Morgaŭ oni decidos, ĉu mi estas tia socia danĝero, ke oni plian monaton nepre devos protekti la senkulpan mondon kontraŭ mi. Hodiaŭ mi vidis la duan fojon mian advokaton, kiu revenis de konsultado de mia dosiero. Tiel mi nun ankaŭ estas pli bone informita kaj deziras iom klarigi al vi. En mia dosiero estas nur la 15-paĝa deklaro de la kompatinda (jes nepre!) malsanulino kaj, pli danĝere, la deklaro de la juĝeja psikiatro, kiu trovas tiujn deklarojn tre fidindaj. La deklaroj de la fratinoj, de aliaj lernant(in)oj kaj de la diversaj gepatroj estas favoraj al mi ... neniam ili suspektis ion, aŭdis aŭ vidis ion negativan, kaj la knabino (nun 23-jara, sed eble baldaŭ mortinta) en la pasintaj 10 jaroj neniam al iu ajn aludis miajn fiagojn! (laŭ la psikiatro ĝuste pro tio ŝi malsaniĝis).

Kontraŭ mi estas, ke mi (tre suspektinde!) neniam petis pagon, nek por la lecionoj, nek por la muziklibroj, eĉ donacis multajn aliajn aferojn ... do nepre mia Esperanto-laboro en Antverpeno estas same suspekt(ind)a ... Nu, honeste, ankaŭ mia advokato ne komprenas, ke iu povas labori senpage, ... sen iuj kaŝitaj kialoj.

Pri kio temas? Kun la Esperanto-grupo la Krokodiletoj mi ne nur ludis, sed ankaŭ organizis muzikgrupeton (bekfluto) ... kiu i.a. iam faris Kristnaskfeston en la Antverpena grupo. Mi konstatis la talenton de kelkaj inter ili, kaj en iu momento mi diris al la gepatroj, ke tempo venis por transdoni ilin al la muzikakademio, por ke ili akiru oficialan diplomon.

Nun, dek jarojn poste, unu el tiuj lernantinoj malsaniĝis: anoreksio nervoza + memvundemo + psikaj perturboj ... kaj eble pro medikamentoj, mi ne scias, ŝi do ŝajne suferas seksajn halucinaciojn, en kiu mi ludas ĉefrolon! Kaj surbaze de tio mi sidas ... kaj eble sidos la reston de miaj tagoj sur tiu ĉi tero!!!

Preĝu por mi, kaj por vi mem!

Kore!

Petro

P.S. Plej grave por mi: telefonu de tempo al tempo al mia edzino por helpi ŝin, ĉar ŝi pensas, ke neniu plu deziras rilati kun ni!

[Tiu ĉi teksto estis verkita de Petro, sendita paperletere al Paŭl Peeraerts, kaj tajpita de tiu ĉi kun la permeso de Petro. Petro mem ja ne havas retkonekton en sia ĉelo.]