La 17a mi estis malliberigita, sed en la unuaj 3 tagoj la esplorjuĝisto devos decidi pri aresto. Poste en la maksimuma daŭro de 1 semajno, oni devas aperi antaŭ la raadkamer, la konsila komisiono, kiu devos decidi, ĉu oni restas (unuafoje post du semajnoj) en "provizora malliberejo", aŭ ĉu oni provizore liberiĝas. Tiu komisiono - kontraŭ ĉiu logiko - decidis, ke mi restu. Normale mi reaperos antaŭ ili por decido pri sekvonta monato, sed mi ankaŭ povis "protesti" kaj tiam alia sendependa komisiono (bedaŭrinde en Gento!) devos - en la daŭro de du semajnoj maksimume - decidi, ĉu mia plendo estas prava aŭ ne. Mia advokato konsilis al mi protesti kontraŭ mia aresto. Tio do signifas, ke mi baldaŭ loĝos en la malliberejo de Gento, ĝis la decido de la komisiono.

Por mi vi ne devas prisilenti al aliaj homoj kie mi estas! Mi neniam kaŝos ĝin por iu ajn. Mi scias, ke la plimulto ne kredos min, sed tio ne ĝenas min, ĉar mi scias pri mi mem ke nenio hontinda ie ajn estas. Nur la socio devas honti pri la suferoj, kiujn ĝi kaŭzis al mi. Eĉ ne la malsanulino kulpas, ĉar tio ja estas la difino de malsano, ĉu? kaj ankaŭ ne ŝiaj gepatroj ... ili estas iom trankviligitaj , ke ili trovis (falsan, sed tion ili ne scias... kvankam ...) klarigon pri la malsano de la filino, - filino, kiun ili timas perdi pro formorto. Mi povas imagi iliajn suferojn.

Pro la "festoj" la vivo estas tie ĉi iom pli luksa, sed, aliflanke ankaŭ iom pli malfacila, ĉar nenio aŭ preskaŭ nenio, moviĝas, progresas, kvankam tamen, ĉi-matene mi estis pridemandata de la internacie laŭdata kaj konsultata psikiatro.

Se mi ankoraŭ estas en malliberejo ... bv. ne heziti skribi al mi, en Esperanto [adreso: Pierre de Smedt. Gevangenis, 9200 Dendermonde, Belgio]. Elira poŝto foriras de tie ĉi fermita kaj ne estas kontrolata. La eniran oni malfermas kompreneble. Povus enesti drogoj, mono, ktp) sed tre verŝajne ne legas.

Pri miaj suferoj kaj koleroj mi esperas poste buŝe raporti. Ni jam decidis, se iel eble, forlasi la landon poste, kaj ekloĝi en pli varma regiono, ne pro honto, ne por fuĝi, sed pro naŭzo!

Plej kore,

Petro

P.S. Ĉu vi jam pripensis la surrealismon de la tuta afero?

[Tiu ĉi teksto estis verkita de Petro, sendita paperletere al Paŭl Peeraerts, kaj tajpita de tiu ĉi kun la permeso de Petro. Petro mem ja ne havas retkonekton en sia ĉelo.]