Petro Desmet' Published on October 27, 2009
by Petro Desmet'

Petro Desmet''s blog

Browse posts
La decida teksto pri mia kondamniĝo.
Posted on November 13, 2009
Taktiko de elĉerpigo... kaj alkutimiĝo.
Posted on November 10, 2009
4 comments (latest 3 weeks ago)
Ankoraŭ pri justica lingviko!
Posted on November 7, 2009
Publikigo de verdikto.
Posted on November 3rd, 2009
2 comments (latest 4 weeks ago)
Deklaro.
2 comments (latest 5 weeks ago)
Pardonu.
Posted on October 26, 2009
Peto kaj (espereble) respondoj.
Posted on October 23, 2009
6 comments (latest 5 weeks ago)
Situacio.
Posted on October 14, 2009
2 comments (latest 7 weeks ago)
Kaj nun?
Posted on October 13, 2009
2 comments (latest 7 weeks ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 135 times

Deklaro.

Tuesday October 27, 2009 at 01:24PM

Mi solene deklaras .... vidu tekston kiu sekvas.

Ŝi neniam vidis mian penison, neniam permane tuŝis ĝin kaj ankoraŭ malpli suĉis ĝin! Mi neniam vidis ŝian vaginon, kun aŭ sen haroj, neniam karesis ĝin, neniam penetris kaj eĉ neniam konis tian deziron. Kaj subite, aŭ verŝajne iom post iom, la knabino freneziĝas, verŝajne frenezigita ĝisfunde de sia psikiatro, kaj ŝi "rememoras", ĝis la plej etaj detaloj, kiel ĉiuj tiuj neniamaĵoj okazis, antaŭ dekdu-dektri jaroj! Ŝi verkas - probable ie kaj tie plagiatante - malgraŭ ke ŝi havas nenian seksan sperton, kvardekon da pornotekstaj paĝoj kaj ardante voluptantaj policistinspektoroj, helpataj de ŝaŭmbuŝa justica psikiatro, sonas la trompetojn de la sorĉistoĉaso! Eĉ ne necesas! La monstro estas buĉpreta kunliverita. Ke la deklaroj de la virgulino krevas de neverŝajnecoj kaj neeblaĵoj eskapas al ili! Dum ĉiu senpartieca leganto tuj rimarkas ilin. Ke ŝiaj deklaroj metas la tutan okazuntaĵon eksteren de reala mondo, kaj estus eblaj nur kondiĉe ke la ekstera mondo estu blinda, surda kaj stultega tion ili ankaŭ ne rimarkas. Kun senkulpo pruvita tamen estos punita! Ŝtiparen! Ŝtiparen! Oni ridindigas kaj ignoras ĉiujn senkulpigajn atestantojn kaj ĵetas la propekan kapron en karceron. Neniu serioza esplorado iam okazis. Ambaŭ fratinoj konsideriĝas meblo aŭ garnaĵo.



Kiel ankoraŭ-antaŭmilita homo kaj mondcivitano mi sciis ke la germanoj kulpas monstraĵojn dum la milito; mi scias ke en diktatoraj reĝimoj oni "produktas" plej neimageblajn pruvojn... sed ke tio ankaŭ okazas en mia lando, tion mi ne sciis! Por sperto kaj lerno ne sufiĉas eterno instruis Zamenhof, kaj mi eĉ en mia Metuŝelaĥa aĝo ankoraŭ daŭrigas studadon... sed nun mi spertis ke ekzistas aferoj, kiujn oni prefere ne sciu! Nun mi do scias ke ĉe ni foje (ofte?) psikiatro, kvankam mem sufiĉe ofte kritikata, decidas punon. Komprenu kiu povas!

2 Comments / add your comment?

Roland Platteau says:
kiam oni vidas kiamaniere estis "juĝita" kaj traktita Bahar Kimyongur
http://www.leclea.be
oni ne plu fidas je la belga juĝa sistemo ! kaj oni povas imagi ilin kapablaj je ĉio aŭ preskaŭ.

Cetere, kiel diris foje la fama franclingva egipta verkisto Albert Cossery "ne estas progreso de la homaro 'stas stultaĵoj ! La homoj de nun estas la samaj kiel tiuj de antaŭ 3.000 jaroj" Nu, se oni memoras kiel estis "juĝataj" la "sorĉistoj de la 16-a jarcento (oni nun ja scias, ke ili ne estis sorĉistoj, por la bona kialo ke ... ne estas sorĉistoj nek Diablo, sed tiuepoke eĉ nur meti en dubon iliajn ekziston estis kriminda), ekzemple en flandra regiono http://morel.and.co.free.fr/sorcieres54.html

Kaj pri psikiatroj, kiam la sovetaj psikatroj decidis ke ekzemple Pliuŝĉ estis "skizofrenulo sen simptomoj" (tiel!) aŭ aliaj paranojuloj kun "manio de pri lukto por justo", mi pensis, kiel ĉiuj, ke ili scie mensogis, kaj estis pretekstoj por persekuti la kritikantojn. Sed de kelka tempo, vidante la nunan socion, mi komencis min demandi ĉu ili ne estis sinceraj, kaj ĉu fakte psikiatroj de Okcidento kaj de Sovetio ne estis egale "normalaj" psikiatroj ? Eble ili estas fakte ĉiuj faritaj de sama "ŝtofo".
Posted 5 weeks ago. ( permalink )
Petro Desmet' says:
Dankon, kara, dankon..... kion fari? Mi ne scias! Provizore espri la apelacion, kompreneble..... kaj klopodi daŭrigi la vivon, malgraŭ ĉio.
Posted 5 weeks ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...