Letero por vi kuŝis preta, sed pro manko de poŝtmarko mi ne povis forsendi ĝin ĉi-matene. Nun venis ĵus la livero de la mallibereja butiko kaj dek menditaj poŝtmarkoj. Mi do redonis al mia samĉelulo unu pruntitan poŝtmarkon (por skribi al mia advokato). Jes, samĉelulo estas! Tio havas bonajn kaj malbonajn flankojn, sed bedaŭrinde pli da malbonaj ol da bonaj.

Por mi, sed tion vi ja povas imagi, estas tre malfacile akcepti mian nunan situacion, ĉar eĉ ne estis iam en mi iu malpura penseto rilate la knabinojn aŭ rilate la Krokodiletojn [la nomo de la Esperanto-grupo, kiun Petro fondis]. Mi ne komprenas, ke neniu povas, volas, pretas esplori, kio vere estas la situacio de la knabino, kiu akuzas min. Ŝajnas, ke dum la nuna tria psikiatria flegado, ŝi verkis longan specon de biografio, en kiu dek kvin paĝoj rilatas al mi. En tiuj paĝoj (el kiuj mi ĝis nun rajtis legi nur 7 liniojn) ŝi priskribas kiel mi, dum kvar aŭ kvin jaroj, daŭre perfortis ŝin. En la plej "peza" parto (verŝajne tiuj 7 linioj) ŝi priskribis iun scenon, kiu eĉ fizike estas neebla, nerealigebla. Kaj ... ĉio okazis en ilia domo, ĉar tie mi (senpage kaj senkalkule) ja instruis ilin. La fakto, ke mi faris ĉion tion senpage kaj eĉ regule donis al ili iuspecajn donacojn pligravigas mian kazon, ĉar tio pruvas, ke mi deziris alispecajn repagojn.

Vendrede mi estis denove vokita, ĉi tie en mia hotelo, de fama psikiatro, kiu venis "babili" kun mi kiel amiko, por ke mi elverŝu mian koron al li. Vi ne povas imagi kiel ruzaj ili estas, kaj kiel ili kapablas turni bel(et)ajn aferojn en kotaĵojn, en perversaĵojn. Kaj kiam ili ne sukcesas eligi el vi punendaĵojn, ili preskaŭ ricevas ŝaŭmon sur la buŝo pro kolero kaj seniluziiĝo kaj komencas minaci en netolerebla maniero.

La littukoj (blankaj, nu, pli-malpli) kiujn mi ricevis estas preskaŭ retoj pro la amaso da truoj kaj ŝiraĵoj. Nia ĉelo (2 x 4 m) , kun volba plafono, estas flave farbita, sed multe da grafitioj estas, kun nomoj kaj datoj de antaŭaj pasantoj. Krom la televido estas malgranda tableto kun du seĝoj. Estas starŝranko (kun vando rompita - granda truo farita de iu antaŭulo dum kolera krizo) en kiu kuŝas miaj vestaĵoj, kiuj do bone ventumiĝas. Estas pendigita ŝranketo kun mia manĝilaro ktp kaj tre malgranda glaciŝranketo: en ĝi oni povas meti la aĉetaĵojn kaj la buteron kaj la konfitaĵon kiujn oni unufoje en la semajno ricevas. Estas kraneto kun lavujo (nur malvarma akvo) kaj apude, malantaŭ ligna faldebla ŝirm-ekraneto estas la necesejo. Super ĝi la fenestreto, kun diversaj tavoloj da kradoj kaj kraderoj. Tamen tra ili mi sukcesas doni manĝon al la kolomboj, kiuj venas manĝi de miaj fingroj. Ili ja scias, ke ili ne timu min, ĉar la mallibero estas en mia flanko.

Kore al ĉiuj!

Petro

[Tiu ĉi teksto estis verkita de Petro, sendita paperletere al Paŭl Peeraerts, kaj tajpita de tiu ĉi kun la permeso de Petro. Petro mem ja ne havas retkonekton en sia ĉelo.]