La manĝo ĉi tie estas abunda, abundega. Ĉiu devas regule forĵeti ion. Ĉirkaŭ la festotagoj, kaj precipe dum ili, mi eĉ tre luksan manĝon ricevas ... eĉ kukojn matene. Do mi jam sopiras (ĉu vere?) la manĝon ĉi-vespere (31 dec.) kaj morgaŭ. Eĉ foje krokedojn kaj fritojn mi ricevas tie ĉi.

La varoj, kiujn mi povas aĉeti, estas treege multekostaj. Nur la poŝtmarkoj vendiĝas je normala prezo. Oni ricevas listojn, laŭ kiuj oni mendas, kaj en difinitaj tagoj (laŭ la speco de la varoj) oni povas matene (mi ellitiĝas 5:45) transdoni la listojn. Kelkajn tagojn aŭ semajnojn poste la varoj venas kaj la sumo estas prenita el mia konto. Mi mendas nur la plej necesajn aĵojn (inter ili ungotondilon, kies manko min tre suferigis en la unuaj tagoj).

Horloĝo: se envene oni portis horloĝon, oni povas konservi. Se ne, oni ne rajtas envenigi ĝin (ekz. pere de edzino) sed ŝajnas ke mi ja povas aĉeti en la loka butiko.

Telefono: oni rajtas aĉeti telefontempon (po 5 aŭ 10 €). Ekzistas "telefonfolio" sur kiu oni mendas konekton. En la centro de la malliberejo kontraŭ kolonoj estas kvar telefonoj. Oni rajtas nur dek minutojn en tago ... post dek minutoj la aparato aŭtomate diskonektas.

Okaze de Kristnasko mi ricevis donacan pakaĵeton de Movado sen Nomo. Diru tion kun danko al Ivo Durwael! Cetere, mi skribas, per la tiea skribilo, ĉar ... la aĉetitaj ne bone funkcias. Kaj hieraŭ mi ricevis kalendaron duonmonatan de MSN.

Ĵus mi ricevis manĝon, malvarman, kvankam tagmeze: "grekaj ĉampinjonoj" ... sed normale vespere estos luksa.

La sanzorgoj ĉi tie estas tre malbonaj. Neniu vere zorgas vin, kaj ne estas ebleco akiri, ke oni mezuru eblan febron!!! Imagu! Surrealismo, Surrealismo, Surrealismo, Surrealismo, Surrealismo!

Ankaŭ la mallibereja pastro okupiĝas pri neniu. Nur la trian tagon, post senĉesa petado, petegado, li montris sin du minutojn, kaj poste tute ne plu. Mi ĉeestis lian kristnaskan servon, kiu estis tre bona, sed nun mi kakos sur lin.

Vespera menuo: 1. antaŭplado: krabsalato + laktuko + florbrasiko. 2: asparaga supo. 3: senalkohola biero. 4: Raguo (verŝajne ĉasaĵo) + brokolo + krokedoj en kukformo + saŭco. 5: fraga glaciaĵo.

Ĵus, 31 dec. 2007 je 21:15 ricevis sciigon, ke mi devos aperi je la 3a de januaro je la 9a horo antaŭ la protestkomisiono en Gento..

 

Kore,

 

Petro.

 

Feliĉan novjaron!

[Tiu ĉi teksto estis verkita de Petro, sendita paperletere al Paŭl Peeraerts, kaj tajpita de tiu ĉi kun la permeso de Petro. Petro mem ja ne havas retkonekton en sia ĉelo.]