, kiujn ĉiu ajn rajtas legi.

Kjoko en sia letero skribas, ke ŝi klarigis al vi la diferencon inter "malantaŭvitra" kaj "ĉetabla" vizito. En la unuaj du semajnoj oni rajtas havi viziton nur en speco de akvario. Laŭ la mallibera flanko estas ĉambreto (1,00 x 1,00 m) kun seĝeto, antaŭ la nazo dika fenestro (kiu tralasas nur etan parton de la febla voĉo de Kjoko) ... sub la nazo, tre verŝajne kaj certe en numero 1, registra aparato. Laŭ la libera flanko, pli granda, pli longa koridoreca ĉambro, kun seĝeto kaj la alia flanko de tiu sama dika fenestro. Ambaŭflanke, ĉe ekstremo, fermita kaj ŝlosita pordo fenestrita. Post la vizito oni estas nur supraĵe kontrolita.

Ĉetabla vizito: oni sidas ĉe tabletoj, apud samsortanoj, ... daŭro estas pli longa ... estas ebleco el aŭtomato eligi trinkaĵon ... sur iu trono sidas gardisto. Oni ricevas sur la mano nevideblan stampon, kaj se oni metas manon sub iu speciala aparato, oni kontrolas, ĉu eniris kaj eliris sama kvanto da brutoj. Ĉe la reveno oni devas ŝafare eniri iun atendejon, poste unu post la alia devas tute senvestigi sin, ricevas eĉ novan subpantaloneton (ili ne ŝatas mane traserĉi la fekitajn!) ... kaj fojfoje oni esploras la enhavon de la anuso (homo, lernu modeston! estu tolerema!) ... kaj tamen ĉiutage oni kunportas de tie drogojn!!! Ankaŭ por la posta foruzo de la drogo oni bone zorgos, kaj mi tuj klarigos al vi kiel! Trinku iom de via kafo!

Regule, vendrede, ni ricevas amason da malgrandaj buterskatoletoj (nu, fakte estas Becel kun omega-3-grasoj pro nia sano!) kaj konfitaĵoskatoletoj, sed ĉiuj samspecaj (persiko dum 3 semajnoj, poste fragoj dum ...?) Sed tiuj konfitaĵoskatoletoj estas tre utilaj! Ili havas la ĝustan grandecon por fermi la deflutruon de la lavabo! Ĉar la konata problemo de iamaj komunismaj landoj (absoluta manko de ŝtopiloj) estas same kutima en niaj ripozejoj. Plie, la kovriletoj, kiujn oni forŝiras por malfermi la skatoletojn, estas metalaj kaj oni nepre bezonas ilin por varmigi, fandi la drogojn! Nepra savilo por la granda parto de miaj samsortanoj! Fumi la drogojn oni faras dum la promenado. Mi ankoraŭ ne promenis, do ... ankoraŭ ne fumis. [ŝerco!].

Ĵus oni portis novajn littukojn. Feliĉe estas malpli da truoj kaj ŝiroj ol en la antaŭaj. Vi ne povas imagi kian materialon ni ricevas ĉi tie. Ĵus, reveninte de la Kjoka vizito, mi ricevis novan subpantaloneton, kaj mi supozas, ke pro mia akuzo mi ricevis pantaloneton kun mezuro de okjara knabino. Feliĉe, ke mi ĵus legis en Humo, ke ni vivas en erao de malgrandiĝo de penisoj. Cetere, tion mi jam supozis pro la amaso da proponoj en mia reta poŝtkesto pri penispligrandigo. Nu ja, mi tamen jam atingis la penopaŭzon.

Ĵus revenis mia mendilo por telefonkredito, ĉar la mono en mia konto ne sufiĉas. Ĉio ĉi tie, krom manĝo kaj loĝado, estas pagenda. Eĉ la teksto de mia protestkomisiono, kiun mi ricevis, kostas preskaŭ 20 eŭrojn. Kaj la kosto de trinkaĵoj, de frandaĵoj estas multe pli alta ol en via mondo ... Tamen, mi korektu: fakte mi havas sufiĉe da vestaĵoj, eĉ subvestaĵoj.

Televido en ĉelo: oni devas mendi kaj subskribi kontrakton. Kostoj: € 5 en semajno. Bedaŭrinde mia samĉelulo faris tion (al li mono ne mankas!) kaj por mi la aparato, almenaŭ kiel li uzas ĝin, estas plia torturado. Nokte okazas de tempo al tempo, ke la aparato iĝas senkurenta, kaj tuj estas frapado, kriado, protesto el ĉiuj ĉeloj, kun laŭtegaj "Hoeren! Hoeren! Hoeren!" [putinoj, putinoj, putinoj]. Mi ne bone komprenas la rilaton, sed intertempe mi lernis ke estas pro la fakto, ke la plimulto de la gegardistoj estas inoj, sed ĉu ili estas fivirinoj vere, ... tion mi ne scias, kaj supozas cetere, ke ne. Kompreneble estas grandega diferenco inter unu gardisto kaj alia. Pri tio oni povus verki interesajn librojn, sed pro tio oni ankaŭ ne bone lernas la regulojn, ĉar kio licas al bovo, ne licas al ... Iuj estas veraj ma(j)stroj en humiligado. Ne mirigas min, ke oni trovas en la Sint-Jacobsstraat [la strato de la malliberejo] aŭtojn kies radringoj forblovis sian enhavon. Ŝajnas, ke multaj gardistoj preferas meti/parki sian aŭton iom malpli proksime de sia laborloko.

Kaj koni la regulojn estas treege grave. Ĉiumatene je la 5:45 kun la rubujo (simbolo?!) oni transdonu la "raportfoliojn", do ĉiujn petojn, mendojn, ktp. Do, kiam mi estis enŝlosita mi tuj petis (marde), ke mi ĵaŭde (la tagon antaŭ la decido de la komisiono) povu legi mian "dosieron". Mi pensis, ke ĉio do estas en ordo ... sed ĵaŭde mi ne rajtis dosierumi, ĉar mi tiun matenon ne estis petinta tion! La raportfolioj ja validas nur dum unu tago kaj devas esti transdonitaj en la ĝusta momento. Cetere, se la rubujestro tro rapide forkuras ... vi havas malbonŝancon kaj devas atendi plian tagon...

La katolika pastro tie ĉi ŝajne estas nur profitulo, ĉar neniam oni sukcesas vidi lin aŭ paroli kun li. Gekaraj, mi vere ne estas grumblulo, vi scias tion, sed iom post iom mi lernas ĉi tie tiun arton.

[Tiu ĉi teksto estis verkita de Petro, sendita paperletere al Paŭl Peeraerts, kaj tajpita de tiu ĉi kun la permeso de Petro. Petro mem ja ne havas retkonekton en sia ĉelo.]