Karaj geamikoj,

Mi sidas en malliberejo kaj riskas punon de pli ol dek kvin jaroj (= mortopuno por 74-jarulo) kaj tio absolute centelcente senkulpa!

Iu ekspianolernantino mia estas nun en psikiatra kliniko kun nesavebla anoreksio kaj aliaj psikaj aferoj .. . kaj ŝi faris monstrajn akuzojn kontraŭ mi (peniso en buŝo k.t.p.).

Mi ĵuras antaŭ vi, je ĉio kio estas al mi kara, ke mi en la pasintaj kvardek jaroj neniam faris ion ajn pri kio mi devus honti. Ĉu vi povas imagi tian situacion? Mi ne! Kaj tamen, jen ĝi estas.

Se vi deziras, vi povas skribi al mi je la jena bela adreso: Pierre de Smedt (nepre tiel), Gevangenis Dendermonde, Sint-Jacobsstraat 26, B-9200 Dendermonde.

Se iu volas viziti min, tiam mi bezonas kopion de ties identiga karto, kaj vi devos veni samtempe kun Kjoko [lia edzino] (ĉar nur unu viziton tage).

Vendrede oni decidos, ĉu mia provizora aresto estos plilongigita de unu monato. [Intertempe ĝi efektive estis plilongigita.]

Kore, sed plorkore!

Petro

[Tiu ĉi teksto estis verkita de Petro, sendita paperletere al Paŭl Peeraerts, kaj tajpita de tiu ĉi kun la permeso de Petro. Petro mem ja ne havas retkonekton en sia ĉelo.]