Koncerne min:

ĉiu rajtas legi miajn leterojn!

Infero, la kvinan de januaro 2008.

Mi esperis (eĉ pli-malpli certis), ke oni estus (provizore) liberiginta min en Gento ĉe la protestkomisiono, sed anstataŭe mi estis tie traktita kiel pervertulo, malpurulo, degeneriĝintulo, monstro, kaj do la provizora malliberigo estas (neredukteble) plilongigita unu monaton. La torturado la 3an de januaro estis neimagebla! Mi estis ŝlosita en ĉeleton, kun dimensioj 0,85 x 1,00 m (malpli ol kvadratmetro!!!) de la 8:30 ĝis la 19:00 vespere, ricevis tagmeze buterpanon kun plasta pokaleto da kranakvo ... sed tamen rajtis peti pis-eblecon! Mi (8-ope) estis kondukita en speciala ĉelbuso kaj tutan tempon manĉenita ... al Gento. En la ĉeleto mi ne estis katenita, la pordo havas truon, tra kiu oni devas ŝovi la katenitajn manojn por senĉeniĝi kaj poste inverse por reĉeniĝi. Kiam oni prenas vin por iri al la komisiono oni remetas la manĉenojn (ĉi-foje kun la brakoj surdorse) kaj metas iun kordeton, kaj kondukas onin kiel oni kondukas hundon al promeno.

Mia advokato bonege pledis. Li eĉ memstare trovis en la deklaro (kiun mi ankoraŭ ne legis) de la fraŭlino neeblaĵojn, sed la juĝistoj ne deziris aŭskulti ... Nu, fakte, la vera kialo de la malliberigo estas, ke oni aperigis en ĵurnaloj, kaj ankaŭ en la loka televido, alvokon al pliaj viktimoj miaj, por ke ili anoncu sin. Mi ne sciis, ke oni rajtas fari tion! Normale nenio povos veni, krom ... se ie ankoraŭ troviĝas iu fantaziulo kia la plendinto/akuzinto.

Kiam mi seniluziigita kaj deprimita revenis al mia (provizora, espereble) loĝejo en Dendermonde, infero, mi tamen ekdormis, kaj dum la dormo akiris novan forton, novan energion, tiel ke mi decidis ŝanĝi mian strategion kaj ekaktivi (anstataŭ pasive suferi). Feliĉe mi scias, ke (maloftaĵo) mia advokato konvinkiĝis pri mia sincereco. Mia samĉelulo kaj mia edzino ankaŭ donis al mi ideeton, spuron. Se la fraŭlino faris tiun deklaron, tiun aŭtobiografion, kaj se ne temas pri puraj fantasmoj, tiam devas esti alia aŭtoro de la krimo. Povas esti, ke ŝi uzas mian nomon anstataŭe por "protekti", por "savi" alian personon ... Sonas kiel ĉipa romaneto aŭ ĉipa televida programo, ĉu? (Ne al mi!!)

Por ke vi havu ideon pri la esplordemandado: Post iom da babilado oni demandas subite: "Kiun specialan metodon vi havas por stimuli koncentriĝon ĉe la knabinoj?" - Silento. Tuj: "Nu? Nu? Nu? Respondu! Malgravajn detalojn vi bone memoras, sed pri gravaj vi nenion plu scias. Respondu!! (Krie:) Vi bone scias! Diru! Diru la veron!". Kaj ĉio tio, dum mi eĉ tute ne sciis, pri kio aŭ kiu temas. Nu, mi neniam ajn devis stimuli la koncentriĝon ĉe la lernantinoj. La ĝusta respondo poste montriĝis, laŭ la deklaro de la pacientino: "La profesoro ŝovas la manon en la subpantaloneto de la lernantino kaj fingrumas/karesas la vaginon/klitoron ĉar tio estas ideala por koncentriĝi."!!!!!

Mi esperas, ke mi sendis al vi ĝueblan leteron ,,, kaj deziras al mi mem multe da kuraĝo. Kore, kaj ĝojajn salutojn kaj bondeziroj al ĉiuj!

Pierre De Smedt

Gevangenis

B-9200 Dendermonde

[Tiu ĉi teksto estis verkita de Petro, sendita paperletere al Paŭl Peeraerts, kaj tajpita de tiu ĉi kun la permeso de Petro. Petro mem ja ne havas retkonekton en sia ĉelo.]